La Veraj interparoladoj de Sokrato [Han Ryner] (fb2) читать онлайн


 [Настройки текста]  [Cбросить фильтры]
  [Оглавление]

La Verai 3ntcrparoladoj de

SOKMTO

 

SAT-Broŝurservo - Laŭte! FR-47470 Bcauville *

HAN RINER

(han ryner>

tradukis : e . lanti

LA VERAJ INTERPAROLADOJ DE SOKRATO

La Juna Penso F 47340 Laroque Timbaut 130 B * 1979 *

HAN RINER

han ryner

tradukise. lanti

LA VERAJ INTERFAEOLADOJ DE SOKRATO

La Juna Penso F 47340 Laroque Timbaut 130 B * 1979 * 15" FF

Averto de la Literatura Komitato

La manuskripto de Lanti, datita 1944, estis de li las- ita en provizora formo. Ni reviziis ĝin kun ple.j granda respekto, korektante la evidentajn plumerarojn kaj far- ante kiel eble plej malmulte da Ŝanĝoj.

Lanti esperantigis kelkajn grekajn nomojn, kaj lasis la aliajn en la frenca transskribo, sed krajone kaj inter citiloj. Evidente li intencis poste mem revizii sian tekston kaj esperantigi ilin. Ni adoptis la transskribojn de PIV por Ĉiuj, kiuj troviĝas en ĝi; la aliajn ni trans- skribis konforme al tiuj modeloj.

Krome ni aldonis kelkajn klarigajn piednotojn kaj finan glosaron.

Inter la ŝanĝoj, kiujn ni permesis al ni, ni notas la forigon de la mallongigo k anstataŭ ka.j, kaj de la serio alio, aliu. aliam, aliel : pri ĝi kredeble Lanti estus mem rezigninta, lcLel siatempe li rezignis pri la provitaj formoj ti-kiu, ks. (Ni konservis nur alies).

Ni esperas, ke tiel agante ni ne perfidis nian karmemo- ran amikon.

 

 

 

LINGVE

OTRQLITAWERATUfcA KOMITATO.

/

Unua Libro 1

Mi, Antisteno la bastard,o, kiun iuj nomas - pri kio mi fieras - Antisteno la hundo, mi kolektis dum mia junaĝo, la interparolojn de Sokrato. Dum mia maljuno, mi ordigas ilin kaj disdividas en kvar libroj. Por ke, kiam mi ne plu ekzistoŝ por ilin rediri, legi kaj komenti, oni daŭre sciu, kion diris tiu senkompara homo.

Aliaj publikigis tiajn verkojn, nome Ksenofono, Eskino, Fedono, Eŭklido kaj tiu Aristoklo, kiu famigis sian alno- mon Platono; sed mi preferas norni ĉi tiun lastan Satono. Ciuj misprezentis la veran instruon sokratan.

La afabla Eskino, plena je bonvolo, skribis tro malfrue, sen notoj kaj kun raankohava memoro la parolojn de nia majs- tro. Liaj memoraĵoj : velkaj floroj, kies parfumo disneni- iĝis. Kiuj konus Sokraton nur per Eskino, tiuj prezentus lin al si kiel honestan homon mezvaloran. Skulpti&to, kiu verkas longe post la morto de la modelo, riskas prezenti al ni sian propran portreton. Per Eskino, Sokrato perdas ec siajn plej eksterajn karakterojn kaj siajn plej relief- ajn trajtojn; estas nenio, ekzemple, kio rememorigas lian familiaran elokventon. Ili mensogas, tiuj, kiuj rakontas, ke Ksantipa, vidvino de Sokrato, transdonis al la filo de 1'porkaĵisto Harino dialogojn, skribitajn de la filo de la statuisto Sofronisko[1] . Pro motivoj, kiujn li klare esprimis antaŭ mi iun tagon, kaj kiujn mi raportos pli poste, Sokrato skribis nenion. Se Ksantipa akiris iom da

mono per skribtabuletoj, sur kiuj skribilo penetris en la vakson, ne estas la mano de Sokrato, kiu premis la skrib- ilon sur la vakso.

Ankaŭ Fedono kaj Ksenofono ne posedis filozofian genion. Ili neniam komprenis la profundajn pensojn de 1'majstro. Ili ankaŭ, cetere, skribis malfrue. Ili malbone raportis, kion ili malbone aŭdis kaj malbone memoris.

Krome, Ksenofono elpensaŝis. sia.in Memorinda.jn Interparol- o.in, por defendi la memoron pri Sokrato kontraŭ la malsaĝ- uloj, kiuj kondamnis lin. Li volis elpruvi, ke Sokrato obeis la leĝojn kaj ke lia kondamno estis kontraŭleĝa. Sed, - vero kaj filozofio same postulas, ke tion ni proklamu, - Sokrato estis kondamnita konforme al la leĝoj. Ĝiu sincerulo konsen- tos pri tio. Ĝiu vera filozofo ĝoje tion konfesos. Tial la morto de Sokrato ĝuste kondamnas la leĝon kaj la civiton.

Ksenofono, mensogulo kiel soldataĉo, kvazaŭ kankrire skri- bis. Li atribuas al sia majstro mil malkuraĝaĵojn, pri kiuj indignus Sokrato, se li povus ilin ekscii, kaj kiuj evitigus al li cikuton, se li kapablus al ili konsenti.

La mensogoj de la "Memorinda.j Interparolo.j" ne ĉiarn estas abomenindaj. Pluraj estas ridindaj. Sn sia libro tria, Kse- nofono longe paroligas Sokraton rilate al la Misoj kaj Pisi- doj. Sokrato raportas pri la kuriozaj apartaĵoj de la landoj loĝataj de tiuj popoloj kaj ankaŭ pri ilia maniero militi. Jen estas aferoj, kiuj interesegas la vageman kaj militeman Ksenofono. Jen aferoj, kiujn feliĉe ne konis la trankvila, hejmrestema kaj pacama Sokrato. Kaj, certe, se iu rakontus ilin al li, Sokrato neniel interesiĝus pri tiel frivolaj paroladoj.

Se ekzistus justo inter la homoj, helenoj, fariĝus ordi- nara proverbo : mensogulo kiel Ksenofono. Sub la nomo de oni ne scias kia Temistogeno el Sirakuzo, li publikigis longan rakonton pri la ceda retiriĝo de la dek miloj, en kiu estas donita al Ksenofono, filo de Grillo , rolo de unua plano. Sed Eforo, kiu verkis la saman historion laŭ vera maniero, neniam mencias Ksenofonon antaŭ la alveno ĉe Sentsso, reĝc de Tracio, kaj asertas, ke dum la tuta daŭro de anabazo , li estis simpla unuo perdita en la miriado.

Eble iu miros pro miaj severaĵoj kontraŭ tiu Ksenofono, kiu laŭdis min en sia libro La Festeno. Laŭdante min laŭvere, Ksenofono faris, sendube, la solan aferon, pri kiu oni povas lin laŭdi. Ne mallaŭdante lin, kiam li estas mallaŭdinda, mi agus maljuste al li, same kiel li agus maljuste sŭ mi, ne laŭdante min. Redone 'laŭdante lin, mi ne plu meritus liajn laŭdoĵn. ĉu oni laŭdas aŭ mallaŭdas Intistenon la bastar- don, li ĉiam restas verdirema. Eĉ .pagante lin per veraĵo, neniu povos fanfaroni, ke li aĉetis mensogon de Antisteno lahundo... ,

Eŭklido faris el Sokrato diskutemulon, kies dialektiko superis lian konsciencon. Legante la koncernan verkon de Eŭklido, oni kredus, ke Sokrato naskiĝis en Megarŭ kaj studis heŭristikon laŭ la instruo de Eŭklido, infanaĉa heŭristikisto.

Tiujn nesufiĉajn aŭ mensogajn disĉiplojn mi devas kon- sideri malamikoj de tiu, kiun, por sin kroni per lia mor- to kaj per lia gloro, ili insulte nomas sia majstro.

fiu la plej malbona el ĉiuj malamikoj de Sokrato ne es- tas tiu Aristoklo, filo de Aristono, kiun oni alnomis Pla- tono, pro la larĝo de liaj lŭktistaj Ŝultroj kaj pro la larĝo de lia frunto, sulketiĝinta kiel helika konko ? Koncerne min, kiam mi parolas pri tiu malsincera diskut- emulo, lin mi volonte nomas "Satono", pro la granda nom-- bro da junuloj, kies amanto li estis kaj pro la eksternor- ma grando de lia postulema membro [2].

Ke Satono estas mensogulo, li mem, iafoje, konfesas tion ridante. Pli ol unu fojon, - kaj en mia koro mi sen- tis indignon - mi aŭdis lin laŭdi, kion li nomas "la uti- laj mensogoj". Kaj li ne hontis, en la tria libro de sia dialogo "Pri la Respubliko" , skribi tiun abomenindan dok- trinon. Sed la aferoj, kiuj Ŝajnas utilaj al Satono la mensogema kaj la aferoj, kiuj ŝajnas utilaj al Sokrato la verdirema,malofte estas la samaj. Tiel ke Satono utiligas la verdireman Sokraton por celoj, kiuj neniel estas sokra- tecaj, kiuj iafoje estas anti-sokratecaj.

Dum la vlvo mem de Sokrato, Satono, tiu senhontulo, ko- mencis mensogi koncerne Sokraton. La "bona majstro nur sim- ple diris : "Kiom da aferoj tiu junulo atribuas al ipi, pri kiuj'mi neniam ekpensis !" Se li povus diveni, kian uzon Satono faros je ilia intimo, kiel li ĝin utiligos por doni aŭtoritatecon al mil dogmoj sen- aŭ malutilaj, li.estus forpelinta per sia bastono la dikbastonan viron [3].

Certe, oni povas ektrovi en kelkaj dialogoj, aparte en la "Apologio de 3okra.to" tia, kian Satono redaktis ĝin, pli ol unu aŭtentikan parolon. Kiuj ofte rilatis kun Sokrato rekonas tute senpene tiujn parolojn. Per ilia familiara to- no kaj per ilia kuraĝa soneco. Tiuj maloftaj gutoj, kiuj estus refreŝigaj, Satono perdas kaj dronigas ilin en marĉo el sal-^amaraj mensogoj. Kaj iuj dialogoj mensogas ekde la unua vorto ĝis la lasta, aparte, kiel oni vidos ĝustaloke, tiu, kiu, eĉ titole mensoga, nomiĝas Kritono.

Se iu miras pri iuj malmildaj paroloj de Antisteno la bastardo, Antisteno la bastardo komplez.os klarigi : Oni ankaŭ nomas min - pro kio mi fieras - Antisteno la hundo. Mi estas la hundo de Sokrato. Vi amu aŭ malamu min kiel la plej fidelan, la plej vigle atentan, la plej sagacan el la hundoj kaj la plej liberigitan je ridinda hontemo. Mi mor- das la malamikojn de Sokrato. Kaj mi rekonas ilin en ĉiuj iliaj travestioj. Kun duobla plezuro kaj duobla furiozo, mi mordas tiujn, kiuj, maskite kiel amikoj aŭ kiel disĉiploj, venas ŝteli liajn parolojn por ilin aliigi, ŝteli la nutron, kiun li malavare disdonas al ĉiuj homoj, por anstataŭ li dis- doni ĝin, post kiam ili venenis ĝin..

2

Mi, Antisteno la bastardo, kiun aliuj nomas - pro kio mi fiera - Antisteno la hundo, mi eldiros nur la veron kaj mi diros la tutan veron. Eĉ, se ĝi ekzistas, tiun, kiu malfavo- ras min. Iafoje Sokrato eldiris parolojn, lciujn mi ne povas entute aprobi. Tiajn, same kiel la aliajn mi samforme redi- ros, nenion forprenante-, nenion aldonante, nenion ŝanĝante. Pro respekto al la vero. Tial ke Antisteno la hundo ne estas ia Ksenofono aŭ ia Satono- Sed, pro respekto al alia vero kaj por la profito de la junuloj, mi aldiros, ke mi ne apro- bas tiujn parolojn, kaj IdLal rni ne aprobas ilin.

Tamen, jen estas malakordo, kiun mi tuj rimarkigas, kaj eble ne plu mencios. Kiuj legis miajn aliajn verkojn kaj aparte la dialogon en tri libroj, kies titolo estas "Satono aŭ pri la Diskutemo". tiuj scias, ke Sokrato multe malpli fidis la dialektikon ol Platono. Mi mem eĉ malpli fidas la.dialektikon ol Sokrato. Pro motivoj detale konig- itaj en tiu dialogo, neniu diskutado povas rezultati. A1 tiu verko mi resendas tiujn, kiuj interesiĝas pri tiuj aferoj.

La interesiĝantoj pri tiuj aferoj vidos en tiu verko, kiel mi frakasas la dialektikon per dialektikaj rimedoj (ĝi estas la plej ega malfeliĉo, kiu povis okazi al tiu malbonsorta ento) kaj kiel mi detruas la dialektikon en la nomo de la racio.

Ĝe la unua libro pri Satono, la interesiĝantoj pri tiuj aferoj vidos, kiel ĉiu dialektika provo nepre sin apogas sur iu difino, kaj kiel ciu difino mensogas. Tuj kiam,ajis- tataŭ signi aferon per ĝia nomo, ci diligentas por ĝin di- fini, jen okazas, ke ci signas ĝin per aliaj nomoj ol la ĝia, jen okazas, ke ci anstataŭigas la ekzaktan signon per malekzaktaj signoj, jen okazas, ke ci similigas kaj mal- distingas aferojn, kiujn la realo distingas kaj apartigas.

Kiuj interesiĝas pri tiuj aferoj, tiuj vidos en la dua libro, kiel difino multobligas la malfacilaĵojn, kiujn ĝi pretendas solvi. Por difini vorton, necesas pluraj vortoj. Ni maikonsentis pri unu termino, jen ni malkonsentas alme- naŭ- pri du. Ci bezonas ankoraŭ du vortojn almenaŭ por di- fini ĉiun el la terminoj de cia unua difino. Jen ci havas kvar vortojn por difini, poste ok. Jen ci havas, diros iu, okupon por la tuta vivo. Antisteno ne diras, kiel tiu iu. Antisteno scias,. ke ci ne povos tre longe daŭrigi cian ridindan provon. Tial ke la vortoj de iu lingvo ne ekzis- tas laŭ senf-ina nombro. Baldaŭ ci difinos per vortoj jam uzitaj , ci difinos .per tio, kio estas _difinenda, ci klar- igos per tio, kio bezonas, laŭ cia.konfeso, klarigon. Tiel ci rondiras en cirklo.

Aŭ ci haltos Ĉe la rando de abismo. Ci estos alveninta ĝis iu vorto tro ĝenerala, por ke ci povu .loki ĝin en pli vastan specon. Tiam ci haltos pro neceso kaj ci estos lon- ge marŝinta vane. Pli trafdirite, ci estos laciĝinta, por atingi la malon je tio, kion ci celis. Tial ke ju pli ĝe- nernla epta.s vorto, des pli ĝi estas senenhava ka.j malkla- r-: i al aferoj - >-1 ci. ^-unr-ruij.

Ekzĉmple, ci volis difini la homon. Post longa vojo, pli kaj pli malluma, ci atingas la nocion estulo. Tie necesas, ke ci haltu. Nu, ci malpli bone scias tion, kio estas la estulo, ol tion, kio estas la homo. •

Kaj ĉio 8i tio, en la dua libro pri Satono, estas pruden- te dirita nur rilate la difinojn de la filozofoj, ne rilate al la.difinoj de la geometroj. Geometriisto ne diras tion, kio estas, sed, kion li revas; Li bone scias, ke en la natu- ro ne ekzistas perfekta cirklo nek senlarĝa linio.■Nenio mal- helpas, ke ci difinu cian revon, ĉar ci konsistigas ĝin per tio, kion ci volas kaj.nur per tio. Tial la rezonoj de geo- metriisto validas dum ili'priparolas la revojn de geometri- isto. Tuj kiam ili celas, ekster la intelekto de geometriis- to, koncerni aĵojn, ili Ĝesas esti tute validaj.

Jen estas kelkaj el la veraĵoj, kiujn Antisteno starigas en la du unuaj libroj de "Satono".

Sed la tria libro konfuzas eS pli komplete, se eblas, la diskutemulojn.

Eĉ se ci sukcesus difini al ci vorton, ci neniel estus difininta ĝin por mi. Neniu vorto havas la saman sencon por du homoj. Se ci ne scias tiujn aferojn, estas pro tio, ke ci neniam pripensis la signifon de vorto ĉu por ci, ĉu por mi, ĉu por iu alia.

Aŭ vorto signifas nenion por ci, aŭ ĝi rememorigas al ci unu aŭ plurajn aferojn de ci spertitajn. Kiam ci elparolas la vorton homo, ci resumas ĉion, kion ciaj sentumoj, cia racio kaj eble cia fantazio spertis koncerne la homon. Sed mi ne havis la samajn spertojn, kiel ci. Mi ne renkontis ekzakte la samajn homoĵn; ilin mi ne konis samproporcie, sammaniere, havante kun ili ekzakte la samajn interrilatojn kaj estante ekzakte en la sama animstato. Se al ci ŝajnas, ke du ĝemeloj, kiuj ĉiam vivis kune, devas doni al sama vor- to saman sencon, ci ankoraŭ ne komprenis min. ĉar ili estas du, kiam ili vidas, kion ci nomas aĵo, ili nepre vidas du malsamaĵojn; kiam tio, kion ci nomas sono, atingas iliajn orelojn, neeviteble ili aŭdas du ssnojn. Se ci ne komprenas tiujn aferojn, estas pro tio, ke ci eĉ ne povas doni sencon al la vorto du. Se ci ne komprenas tiujn aferojn, ci estas libera fari al ci unu dialektikon per cia nescio, kiel Sa- tono faras al si dialektikon per sia malsincero.

Ĉar kiu ajn vorto nepre havas tiom da sencoj, kiom da homoj ekzistas, ĉiu diskuto estas absurda. Se ci argumentas

kontraŭ mi, estas pro tio, ke ci parolas pri unu afero, dum mi priparolas alian. Sed ci diskutas, tial ke ci stulte kredas, ke ni povas priparoli la saman aferon.

Kaj ĉi tie la prudenta Antisteno, farante distingon inter la nesimpligeblaj elementoj eksperimentaj kaj la aferoj malsimplaj, instruas kiel la saĝa homo parolas pri la unuaj kaj kiel la saĝa hoftio parolas pri la duaj. Sed temas pri longa parolado kaj, se oni mallongigus ĝin, ĝi ĉesus esti klara. Kiuj interesiĝas pri tiaj afe- roj, tiuj devos legi ilin laŭ ilia ĝusta amplekso en la tria libro pri "Satono".

En tiu tria libro, mi plife montras, ke kiu atribuas econ al iu objekto, tiu trosenkonsidere agas, tuj kiam li ne plu esprimas tiun econ per la nomo mem de la objek- to. Mi rajtas diri : La homo estas homo. Mi ne rajtas di- ri : La homo estas bona, aŭ : La homo estas malbona. Tial ke la homo ne samiĝas kun la bono aŭ la malbono, nek la l»ono aŭ la malbono kun la homo. Kiam mi- volas paroli pri Sokrato kun plena ekzakto kaj laŭ maniero, kiu ebligas apogi sur firma bazo rigoran rezonadon, mi povas nur je- non diri : Sokrato estas Sokrato. Sed neniu rezonado po- vas sin apogi sur tiel malvasta bazo. Tial, tuj kiam ci volas rezonadi, ci plivastigas la bazon kaj ruinigas ĝian kemon. Oi prenas pli ol ci rajtas preni. Ci agu laŭplaĉe, sed ĉiam memoru, ke neniu rezono pruvas laŭ absoluta ma- niero, tuj kiam ci parolas pri realajoj. Tuj kiam, ekster geometriaj revoj, ci diras : "Mi elpruvis", ci malrespek- te mensogas. Car, se ci elektis kiel deirpunkton la ek- zaktan punkton kaj la absolutan identon, ci ne povis an- taŭeniri. Kaj se ci antaŭeniris iomete, ĝi estas pro tio, ke ci akceptis kiel samaĵon tion, kio ne estas sama. Ci do rezignu elpruvi, por povi paroli, ne mensogante. Ci imitu Antistenon. Kutime, Antisteno parolas kiel aliaj homoj, sen filozofa malhumilo kaj sen elpruvema vanto. Ĝu gravas ? La filozofon oni ekkonas per liaj agoj, ne per liaj paroloj. Antisteno, tuj kiam li agas, sin montras filozofa, virta kaj fierega.

Kial mi rememorigas tiujn aferojn ? Por ke oni ne diru, ke mi malkonfesis ilin.

Nun, mi lasos Sokraton paroli laŭ sia penso. kaj sia genio, ne trudante al.li mian penson. Liaj dialogantoj parolos Ĉi tie, kiel reale ili parolis. Mi mem parolos

ĉi tie, kiel dum mia junaĝo, ne tute same kiel en la nuna tem- po. La dialektikaj subtilaĵoj jam incitis min pli ol ili inci- tis Sokraton. Sed mi ne estis funde espiorinta ilian vanton kaj kial ili estas vantaj. Mi ne miksos en tion, kio estis dir- ata dum la vivo de Sokrato, aferojn, kiujn mi pensis nur post lia morto. Eĉ se mi remerorigis ilin, ĝi estas nur por ke la ĵaluzuloj ne povu pretendi, ke Antisteno la hundo blinde bojas jen unu aferon, jen alian.

3

Sokrato ne estis la unua sofisto, kiun mi aŭskultis. Antaŭ ol aŭdi lin, mi ofte aŭdis Gorgiason kaj kelkfoje, kvankam malofte, Prodikon aŭ Hipiason. Malgraŭ la mensogoj per kiuj Satono diligentis senhonorigi Gorgiason, - sed ili senhonor- igas nur Satonon - Gorgiaso estis admirinda majstro kaj kiun nur Sokrato superis. .

Kiam la dialogo, kiun Satono nomis "Gorgiaso" venis ma!J.no- ble flati la malicon de 1'publiko, tiam la maljuna sofisto, ŝarĝita per jaroj, ankoraŭ vivis. Li ĉiam estis admirinta

ĉar li estis senenvia - la lertan kaj perfidan.retorikon de Platono, ŝajniganta esti malamiko de la retoriko. Tiun fojon, li ne malpli admiris la maljuston de Platono, supozita amiko de- la.justo kaj antaŭ mi li ekkriis :

En Ateno naskiĝis iu nova Arkiloko !

ĉar, koncerne al Gorgiaso kaj Poloso, la dialogo estas men- soga kaj insulta, kiel la jamboj kontraŭ Neobulo kaj Likambeso.

Por konsoli la maljunan majstron kaj, samtempe, por atesti favore al la vero, mi respondis :

Tiu Satono mensogas, koncerne la personojn, sed diras la ve- ron, koncerne la doktrinon. Li kruelege kalumnias cin, sed li forte esprimas kontraŭ sia ŝajna Gorgiaso pli ol unu penson, kiujn ŝatas la vera Gorgiaso, pli ol unŭ penson, kiujn ci ins- truis al mi, antaŭ ol Sokrato instruis ilin al Satono kaj al mi.

Tiam Gorgiaso, tute ridetante :

Ci estas nobla, mia Antisteno, ke ci pardonas la insultojn, kiel decas al disĉiplo de Gorgiaso kaj de. Sokrato. Ĉar tiu Aristoklo, kiun aliaj nomas Platono kaj kiun sprite ci nomas Satono, same malbonfaris al ci, kvankam laŭ alia maniero, kiel al Gorgiaso. Por rifuti min senpene, por ridindigi min, por aspekti la sola admirinda, tiu vantulo atribuas al mi

■ ' • kaj parolojr, Mv ; vi : 1 r agas

mensoge kontrau Poloso. Koncerne cin, li alie ofendas cin, publikigante, kvazaŭ li inventis ilin, pensojn kaj ec fra- zojn, kopiitaj en ciaj libroj. Ĝio, kio estas bona kaj vera en lia nova dialogo, tion li plagiatis, laŭ sia kuti- mo. Sed ĉi-foje ne estas Epikarmo kaj Sofrono, kiujn li rabis, sed nur Antistenon. Kiu doktrino estas en lia "Gor- giaso", kiu jam ne estis en cia dialogo titolita "La Poli- tikulo"?

Kaj Gorgiaso laŭdis "La Politikulo"n kun grandanima no- bla malavaro, kiel li kapablis laŭdi, kiel homo sufiŝe ri- ĉa por senenvie admiri alies riĉaĵojn :

Estas ci, mia Antisteno, kiu la unua kuraĝis decide skri- bi ĉi tiun veron, - la plej utilan el la veroj, se iam la popoloj kapablos ĝin kompreni - ke ĉiu ŝtatestro estas krimulo. La unua ci kuraĝis skribi ĉi tiun malagrablan veron, ke la riĉo kaj la potenco, donitaj de la plej laŭd- ataj politikistoj al sia patrio, estas malfeliĉigaj dona- coj. Kaj kiel ci kapablis impresantigi tiun malagrablan veron, sagace komparante tiujn ŝajnajn riĉaĵojn imponeg- antajn kun la ora felo ! Same kiel la posedo de la ora fe- lo incitegis inter Tiesto kaj Atreo fratan batalon kaj re- zultigis por ilia posteularo multajn krimojn kaj multajn malfeliĉojn, same ci vidis admirinde...

Sed mi interrompis Gorgiason per gesto, kiu petas favo- ron, kaj mi diris :

Satono malbonfaras hodiaŭ nur al ci kaj al mia amiko Po- loso. Car, koncerne Kallikleson, mi ja aŭdis lin diri plu- rajn el la malsaĝaĵoj, kiujn Satono atribuas al liaj lipoj. Sed, kiam Satono skribas, ne nomante min, aferojn, kiujn mi skribis antaŭ li, tiam li faras neniun maljustaĵon : ciu rajtas ripeti, nomante la solan Sokraton, parolojn, kiujn Sokrato diris ne por mi, sed por ĉiuj.

Eble, diris Gorgiaso. Sed Satono parolas senelekte. Mor- gaŭ li atribuos al Sokrato paroladojn kontraŭajn al tiuj, kiujn li ripetas hodiaŭ. Pri la plezuro, kiun li nuntempe malestimas, kiel Sokrato aŭ kiel cinikulo, kiom da fojoj mi aŭdis lin laŭdi elementon necesan por la feliĉo. Kaj pri Ŝrateotroj, kiujn li nuntempe malestimas, kiel Sokrato aŭ kiel c.inikulo, ilin mi aŭdis lin laŭdi per belegaj kaj ritmaj paroloj pro la samaj motivoj, pro kiuj laŭdas ilin la vulgarularo.

Eble li fine komprenis iujn verojn. Ni doekĝoju kaj ripe- tu la frigian proverbon : Pli bone malfrue ol neniam.

Sed Gorgiasp, skuante sian blankharan kapon :

Kredeble jni estas tro maljuna, por aŭdi Platonon kanti novan opinioŝanĝacon. Ci, mia Antisteno, kiu estas ankoraŭ juna, memoi*u pri mi ĉiun fojon, kiam li senhonte sin kontraŭ- diros.

Gorgiaso mortis malmulte da tagoj post tiu interparolo. Mi ofte rememoris la parolojn de Gorgiaso : Siufoje, kiam Satono laŭdis la plezuron, kiel necesan ingrediencon de la felico. Kaj mi rememoris la parolojn de Gorgiaso, kiam, ĉe la fino de la dialogo titolita "Menono" ,■ mi iegis, el la sa- ma skribilo, kiu juste kondamnis ĉiujn politikistojn, iun emfazan laŭdon al la atenaj ŝtatestroj.

Tial ke la popolo kaj la grandsinjoroj,- tiuj du popolaĉoj, same malestimas la sofistojn kaj ilian saĝon, la eksternorma Satono kaj.la kavaleria kapitano Ksenofono diligentis, por diferencigi Sokraton de la sofistoj. Neniu pli senhonta men- sogo.

Inter la sofistoj, ne ĉiuj estis purmoraj. Sed he estas ia Satono aŭ ia Ksenofono, kaj ne estas la popolo, kaj ne estas la grandsinjoroj, kiuj rajtas kulpigi pri tio iun ajn. Kuracistoj, vi kuracu vin mem.

Gorgiaso, cetere, ne estis, mankas multe, la sola honest- ulo inter la sofistoj. La virto de Prodiko, ekzemple, estis admirinda. Sokrato amis lin. Li sendis al li disĉiplojn. Plezure li rememorigis, ke li mem, dum sia junaĝo, ricevis, ne sen profito, la instri.ion de la saĝulo el Keoso. Tion sci- as Satono, kiu, per ridiga malatento, konfesigas tion al So- krato en la dialogo "La Menono" kaj proklamigas lin, ke la lecionoj de Prodiko utilis al li, kiel al aliaj la lecionoj de Gorgiaso. ..

Malgraŭ la praktikecaj eraroj de kelkaj el ili, la sofis- tojmeritas la dankemon de ĉiu vera filozofo. Ili indikis al ni la vojon al la saĝo. Ili sin fortiris de la senutilaj esploradoj de la fiziko, por studadi la homajn kutimojn kaj serĉi kondutregulojn. Ili forgesis la astrojn, por mediti pri la homoj aŭ, se mi riskas rediri la iom impone fieran vorton, kiun Hipiaso diiis iun tagon antaŭ ni, ili malsupren- igis la filozofion el la ĉielo sur la teron.

Tial Sckr&to amis ilin. Li pensis, kiel ili, ke la homo

devas zorgi nur pri homaj aferoj. Super la specialaj ar- toj, agrikulturo, arkitekturo, teksado, navigacio, medi- cino, super ĉiuj laboroj, kiuj servas al la korpa vivo, li metis la arton esti homo kaj grandigi kaj prosperigi tion, kio estas homa en ĉiu el ni. Tiu arto estas la so- fistiko au la filozofio«Kaj Ksenofono ekzakte memoris, kiam, en la kvara libro de siaj Memorindaj Interparoloj. li nomigis per Sokrato la sofistikon "la plej bela el la sciencoj, la plej granda al la talentoj, arto vere reĝa".

La granda merito de la sofistoj kaj la vera motivo, pro kiu la plej malestimindaj estuloj ŝajnigas malestimi ilin, ĝi estas ke, kunvokinte la civiton antaŭ la tribunalon de la naturo, ili aŭdis la naturon kondamni la civiton kaj la patrion.

Sokrato estas iu sofisto, la plej granda kaj la plej bona el ĉiuj. Sed li ne uzas la samajn vortojn, kiel la aliaj. Anstataŭ diri la civiton, li nomas la neskribitan leĝon. Li malestimas la skribitan leĝon pro respekto al la neskribita leĝo, kiel ĉiuj sofistoj indaj je tiu bela nomo malestimas la civiton pro amo al la naturo. Sed mi vaste pritraktis tiujn aferojn en mia libro "Pri la Sofistoj".

Kiel malsinceraj estas Ksenofono kaj Satono ! En pluraj lokoj de siaj libroj, ili laŭdigas la leĝon per Sokrato, kaj nenio indikas, ke temas pri la neskribita leĝo, kies plej malbona malamiko estas la skribita leĝo. Tiel, eĉ kiam ili raportas aŭtentikajn parolojn, ili scias, per iu eta forpreno aŭ per iu negrava aldono, mensogigi eĉ la ve- ron; ili igas ĝin diri la malon je tio, kion ĝi diris. Kaj tiuj malŝatinduloj aŭdace pretendas esti disĉiploj de Sokrato la verdirema !

Ksenofono eble kulpas ĉefe pro stulto. Mi konjektetas, ke ĉiam li komprenis ion nur pri la mirindaj mortigartoj, la ĉaso kaj la milito. Sed, kion diri pri Satono ? Tiu certe komprenis. La lumo havis spacon por malvolviĝi mal- antaŭ lia larĝa frunto, glata en la tempo de Sokrato kaj ŝajne pura, nun falta kiel helika kohko. Sed li alprenis opiniojn de Heraklito, kiujn li ekkonis per Kratilo, kaj li alprenis opinicjn de Pitagoro, kiujn Heratogeno instruis al li. Multon li ŝuldas al du komikaj poetoj, Sofiono kaj Epikermo. Tiu granda plagiatisto iris aŭskulti la sensenc- aĵojn de la pastroj el Egiptio. Ĉiujn likvorojn el Grekio, el Sicilio kaj el G-rand-Grekio li miksis kun la akvoj de

la Nilo. Kaj tiun abomenindan miksaĵon li atribuas al Sokrato, kiu indignas pro tio, se oni povas indigni en la Elizeo, kion mi ne scias.

Koncerne min, mi fieras pro tio, ke en mia junaĝo mi aŭdis du el la plej bonaj sofistoj. Sed mi ne miksas iliajn instru- ojn kaj mi ne atribuas al Sokrato el la vilaĝego Alopeco, kion mi lernis per Gorgiaso el Leontio.

Cetere, mi ne volus maljuste trakti sammaniere du neegal- ajn homojn. Mi scias, ke al Sokrato mi ŝuldas milfoje pli ol al Gorgiaso. Gorgiaso estis admirinda en la arto persvadi kaj koncerne lian scion pri la moralaj veroj, ĝis oni aŭdis Sokra- ton. Tuj kiam mi aŭdis Sokraton, mi ne plu volis alian majs- tron.

Tiam mi ne estis la maljunulo, kian emas nomi Satono, kiu volonte maljunigas la aliajn filozofojn, imite al virino, kiu maljunigas siajn amkonkurantinojn. Malgraŭ mia junaĝo, mi jam havis disĉiplojn. Mi forsendis ilin, dirante s "Kiam epoko havas la feliĉon posedi iun Sokraton, nur lin konvenas aŭs- kulti". Tiom longe, kiom vivis Sokrato, tiom longe mi ne kon- sentis havi disĉiplojn; kiuj venis al mi, por lerni la veron kaj la bonajn kutimojn, al tiuj mi diris : "Vi venu kun mi lerni de tiu, kiu instruas min; pli freŝa kaj pli saniga es- tas la akvo, kiun oni trinkas ĉe fonto."

Tiuepoke, mi loĝis ĉe Pireo. ĉiumatene mi laŭiris kvardek stadiojn, por veni aŭskulti Sokraton. Mi revenis hejmen nur Ĉe la nokto. Tuj alveninte, mi skribis, kion mi aŭdis dum la tago. Matene kaj vespere, dumvoje, mi meditis la parolojn de Sokrato. Car la paroloj de Sokrato estis neelĉerpeble plenaj. Mi povas diri, ke mi vivis tage kaj nokte kun Sokrato, kiel fidela amantino kun la amato. Kiam mia korpo estis for de lia korpo, miaj oreloj ĉiam aŭdis ne nur liajn parolojn sed lian voĉon; ofte miaj lipoj ridetis, tiel ke miaj okuloj kredis vidi lin.

4

Eĉ la infanoj scias parkere la tekston de la akuzo starig- ita kontraŭ Sokraton : "Meleto, filo de Meleto, el la vilaĝ- ego Lampsako, akuzas Sokraton, filo de Sofronisko, el la vi- laĝego Alopeco. Sokrato atencaa la leĝojn, neante la ekziston de la dioj, kiujn honoras la civito, kaj enkondukante novajn diojn; kaj li kulpe malvirtigas la junularon. Puno : la mor- to."

La infanoj kaj la homoj parkere ripetas tiujn hontind- ajn parolojn, kaj pro ili hontigas Meleton, filo de Mele- to. Sed kaŭze de la mensogoj de Satono kaj de kelkaj. aliaj, ili preterlasas ĵeti la honton al la vera kaj larĝa celo : la civito. Ĉar estas vere, ke Sokrato, obeante al la natu- ro aŭ, kiel li diris, al la neskribitaj leĝoj, noble aten- cis kontraŭ la skribitaj leĝoj kaj la ordonoj de la civi- to. La leĝoj de la civito hontinde sin venĝis, laŭ sia ku- timo.

Ankaŭ mi malestimas Aniton, Meleton kaj Likonon. Sed mi malestimas ilin pro ilia vera krimo : tial ke ili obeis, obeis ĝis fariĝi mortigintoj, al la nenaturaj kaj mensogaj leĝoj de la Civito. Mi malestimas ilin pro tio, ke ili es- tis civitanoj, ne homoj.

Antisteno la hundo, funkciante kiel hundo de Sokrato, bojis al Meleto, al Anito, al Likono; ĝi ne ĉesos ho^i al tiuj malŝatinduloj, kiuj estis civitanoj, ne homoj. Gi mor- dis ilin, kiam ĝi povis ilin mordi. Mi kontribuis por ek- ziligi Aniton kaj por mortkondamnigi Meleton. Eble Antiste- no la hundo malpravis. Eble Sokrato dirus al mi : "La mal- bono, kiun ci faris al Meleto, ne forpreniĝas el la malbo- no, kiun Meleto volis fari al mi; male ĝi aldoniĝas." Ofte mi aŭdis de Sokrato belajn parolojn, kiaj devus igi min aŭdi, post lia morto, parolojn tiajn. Ho ve ! miaj oreloj estis ankoraŭ tro junaj por tiaj paroloj.

Mi kredis esti amiko de Sokrato, vengante lin al liaj malamikoj. Dum mia maljunaĝo, mi estas pli amiko de Sokra- to kaj de tio, kion li deziris. Pli bone mi komprenas lian penson kaj mi bedaŭras esti persekutinta homojn, kiujn li ne persekutus. Tion mi tiom bedaŭras, ke, puninte Meleton kaj Aniton, la Atenanoj kredas esti punintaj la mortigint- ojn de Sokrato. Ili ankoraŭ ne scias la nomon de la mort- iginto de Sokrato, kaj ke li ne nomiĝas "Meleto", nek "Ani- to", nek "Likono", sed ke ĝi sin nomas Nomos[4] . Ili rompis, post ties uzo, unu el siaj multnombraj ponardoj; ili ne rompis en si mem la respekton al la leĝo kaj la guston por la laŭleĝa mortigo. ,

Sokrato kaj Antisteno tion ĵuras per la hundo : Sokrato kulpis en la stultaj okuloj de la leĝo. Li ja ne estis ti- el s^r.ita, por kredi je la dioj, kiujn honorigas la Civito. Malgraŭ siaj mensogoj, Satono mem, en sia "Eŭtifrono", ra- portis, mildigitaj kaj malfortigitaj, kelkajn el la mokoj per kiuj Sokrato supersutis la religion, tiun helpanton de la skribita leĝo, tiun naskanton de miloj da krimoj kaj de miri- adoj da stultaĵoj.

Ksenofono mensoge rakontas, ke Sokrato faris oftajn ofer- ojn, aŭ en sia domo, aŭ ce la publikaj altaroj. TTeniam mi vi- dis Sokraton oferi hejme. Se la cirkonstancoj instigis lin oferi publike, tion li faris, kiel li obeis al aliaj leĝoj kaj kutimoj, kiam kutimoj kaj leĝoj malutilis al neniu. Sed li obeis ŝercante kaj mokante. Lia obeo mem estis leciono pri memstareco.

Li ne kaŝis, ke pro malŝato li obeis. Oni deturnas sin de rekta vojo, por ne fali en abismon aŭ sin vundi kontraŭ roko, sed oni ne prikantas la ĉarman mildon de 1'roko nek la plenon de l'profundegaĵo.

Kiam Sokrato oferis, tiam mi Ĉiam aŭdis lin ŝerci kaj moki. Li diris :

Ni faru por tiuj kompatindaj dioj, kion ili ne kapablus fari por si mem.

Li aldiris :

Feliĉe, tiuj fantaziaj estuloj postulas nur la neutiligebl- ajn partojn de 1'viktimo. Kio ebligas al ĉiuj homoj vivi kaj al la pastroj grasiĝi.

Iun tagon, oni petis de mi en lia ĉeesto oferon por la Patrino de la Dioj. Mi respondis, ridante :

Riĉulo indignus kaj konsiderus ofenda mian donacon de unu dralano aŭ de unu obolo al lia patrino. Kial ci petas, ke mi faru tian ofendon al la dioj, kaj ke mi kulpigu ilin, entrud- iĝante en iliaj aferoj familiaj, pro nesufiĉa subteno al ilia patrino ?

Sokrato ridegis kaj li diris al la monkolektanto, kiu sin turnis al li :

Antisteno respondis por ĉiuj piuloj. Ci konsideru min, . mi petas, kiel pian homon.

La kolektanto ricevis eĉ ne unu solan obolon de la Ĉirkaŭ- antaro de Sokrato.

Alian tagon, iu orfea pastro laŭde priparolis antaŭ ni la feliĉegon de la malprofanuloj en Elizeo. Mi demandis lin :

Eion do ci atendas por morti kaj iri ĝuadi tiajn plezurojn?

Li atendas, diris Sokratc .osti certa pri la aferoj, kiujn li rakontas al ni.

Oni sciasy ke neniam li favore konsentis esti malprofan- igita. Li asertis :

Pli utila estas la vojago, kiun ci faras en ci mem, ol la vojaĝo al Elizeo.

Pri tio li ankoraŭ diris :

Se la paroloj de la hierofanto kaj de la dadaŭko kontraŭ- as la parolojn de mia dajmono, kial mi irus aŭskulti men- sogojn ? Se la paroloj de la dadaŭko kaj de la hierofanto akordas kun tiuj de mia dajmono, kial mi irus aŭskulti solenajn kaj malfacilajn, kiam mia dajmono familiare paro- las al mi kaj laŭ mia komprenkapablo ? Sed, se la malpro- faniĝo rilatas al.aferoj, kiujn ne konas mia dajmono, kial mi perdus mian tempon serĉante senutilajn konojn ?

Ksenofono asertas, ke Sokrato kredis je la divenarto. Neniam Sokrato elmontris tian kredon. Mi ne faros dekstre la mensogon, kiun Ksenofono faras maldekstre. Mi konfesas la tutan veron : mi ne scias, ĉu Sokrato kredis aŭ ne kre- dis je la divenarto. Eble li mem ne sciis. Tial ke la de- mando ŝajnis al li ne interesinda. Jen estas la solaj paro- loj, kiujn li aŭdigis antaŭ mi. Kaj plurfoje mi aŭdis ilin.

Ne konsultu la diojn aŭ la birdojn, - rekomendis Sokrato, konsultu nenion kaj neniun pri tio, kion ci mem povas ek- scii. Car tio, kion ci ne povas mem ekscii, havas por ci neniun utilon.

Tiel la saĝulo eĉ ne konsentos demandi sin, ĉu li kre- das aŭ ne kredas je la divenarto, ĉar, vera aŭ malvera, tiu scienco estas por li neutiligebla.

Sekve, Meleto pravis, kiam li deklaris, ke Sokrato mal- estimis la diojn, kiujn honoras la civito. La sola malpra- vo de Meleto, ĝi estas mallaŭdi tion, kio estas laŭdinda. Ksenofono faras la saman pekon kaj krome li mensogas pri faktoj. Meleto verdiras, kiam li asertas, ke Sokrato ehkon- dukis novajn diojn. Sokrato enkondukis multege da novaj dioj.

Min li aprobis, kiam mi diris :

Laŭ la leĝo, ekzistas pluraj dioj; laŭ la naturo, ekzis- tas nur unu dio.

Li aldonis, ke Dio malsimilas je Ĉiu estulo, kiun ni ko- nas aŭ povus koni, kaj ke estas malpie prezenti ĝin per bildoj. Post Anaksagoro, kiu, malgraŭ la amikeco de Peri- klo, estis kondannita kiel ateisto, Sokrato ofte honoris dion, kiun li nomis la Spirito. La Spirito, kiu el la eks- . tera kaoso faras kosmon, estas la sola dio ekstera al la /

homo. Antisteno konsentas la nomon dio al neniu alia estulo. Sed Anaksagoro parolis pri la Spirito kun certo. Sokrato ka,j Antisteno parolas pri la Spirito kun dubo kaj maltrankvilo, kiel oni parolas pri malcerta, malproksima afero, kiun neniam vidos nia okulo, kiun neniam konceptos nia intelekto. Eĉ, se mi ĝuste komprenas iujn parolojn, kiujn Sokrato eldiris la lastan tagon de sia vivo, kaj kiujn oni legos pli poste, So- krato, dum sia maljunaĝo, ne plu kredis je la Spirito.

Sed Sokrato parolis kun certo pri aliaj dioj, multegaj, pri dioj tiom multnombraj, kiom la homoj. Ciu homo estas ia kaoso, sed estas en ĉiu homo iu dio, kiu, se tion ci Volas, ordigos en kosmon kaj en feliĉon cian doloran kaoson.

Tiu interna dio instruas al ni la neskribitajn leĝojn, haltigas nian emon al malbonaj agoj, konsilas al ni malobeon al la leĝoj de la Patrio, se ili kontraŭas al la neskribitaj leĝoj. Oni scias, kun kiu skrupula atento Sokrato aŭskultis sian dajmonon kaj obeis al ĝi. Sed oni rakontis pri tio mil ridindajn fabelojn. Se oni kredus la malkleran plebon kaj la maleminentajn filozofojn, Sokrato estus vantulo, kiu kredis esti la sola posedanto de unu dajmono. Nu, neniam Sokrato opiniis esti privilegiita rilate ion ajn kaj li sciis, ke kiu ajn aŭskultus, kun la sama zorgo, kiel li, sian'propran dajmonon, fariĝus bona kaj feliĉa kiel li. .

Iun tagon mi demandis lin ĉu, en okazo de malakordo, li prefere obeus al la Spirito, ordiganto de la ekstera kaoso, aŭ al la dajmono, ordiganto de la interna kaoso. Li respon- dis al mi :

Eble cia demando havas nenian sencon. Car, se la Spirito havas ion por diri al mi, kiel ĝi povos tion diri al mi ?

Mi ne scias, Sokrato.

Ĝu ci kredas, ke ĝi povus aperi antaŭ mi en la formo de homo kaj paroli al mi per iu buŝo ?

Tion mi ne kredas, Sokrato.

Ĝu ci kredas, ke ĝi povus pruntepreni la voĉon de pastro ?

La pastro ĉiam ŝajnis al mi la plej malbona malamiko de la Spirito.

Do ne de ekstere la Spirito parolos al mi.

Ja, tiel ŝajnas.

Ĉu ĝi do parolos al mi interne de mi mem ? Verŝajne»

Sed, ĉu do ci ne scias, ke la dia voĉo, kiun mi aŭdas en ĝin mi nomas mia dajmono ?

Tion mi scias, Sokrato.

Do, se la Spirito havas ion por diri al mi, estas mia dajmono, kiu diros tion al mi.

Mi plie demandis lin :

ĉu ĉiu homo havas, kiel ci, konsilantan dajmonon ?

Li respondis min :

Jes, sed ne ĉiuj kapablas ĝin aŭskulti.

Pro kio, Sokrato, ne ĉiuj havas tiun kapablon ?

Kiam ci estas sur la placo, mia Antisteno, inter la konfuzaj voĉbruoj de 1'popolamaso, ĉu ci tiel klare me- moras mian voĉon, kiel dum izoleca marŝado sur la vojo al Pireo ?-

Malpli klare, Sokrato.

Kaj la voĉoj, kiuj estas en ci, kie ci aŭdas ilin pli klare, ĉu en la izoleco aŭ sur la placo ?

En la izoleco.

Sed, ĉu la plejmulto el la homoj ne ĉiam vivas, kvazaŭ ili estus sur la placo ?

Mi ne komprenas la sencon de cia diro.

Ĉu do ili ne Ĉiam estas atentaj al la voĉo de 1'kutimo, al la voĉo de la leĝo, al la aprobaj aŭ malaprobaj krioj de 1'popolamaso, al la promesoj kaj al la minacoj de la altaj oficistoj ŝtataj, al la vantaj paroloj de 1'pastroj kaj de la orakoldirantoj ?

Ili Ĉiajii atentas iun el tiuj aferoj, Sokrato.

ĉar tion ci scias, kiel ci ne scius pri la bruegoj, kiuj silentigas la dolĉan kaj profundan voĉon de ilia dajmono ?

Tion mi nun scias, Sokrato. Necesas, por aŭdi sian daj- monon ŝtopi la orelojn, por ne aŭdi la eksterajn bruojn. De nun, por aŭdi la veron, kiu en mi estas, mi ŝtopos miajn orelojn kontraŭ la mensogoj de la Civito, de la leĝoj kaj de la kutimoj.

Dum kelkaj momentoj ni restis silentaj; ĉar mi pri- pensis, kion mi ĵus diris kaj ju pli mi pripensis la ĵus diriton, des pli ĝi ŝajnis al mi vera. Ridetante, Sokrato rigardis min pripensanta. Kaj ĉirkaŭ ni li rigardis tiujn, kiuj, kiel mi, pripensis. Sed, al iu, kiu ekmalfermis la Luŝon, Sokrato signe petis, ke li atendu.

Kaj tiujn aferojn mi vidis kvazaŭ en sonĝo. Fine mi elsonĝiĝis, demandante :

Ho Sokrato, Ĝu la dio, kiun ci nomas mia dajmono, ne estas tiu, kiun mi nomas foje mia konscienco, foje mia prudento ?

Guste dirite, mia Antisteno; kaj la filo de Fenareta 3us s-ukcesis senpene unu el siaj plej bonaj akuŝoj.

Nu, Ksenofono Ĝeestis, kaj.Fedono, kaj Satono. Iliaj ore- loj aŭdis, kiel la miaj. Se Pedono kaj Ksenofono havus la saman karakteron, kiel mi, se Satono havus ia saman bonvol- emon kaj. la saman sinceron,' kiel mi, ili komprenus, kiel mi komprenis.

Sed cu pravas la tria akuzo, laŭ kiu Sokrato koruptis la junularon ?

La tri akuzoj estas maljustaj, kiel la leĝo. La tri akuzoj estas pravaj antaŭ la okuloj de la tiranoj, kiuj subtenas la leĝojn, kaj de la stultuloj, kiuj kredas je la taŭgeeo de la leĝoj. Tial la tri akuzoj malhonorigas ne nur la akuzintojn kaj la juĝistojn, kiuj kondamnis, sed iun ajn, kiu, pro tiran- eca singardo aŭ pro sklavaĉa stulto, laŭdas la leĝon, iun ajn, kiu ordonas en la nomo de la leĝo aŭ blinde obeas la leĝon.

Sokrato, kiel Ĝiuj saĝuloj, parolis kontraŭ la ieĝon kaj kontraŭ la civiton. Do, kiuj ŝatas la leĝon kaj la civiton, tiuj devas aserti, ke Sokrato kaj la saĝo koruptas la junui- aron. Longe antaŭ Anito, Meleto kaj Likono, Aristofano la komedi-aŭtoro starigis tiun akuzon kontraŭ Sokraton.

Sed, cu iu povas ŝati la leĝon kaj la Patrion pro ili mem kaj per sincera koro ? La malon asertis Sokrato. . . Iun tagon, li diris al Ksenofono, kiu ne komprenis :

Ci neniam penu por kompreni la sentojn de l'popolo.

Kial, ho Sokrato ?

Tial ke ci ne sercas en la-tumultaj ondoj de 1'maro, kiam ci deziras trinki.

Kion tio signifas, Sokrato ?

La maro ne enhavas akvon, kiu povus kiaetigi cian soifon. Ci ne trovos en la popolo, por forigi cian nescion, iun pa- rolon, naivan kaj fluantan el fonto.

ĉu ne estas, Sokrato, tial ke la popolo estas malklera ?

Ci pravas, mia Ksenofono.

Kiel malklerulo povus ekscii, Ĝu alia estas klera ?

Kion do faru la malklerulo ?

Li devas silenti antaŭ Ĝiuj, tiom longe, kiom li estos calklera. Kaj li devas sin mem demandadi, ĝis li ne plu es— tos malklera.

Ci estas postulema, bravega Sokrato.

Ne, bravega Ksenofono, sed estas la sago, kiun ci kulp- igas pro postulemo... Ripeti kiel veran parolon, pri kiu oni ne estas certa, ĉu ĝi estas vera, ĉu tio ne estas men- sogo ?

&i estas mensogo.

Aliparte, ĉu ci kredas, ke la paroloj, kiujn rediras la popolo, estis eldiritaj de veraj kleruloj ?

La ŝtataj altoficistoj kaj la oratoroj, kies parolojn rediras la popolo, ja estas pli kleraj ol la popolo.

Se ci verdiras, mia Ksenofono, se la ŝtataj altoficistoj kaj la oratoroj scias la aferojn, pri kiuj ili parolas, mi ekĝojas, pensante, ke neniam iu spertis malprofiton, pro esti observinta iliajn parolojn.

Ci ŝercas, Sokrato. La historioj kaj la konversacioj ple- nas je plendoj kaj indignoj pri tiaj malprofitoj.

Kiu scias la aferojn, pri kiuj li parolas, ĉu tiu ne re- komendas la agojn plej utilajn ?

Mi ne scias, kion respondi, Sokrato.

Ĉu la kuracisto ne estas tiu, kiu scias tion, kio taŭgas por la korpo, kaj kiu konsilas tion, kio taŭgas por la korpo ?

Tian homon mi ja nomas kuracisto.

Sed, se li malutilas al la korpo, ĉu estas pro tio, ke li scias la medicinon aŭ pro tio, ke li ne scias ĝin ?

Pro tio, ke li ne scias ĝin.

Kaj pri la piloto, kiu vojerarigas ŝipon, ĉu ni diros, ke li estas klera en la pilotscienco, aŭ ke li estas mal- klera ?

Ke li estas malklera.•

Do la ŝtata altoficisto, kiu kaŭzas al mi malprofiton, ne scias la sciencon pri utilaj aferoj ?

Li ne scias ĝin, Sokrato. Tamen mi kredas, ke la popolo malpli scias ĝin.

Sed, ĉu la ŝtata altoficisto kaj la oratoro neniam estas pagatoj, kiuj priatentas sian propran profiton kaj ne tiun de 1'popolo ?

Ili ja estas ofte profitpartoprenantoj.

Kaj ĉu neniam okazas, eĉ kiam ili estas kleraj, ke ili mensogas, ĉu por flati la popolon, ĉu por kontentigi iun, kiu donis al ili monon, ĉu pro alia motivo ?

Mi kredas, ke la ŝtataj altoficistoj kaj la oratotfoj

ofte mensogas.

Sed, cu homQ povas havi pli grandan profiton ol tiu diri la veron ?

A

Sajnas al mi, ke jes.

A1 ci ŝajnas malprave, Ksenofono. 6ar la pleja malhono, kiu povas okazi al homo, ĝi estas korupti sian animon. Tiel ke

la oratoro kaj la ŝtata altoficisto, kiuj mensogas, pli mal- profitigas al si mem ol al la popolo. Kaj ili malpli ol la popolo scias tion, kio estas la vera utilo de la homo.

Ci diras strangajn aferojn, Sokrato. ci preferus morti ol mensogi ? .

Ĝiu homo devas preferi la morton ol tion, kio povas ĝin malnobligi.

Ci eldiras belajn parolojn, Sokrato. Kaj eble mi rediros ilin, ĉar estas pli utile rediri ol kredi ilin.

Sokrato ne povis deteni ridon. Kaj li diris :

Tiu kompatinda Ksenofono estas malklera kaj kredas esti lerta. Per tio li similas al iu ŝtata altoficisto. Kaj li ĵus parolis, kiel ŝtata altoficisto parolas intime al si. Tiel ke tiuj, kiuj ĵus aŭdis Ksenofonon, ne plu kredos la pa- rolojn de Ksenofono. Kaj neniu homo plene informita iam aten- tis la parolojn de ŝtata altoficisto.

Per tiu sola ekzemplo oni vidas, ke Sokrato koruptis la junularon, kaj kiel li koruptis la junularon. Sokrato estis koruptanto, kiel la vero. ĉar la ŝtata altoficisto nomas. ko- ruptita tiun, kiu ne obeas al la ŝtata altoficisto,;kaj no- mas koruptanta tiun, kiu konsilas malobei al la ŝtata alt- oficisto. La mastro nomas koruptita la sklavon, kiu ne obeas al li, kaj li nomas koruptanta tiun, kiu ne konsilas al-la sklavo obei al la mastro. ,

Laŭleĝe, Sokrato koruptis la junularon. Sed Sokrato sciis, ke estas la leĝo, kiu korupta? ciujn homojn.

Ĝi koruptas la

ŝtatajn altoficistojn : ili utiligas ĝin por ŝajnaj utiloj, por ŝteli monon kaj influon. Ĝi koruptas la aliajn homojn : ĝi atentigas ilin pri la mensoga voĉo de la ŝtataj altofic- istoj; kaj ĝi malhelpas, ke ili aŭdu la veraĵojn, kiujn di- ras ilia koro kaj ilia saĝo.

Kiu ajn konsilas al ci : "Obeu la leĝon", tiu estas korupt anto laŭ la opinio de 1'filozofo. Sedkiu ajn konsilas al ci "Obeu al cia konscienco", tiu estas koruptanto en la okuloj de 1'popo.j.o kaj de la ŝtataj. altoficistoj.

La putro kaj la parfumo reciproke sin kulpigas pri fetoro.

5

Iu malnova amato de la bela Ksenofono estis fariĝinta la favorato de Ciruso la juna. Tiu homo, beoto laŭ deveno kaj multe pli aĝa ol la filo de Grillo nomiĝis Prokseno. En mia frua junaĝo mi konis tiun Proksenon. Li aŭskultis Gorgiason en la tempo, kiam mi aŭskultis Gorgiason. Avida je riĉajoj kaj ĝuoj, li studis Ĝe la sofistoj nul- kun.la celo akiri la arton paroli kaj fariĝi kapabla ĉarmi la reĝojn kaj la kunvenantarojn, la junajn virinojn kaj la junulojn. Li skribis al la bela junulo, kiun li daŭre amis, por inviti lin veni al Sarto; kaj li promesis al li, se al Ciruso liscios plaĉi, mirindan sukceson. Ksenofono estis jam decidinta en sia forlogita koro; sed, kiel foje okazas, li hontis iom pro sia decido, kaj tial li montris la leteron al Sokrato, petante lian opinion. Nu, mi tiam ĉeestis kaj, la vesperon mem, mi skribis tiun interparolon de Sokrato kaj Ksenofono.

Ofte, en ĉi tiuj "Veraj Interparoladoj", mi resumas kaj ordigas, kion mi unue estis notinta kun pli'da amplekso. La stulto aŭ la malsincero de la dialoganto devigis Sokra- ton uzi malrektajn rimedojn, fari preskaŭ infanecajn klar- igojn kaj multe da rediroj. Sur miaj tabuletoj, mi trovas iujn dialogpecojn ĝis dek kvin kaj dek ok fojoj, jen abso- lute idcntaj, jen kun varioj, kiuj enhavas neniun filozo- fian intereson kaj kiuj, por la personoj, kiuj ne konis la dialogantojn, prezentas nenian intereson. Tiuj rediroj ectas neeviteblaj en la vivo; sed, kvankam mi ne pretendas "fari libron", kiel iuj diras, tamen, mi opinias, ke estus senutile trudi ilin al la leganto. Kiam mi kopiis unu fo- jon tiajn parolojn, iiam mi preterlasa>s ilin ĉe la aliaj renkontoj. La interparoloj, kiujn mi publikigas, estas veraj en tiu senco, ke mi ne aldonas nediritan vorton.. Sed ili estas pli mallongaj ol la kompletaj interparoloj, Iuj trodetaloj, kiuj ne estis malplaĉaj dum la konversacio, fariĝus tedaj ĉe la legado. Kelkfoje tamen, mi reproduktas miajn notojn en ilia tuta amplekso. Por ke, kiuj ne. havis la bonŝancon koni Sokraton, tiuj ekkonu lian parolmanieron, kaj kiel lia floksebla lcaj persvada bonfaremo variigis ĝin laŭ la komprenpovo de la interparolanto. Cetere, oni dive- nas, sen ke mi bezonu averti pri tio, ke notoj, ec kolekt- itaj tuj post la interparolo, jam kaŭzas, vole nevole, unuan elekton en la dirito. Nia memoro, eĜ kiam ĝi penas reiri laŭ ciuj kurbaj vojoj, mallongigas, tuj kiam la vojo estas indi- ferenta.

Sokrato : Kial mia Ksenofono., ci petas konsilon de mi, ans- tataŭ peti konsilon al ci mem ?

Ksenofono : Tial ke, Sokrato, cia aĝo kajcia saĝo instruas al ci multajn aferojn, kiujn mi ne scias. Sokrato : Se ci ne scias tiujn aferojn, kiel ili utilos al ci ?

Ksenofono : Sed, se ci konsentas diri ilin al mi; tiam ini scios ilin.

Sokrato : Ci eraras, mia Ksenofono. Por ke ci ĉesu nescii unu aferon, ne estas necese, ke mi diru ĝin al ci» kaj ne sufiĉas, ke mi diru ĝin al ci. Sed necesas kaj sufiĉas, ke ci konsentu diri ĝin al ci mem.

Ksenofono : Ci parolas malklare, kiel orakoldiranto. Sokrato : Ĝiu parolo, kiun oni ne diras al si mern, estas senenhava kaj malklara.

Ksenofono : Multaj malklaraj orakoloj fariĝis klaraj poste. Sokrato : Jes, mia Ksenofono. Sed, diru min, ĉu ne 6iam ek- lumis laŭ unu de tiuj du manieroj ? Ksenofono : Kiujn manierojn ci aludas ?

Sokrato : Cu ne okazis, ke nur la evento montris la sencon

■ ii i l.i-ri- .1 '

iaŭ kiu de tiam la orakolo devis esti komprenata ? Cu tio ne okazis pri la orakolo donita al Kreono kaj pri pluraj aliaj? Ksenofono : La historio estas plena je tiaj ekzemploj. Sokrato : Cu ankaŭ ne okazis, ke orakoldemandinto finfine demandis sin mem, kaj respondis al si ? Ksenofono : Tio povas okazi.

Sokrato : Nu, ĉu la lumo okazis iaŭ la unua maniero aŭ ĉu ĝi okazis laŭ la dua, ĉu ne ĉiam ĝi montris la neutilon de la orakolo ? ■ ,

Ksenofono : Kiel, Sokrato ?

Sokrato : Kiam la evento klarigis la sencon de la orakolo, cu ne estas evidente, ke la dubesenca antaŭdiro, kiu restus malklara ĝis sia realiĝo, estis tute senutila por la konduto? Ksenofono : Tio ŝajnas evidenta.

Sokrato : Sed, se ci fine komprenis la orakolon, tial ke ci komprenis cin mem, ĉu ne estis preferinde, ke ci unue deman- du cin mem ? Ĝu ci ne estus ricevinta pli frue la klaran

respondon ? ' . .

Ksenofono : Ŝajnas, ke mi ricevus ĝin pli frue.

Sokrato : Ci nun ekzamenu, mia Ksenofono, ĉu tiuj senuti-

laj orakoloj iafoje ne estas malutilaj !

Ksenofono : Kion ci diras, Sokrato ?

Sokrato : ĉu ci memoras neniun cirkonstancon en kiu la

orakolo estis mensoga ?

Ksenofono : Mi memoras kelkajn cirkonstancojn tiajn. Sed la pastroj klarigas, ke en tiuj okazoj la konsultanto ne indis veran respondon, kaj la dioj volis erarigi lin pro lia malpio.

Sokrato : La pastroj klarigas ĉion, tial ke ilia metio ce- las klarigi ĉion. Sed, kiu klarigas ĉion, tiu inspiras al mi neniun fidon.

Ksenofono : Kial, Sokrato ? ...

Sokrato : Ci starigu tiun demandon al ci mem, mia Kseno- f ono.

Ksenofono : Se ĉiam ci resendas min al mi mem, vane mi do estos veninta cin konsulti.

Sokrato : Se mi sukcesos resendi cin al ci mem, tiam kaj nur tiam ci ne estos vane veninta al mi. Ksenofono : Do, ĉu ci ne volas pri tiu malfacila decidiĝo doni al mi konsilon, kiun mi bezonas ?

Sokrato : Se la decido ŝajnas al ci malfacila, ci ne kapa-

blus utiligi la konsilon, kiun mi donus al ci.

Ksenofono : Ci do supozu, ke la decido ŝajnas al mi facila.

Sokrato : Tiaokaze ci povas konsili cin mem.

Ksenofono ; Car ci rifuzas respondi min, sendube ci aprobos

min, se mi iros ĝis Delfo kaj se mi konsultos la dion, kiu

proklamis cin la plej saĝa el la homoj.

Sokrato : Ci iru ĝis Delfo, se ci volas. Ci marŝu ĝis la

pordo de la templo kaj legu tion, kio estas skribita sur

ties frontono. Poste, sen eniri la templon, ci revenu hej-.

men kaj decidu.

Ksenofono : Kion do mi legos sur la frontono de la templo? Sokrato : Ci legos : Ci konu cin mem.

Ksenofono : Estas senutile, ke mi iru ĝis Delfo, por legi parolojn, kiujii mi konas, kaj kiujn mi aŭdas ĉiutage el cia buŝo.

Sokrato : Mi timas, ke ci ne konas ilin, kaj ke neniam ci aŭdis ilin... Ci penu do eniri la templon kaj demandi la dion.

Ksenofono : Ci konsilas la malon je tio, kion ci ĵus konsi- lis !

Sokrato : Eble mi parolas pri alia templo kaj pri alia dio. Ksenofono : Pri kiu templo kaj pri kiu dio ci aludas ? Sokrato : Pri la templo, kiu estas ci kaj pri la dio, kiu povas paroli nur en ci. ■

Ksenofono : En la templo, kiu estas en mi, eble mi vidas al- taron kaj, sur tiu altaro, la statuon de Ciruso. Car mi havas sufiĉe dankeman koron, por ne timi la bonfarojn. Sokrato : Tamen ci ne kuraĝas peti de ci mem la plej grandan el la bonfaroj, aŭ, prefere, la sole ŝatindan bonfaron. Ksenofono : Sed mi estas mairiĉa, dum Ciruso estas riĉa; kaj li povas, Ј>er unu vorto, riĉigi min.

SokratO : Cu do ci akceptus riĉaĵon, kiun ci ne meritas ? Ksenofono : Ne gravas, Ĉu laboristo estas pagata antaŭ aŭ post la laboro. Mia dankemo kaj mia sindonemo por la bonfar- anto donus al' mi poste la meritojn, kiuj unue mankis al mi. Sokrato : Tiel ci estus ricevinta cian prezon, kiel oni ri- cevas la prezon de sklavo.

Ĝe tiu lasta vorto Ksenofono ruĝiĝis. Dum momento li si- lentis, poste li foriris, dirante, ke li meditos la parolojn de 1'majstro.

Dume, Sokrato restis enpensiĝa. Kiam ni estis solaj, mi respektis dum kelka tempo lian enpensiĝon. Sed, fine, mi delikate sugestis :

Se Sokrato konsentus pensi laŭte, Sokrato ĝojigus la koron de Antisteno.

Mi pripensis - diris Sokrato, ke tiu malvastfrunta Kseno- fono kaj tiu AristOklo, kiun ni nomas Platono pro la vasto de lia frunto, eble meditas sammaniere miajn parolojn.

Pri kiu manieT-o ci aludas ?

Ili tuinas kaj returnas ilin, eluzas kaj poluras ilin, ĝis ili fine ne plu esprimas la penson kaj la senton de Sokrato, sed la revojn de Platono kaj la avidojn de Ksenofono.

Du tagojn poste, mi renkontis la filon de Grillo kaj.li diris al mi :

Mi foriras al Delfo por konsu-lti Apolonon, kiel la majs- tro tion korisilis al mi en cia ĉeesto.

Mi rememorigis al Ksenofono la ekzaktajn parolojn de So- krato kaj rimarki c,i3, ke ili konsilis neniun eksteran voja- ĝon- S^d li .^tiĝis kaj kulpigis min je malsincero, kaj

li demandis kun indigno, ĉu. mi konsideras lin stultulo, nekapabla kompreni, kion oni diras al li.

Kiam mi rakontis al Sokrato tiun okazaĵon, li demandis, ridetante :

Cu mi ne diris al ci, kion Ksenofono nomas mediti miajn parolojn ?

Nu, Ksenofono eĉ ne demandis orakoldiranton, Ĉu li de- vas aŭ ne iri al Sarto. Li demandis, al kiu dio li devas oferi, por havi oportunan vojaĝon. Kiam mi eksciis tiun strangan konduton, mi miris antaŭ Sokrato, dirante :

Nu, ĉu do la stulta filo de Grillo estas malsincera eĉ kun si mem ?

Kiam oni estas malsincera - respondis kviete Sokrato - ĝi estas ĉiam kun si mem.

Ofte mi aŭdis aliajn disĉiplojn demandi al Sokrato, ĉu ili devis peti orakolon. Ĉiam Sokrato malkonsilis tiun klopodon. "Ekzistas neniu motivo - li diris - por demandi la diojn pri tio, kion ci mem povas ekscii. Rilate al la aferoj, kiujn ci mem ne povas ekkoni, neniel ili koncernas cin, kaj la dioj, se ili estas saĝaj, ne konsentos kontent- igi ciajn vantajn scivolemojn". Sed tiu doktrino estis tre profunda kaj tre severa por la seninteligentulo kaj la mal- kuraĝo de la plimulto el la homoj.

6

En la juna Aristoklo, filo de Aristono, la majstro admiris la korpulentan amplekson de la ŝultroj, la glatan vaston de 1'frunto, ahkaŭ la vaston, kvazaŭ oblikvan kaj malprecizan, de la pensoj. Kaj li ĉiam nomis lin Platono. Iun tagon, tiu Platono malhumile diris en multpersona kun- veno :

Ho Sokrato, justas, ke ci amu min super ĉiuj, kiuj aŭs- kultas ciajn parolojn. ĉar pli profunde ol la aliaj mi komprenas cin. Ofte eĉ, deirante de tio, kion ci diris, mi eltrovas aferojn, kiujn ci ne diris, nek eble pensis.

Kiel ci eltrovas tiujn aferojn, mia Platono ?

Per la dialektiko, tre kara Sokrato,

La dialektiko estas ofte trompa, ho mia filo. &i estas rimedo, por konigi, kion oni trovis. Mi ne kredas, ke ĝi estas trovigilo.

Tiam, per kiu rimedo oni trovos ?

Per du rimedoj, mia favorato. tJhue per proprokula rigardado. Sed la aferoj, kiujn oni ektrovas per la korpaj okuloj, ne Ĝiam estas multvaloraj kaj pluraj malinstigas nin al la pro- fitaj esploroj.

Ci diru la rimedon de la profitaj esploroj.

La sola scienco profita estas la scienco pri si mem. Kaj la rimedo de la esploroj vere profitaj, ĝi estas rigardi en si mem.

Mi admiras, ho Sokrato ĝis kia profundo ci pravas. Mi rigar- das en mi, kaj tie trovas ĉiujn aferojn. Tie mi trovas eĉ pli ol aferojn, mi trovas tie la esencon de la aferoj. ĉar tie mi trovas unue, ke antaŭ ĉi tiu malluma vivo, mi postiris la diojn en ĉaro. Nu, mia ĉaro, gloro kaj lumo, klarigis ĉion kaj mi sciis ĉion. Mia naskiĝo estis ia falo for de la dioj, ia falo for de veraj esencoj, ia falo en la forgesiĝon kaj inter la omtrojn. Rigardi en mi, tio estas resupreniri al la dioj, al la esencoj, al la nuraj veraĵoj. Lerni, tio estas nur memori.

Pompa revulo !

Ĉu ni ne nomas revo ĉiun iom profundan penson ? ...Krom se ni ne kapablas ektrovi en ni, en nia estinto, ke nia estanto estas revo, kiu forkuras, kaj la eksteroj inter kiuj ni vivas, estas ombroj kaj fantomoj.

La revoj, kiujn ci priparolas, mia Platono, estas belaj por la poeto, kiu ci estas. Por la saĝulo, ili estas tiel same in- diferentaj, kiel la fizikaj spekulativadoj, al kiuj aliaj per- das sian tempon kaj sian animon.

Ci ĉesu esti maljusta, ho Sokrato, pri pensoj, kiuj pliprok- simigas min al la dioj. '

Mi estas justa, mia Platono, koncerne pensojn, kiuj, eĉ, kiam ci kredas rigardi en ci, malproksimigas cin de ci mem.

Kie mi trovus la aferojn, kiujn mi priparolas, se ne en mi ?

Ci trovas ilin en ci, mia Platono, eh la horoj dum kiuj, malbone vekiĝinta, parolas cia fantazio, ne cia saĝo, kiun ci nomas ci.

Kiujn aferojn ci do volas, ke mi serĉu en mi ?

Du specojn de aferoj : kion ci devas fari, por esti iu feli- ĉa harmonio; kion ci povas fari, por esti iu feliĉa harmonio. Necesas, mia Platono, ke, malzorgante la malgravajn laborojn, ci fariĝu la kreanto de eia feliĉo. La scioj, kiuj ebligos al ci skulpti cian feliĉon, jen estas la solaj scioj, kiujn ci devas seroi en ci.

Mia feliĉo, ho Sokrato, mi trovas ĝin ĝuste en la vas- taj pensoj, kiujn ci malaprobas, en la rememoroj pri la tempo, kiu antaŭis mian falon en korpon. La korpo estas tombo. Mia feliĉo, ĝi estas fuĝi dum kelkaj momentoj for de la korpa tombo. Nur tiuj hore daŭraj fuĝoj, tiuj ne- firmaj reviviĝoj, donas al mi la esperon pri la definiti- va fuĝo, pri la daŭra reviviĝo. Per unu salto, kiu nomiĝas morto, mi resupreniros, ho ĝojo, en la ĉaron el lumo, kaj mi flugos laŭ la postsigno de la dioj.

Ci ne konfuzu, mia Platono, la feliĉon kun la disvolviĝo de iu ebrio aŭ de iu volupto. La vera feliĉo ekkoniĝas per ĉi tio, ke ĝin ne akompanas lirismo kaj kapturniĝo.

Ĝi ne konas la impetojn kaj la abruptojn, nek la eksaltojn kun refaloj. Mi ne malpermesas la voluptojn, nek la vast- ajn pensojn malcertajn. Sed mi kompatas tiun, kiu akceptas tiujn ekbrilojn, kvazaŭ ili estus la daŭra suno de 1'feli- ĉo. Estas cia daŭra feliĉo, kiun ci devas eklumigi. Homo, ci paŝu sur la tero, anstataŭ revi, ke ci flugas en la. ĉielo. ĉiuj revoj forpasas kaj multaj postlasas malagra- blan senton. Ci faru hodiaŭ cian hodiaŭan laboron. Se ek- zistas iu postmorta morgaŭo, kion mi ne scias, ci atendu la novan aŭroron, por koinenci la laboron de 1'nova tago. Kaj,tute ridetante :

Ci kredas obei la orakolon, kiun mi ade ripetas : Ci konu cin mem. Sed ci rigardas cian mallumon, kiam mi kon- silas,' ke ci serĉu cian lumon.

Mi vidas lumojn, kaj ei la plej grandvaloraj, en tio, kion ci nomas mia mallumo.

La lumoj, kiujn ci kredas vidi estas nerealaj. Ili estas idoj de ciaj obstinaj okuloj, de ilia laciĝo kaj de cia deziro.

Li aldonis :

Kiam Fidiaso diras al iu lernanto : "Ci konu cin mem", kion tio signifas ? ĉu li petas, ke la lernanto sciu, kiuj elementoj konsistigas lian korpon, kio estas la sango kaj el kio konsistas ĝia substanco .likva, el kio estas farita la karno de 1'muskoloj, kiu estas la materio de la nervoj kaj de la vejnoj; kiel ĉio tio estiĝas en la ventro de 1' patrino kaj grandiĝas kaj dilciĝas dum la infanaĝo; ĉu la haroj de niaj brakoj kreskas, kiel la plantoj el la tero aŭ Ĉu ilia naskiĝo estas malsimila ?—

Tiuj aferoj estas interesaj, ho Sokrato.

Tiuj scioj estas senutilaj al skulptisto, bravega filo de Aristono, kaj eble neniu povas ilin akiri. Ĉiuj, kiuj parolas pri iii kun aplombo, tiuj ŝajnas al mi babilemaj revemuloj. Fidiaso ne postulas de la lernanto tion, kio estas senutila aŭ neebla. Li konsilas al li : Ci konu cian forton, por ne rompi la marmoron per tro malmoderaj frapoj. Ci konu cian forton, por ne forlasi la statuon antaŭ ol ci estos ĝin far- inta tiel bela, kiel ci kapablas. Kaj se Fidiaa> diras al ia lemanto : "Ci konu la marmoron", li ne postulas, ke li sciu, kion la hieraŭaj aŭ la hodiaŭaj fizikistoj rakontas pri la marmoro. Kion la lernanto devas scii, tio estas, kioma rezis- to la marmoro kontraŭmetas al la statuisto kaj kiuj rimedoj la marmoro prezentas al la statuisto. Kaj kiam Fidiasodiras : "Ci konu la ilojn, kiujn ci utiligas", li ne postulas, ke la verkanto sciu, koncerne tiujn ilojn, kion povas diri la fizi- kistoj pri ilia materio kaj ilia formo, kaj ankoraŭ malpli, kion ili povas diri, koncerne la materidn ĝenerale kaj la formon ĝenerale. Li volas, ke la skulptisto sciu, por kio tav- gas ĉiu instrumento kaj kiuj estas la amplekso kaj la limoj de ĝia efiko. Ĉu ci ne kredas, ke tio estas, kion Fidiasovo- lis diri ?

Ci perfekte klarigis, Sokrato, la konsilojn de Fiaiaso.Sed la filozofo...

Mia Platono, mi estas maljuna skulptisto, kiu konsilas junan skulptiston. Ho Platono, skulptisto de cia propra feli- 60, aŭskultu min trifoje kaj komprenu min trifoje. Car ci es- tas samtempe la verkanto, la prilaborata materialo, la ins- trumento, kiu laboras. Tial mi ne donas al ci tri konsilojn, kiel Fidiaso, sed trifoje la saman konsilon : "Ci konu cin mem". Nu la kono, kiun mi priparolas, estas kono ebla kaj ne trompa, utila kaj sole praktika.

Kial ci rifuzas al mi, Sokrato, parton de miaj riĉaĵoj ?

La riĉaĵoj, kiujn ci revas, igas cin malzorgi, perdi la realajn posedojn.

Nu Satono la tromemfida asertis :

Mi posedas la riĉaĵojn, kiujn ci konsentas al mi kaj, kun ili mil riĉaĵojn, kiujn malprave ci malŝatas. Iuj ne perdiga: al Dli la aliajn. Ju pli granda estas mia trezoro, des pli mi konservas ĝin.

Favorato ! ci povas pOrti, krom la nutraj fruktoj, la sen- utiiajn branĉetojn kaj la senutilajn foliojn. Ci ŝarĝas cin super cia forto. Ciaj brakoj malbone premas la miksan trezo- ron. Antaŭ ol ci estos alveninta Ĝe la loko de 1'festeno, la skuoj de cia pezigita paŝado estos disŝutintajlaŭlonge de 1'vojo ĉiujn fruktojn. Kaj ci priploros cian senfrŭktan trezoron el folioj kaj branĉoj.

Miaj brakoj estas pli longaj ol ci supozas, ho Sokrato, kaj miaj okuloj estas atentaj. Nenio perdiĝos el tio, kion mi portas. Kaj la frŭktoj restos pli freŝaj, ol se mi por- tus ilin solaj. Eble ankaŭ, kion ci nomas senfrŭkta, tio estas por mia buŝo la plej bongusta frukto.

Antaŭ tiom da obstino kaj malhumilo, la majstro malkon- tente skuis la kapon.

Ci provu min, plue diris Satono. Pli bone ol iu ajn alia, mi scias praktiki ciajn metodojn. Mia ironio povas venki Kallikleson aŭ Gorgiason. Mia akuŝig-arto povas ektrovi

en la animo de malklerulo eĉ konojn, kiuj ciakrede nei ku- ŝas tie.

Jam Eŭklido esplore observis miajn metodojn, ne ilian veron. Jam Eŭklido konfuzis la rimedon, per kiu mi instru- as, kun la celo al kiu sin direktas mia instrup. Ĝu Eŭkli- do kaj ci ne similas homojn, kiuj venis ĉe plugilforĝiston kaj kiuj, ricevinte lian instruon, utiligas ĝin por forĝi spadojn ?

La glavo estas pli nobla ol la plugilo.

Cu mortigi ŝajnas al ci pli nobla ol nutri ? Cu la mal- bono ŝajnas al ci pli nobla ol la bono ?

Mi nur volas detrui la malbonon. Mi volas mortigi tiujn, kiuj difektegas la rikoltojn semitajn de miaj sklavoj.

Kaj ĉu neniam ci difektegos la rikoltojn de la lacedemo- noj ?

Mi esperas pli difektegi iliajn kamparojn ol ili difekt- egos la miajn.

Ĝu malbonajo, kiu aldoniĝas al alia, sajnas al ci kompen- saA?

Ĝi malebligas estontajn malbonaĵojn.

Malsaĝaĵo!... Se hazarde ci estus naskiĝinta en Lacede- monio, cu ci opinius bone mortigi atenanojn kaj bruligi iliajn olivarbojn ?

Certe.

Tiel cia bono kaj cia malbono dependas de la loko,: kie cia patrino naskis cin !

Satono elrektiĝis, kvazaŭ li estus dironta : "Mi estas saĝulo" aŭ kelkan alian parolon gloran. Nu, li emfaze diris:

Mi estas atena civitano.

Mi, - respondis Sokrato - mi estas civitano, ne de Ateno, sed de 1'mondo.

Tiam pluraj el la ĉeestantaj stultuloj murtnuris, kaj la ŝajniga filozofo Satono parolis tiel stulte, kiel oratoro

antaŭ la popolo :

Ci ne estas justa al ci mem, kara Sokrato, kaj ci brave kondutis en bataloj.

Ci aŭdis, ke en Deliumo mi savis la vivon de Ksenofono kaj en Potideo la vivon de Alcibiado. Cu ci aŭdis, ke iam mi mortigis iun ?

Tion ci farus, se estus necese.

Neniam oni devas mortigi; neniam oni devas frapi..

Eĉ se ci estas frapita ?

Eĉ se mi estas frapita.

La komedia poeto Aristofano estis inter la aŭskultantoj. Li ekkriis :

Kion ci jus diris, ho Sokrato, tio estas malinda ne nur de atenano, sed de homo..

Kaj, subite, li piedbatis Sokraton.

Tuj kiam li estis doninta la malprecizan baton, ne mal- pli subite li eksaltis malantaŭen, forirante de la timinda fortiko de Sokrato.

Oni rakontis al mi poste, ke Sokrato ne ĉesis rideti eĉ dum unu momento, kaj ke neniu ruĝaĵo koloris lian frunton, kaj neniu palo aperis sur lia vizaĝo.

Mi scias tion, tial ke oni rakontis ĝin al mi.. Ĝar mi ne plu vidis Sokraton.

Mi estis ĵetinta min sur la fcurleskulon kaj mi premis lian gorĝon.

Sed la fortikaj manoj de Sokrato kaptis miajn manojn, malstreĉis mian premon.

Mi ploris pro furiozo kaj pro honto. Tamen mi diris :

Majstro, ci pravas. Ni trenu tiun homon, aŭ pli ĝŭste tiun malpuraĵon, ĝis antaŭ juĝistoj.

Sokrato ekridegis laŭ maniero, kiu iafoje malfermis lian larĝan buŝon, tiel ke ĝi ŝajnis dividi lian vizaĝon en du fragmentojn. Poste li ekkriis :

Tiel, mia Antisteno, se azeno frapas cin per sia hufc, ci demandos cin, Ĉu estas preferinde redoni la baton al li, aŭ lin treni ĝis antaŭ tribunalo ?

A

Ne. Gi estas ties mastro, kiun mi prirespondecigos.

Ci do diru min, kiu estas la mastro de la azeno Aristo- fano, kaj mi ekzamenos, kion mi devas fari.

Mi silentis kaj ĉiuj silentis. Aristofano foriris, 3ruĝ- iĝinte per pli da furiozo kaj honto, ol se li estus punita per batoj aŭ per monpuno.

Sed, kiam li estis reveninta hejmen, li komencis verki la faman komedion, titolita "La Nubegoj". ĉar li estis el tiuj, kiuj sin venĝas pro la malbono, kiun ili faris aŭ volis fari| li estis el tiuj malsaĝuloj, al kiuj la honto farigas novajn stultaĵojn; kaj li estis el tiuj azenoj, kiuj hufobatas per la du piedoj.

Oni scias, ke tiu malŝatinda Satono, post kiam Sokrato mortis, plurfoje laŭdis Aristofanon kaj la verkaĵon de la fia burleskulo, kiun li ne hontas nomi poezio. Li eĉ faris pli, tiu ĉiurilata mensogulo; ok jarojn post la apero de "La Mubegoj", li ne hontis, en la "Bankedo" ĉe Agatono, prezenti la malŝatindan Aristofanon kaj la grandan Sokra- ton kune konversaciantaj kiel du egaluloj, kiel du amikoj!

7

Mi ne povis noti la parolojn, kiuj estis eldiritaj tuj post la forkuro de Aristofano. Mi estis tro emociita, por aŭskulti. Estis en mi granda konfuzo kaj granda leviĝo de polvo. Mi similis urbon, kie tertremo ĵus faligis domojn kaj partojn de muroj : stultege, nenion precizan vidante, mi rigardis la mibon kaŭzitan de subitaj faloj.

Oni poste rakontis al mi, ke Sokrato, ne ĉesante kon- versacii kun iuj kaj kun aliaj, rigardis min ridetante. Sendube, li vidis pli bone ol mi tion, kio okazis en mi. Mi rompis mian peze mediteman silenton, por elkrii :

Kaj tiu stranga Aristofano estas pacamanto !

Li ne scias, kia li estas - milde rimarkigis Sokrato. Unu plia, kiu ne konas sin mem. Tiom longe, kiom ci ne ko- nas cin mem, ci estas amaso da kontraŭaĵoj. Sola, cia lumo ordigos cian kaoson.

Ridinde mi ripetis :

Pacamanto... Pacamanto !...

Ci eble juĝas laŭ ŝajno, mia Antisteno.

"La Akarnianoj" kaj mil paroloj, kiujn mi aŭdis de ii. ..

Eble tio, kion ŝatas Diceopoliso kaj Aristofano, tio ne estas la ekstera paco, rezulto de la animpaco, sed la kon- tentigo de iaj deziroj, la ŝajna kvietigo, kiun donas la obeo al la pasioj. Tio, kion ŝatas Diceopoliso kaj Aristo- fano, tio estas juninoj de Megaro, la viando de la suĉporkoj, la beotiaj nutrokomercaĵoj, la festenoj de Bakho, la ebrio helpita de du grasaj virinoj.

Ni ridetis, kredante revidi la komedion kaj ĉiujn maldeli- katajn scenojn el maldelikataj ĝuoj. Sed Iristipo murmuris :

Kion oni ŝatu dum paca tempo, .se ne-la plezurojn de la paco ?

Ci pravas, mia Aristipo - diris Sokrato. Sed ne ĉiuj rice- vas plezuron de ia samaj aferoj. Eble ankaŭ ekzistas serenaj ĝojoj, kiujn ia vorto plezuro. tro malforte esprimas.

Ne estas. la paco - diris Alcibiado - kiun ŝatas tiu Aristo- fano. Ĝi estas la mono. Tiu komika poeto estas subaĉetita, same kiel oratoro.Mi aŭdis, ke la Spartanoj pagis al li tre kare.

. Sed Sokrato :

Filo de Ciniaso, ci senpruve rediras nepruvitajn asertojn. Aristofano ne estas subaĉetita laŭ la ekstera maniero, kiun ci diras nek per mono. Sed li amas la Lacedemonojn pro la samaj motivoj, kiujigas lin malami Sokraton. La Spartanoj havas skribitajn leĝojn pli severegajn ol la niaj : Aristo- fano estas el tiuj, kiuj ŝatas la severegon de la leĝoj, kondiĉe ke ĝi ne falu sur lin. En la lakona armeo, la disci- plino estas pli severa ol en la atena armeo : Aristofano aprobas la severegojn de la disciplino, tiom longe, kiom ilin spertas aliaj personoj. La Spartanoj estas ankaŭ pli milit- emaj ol la Atenahoj. Ami la Ŝpartanojn kiel Spartanojn, ne kiel homojn, ĝi estas ami la militon.

Poste, sin turnante al Ksenofono :

Oni diris al mi, ke, kiel la juna Agesilaso, estonta reĝo de Sparto, ci revas pri paco kaj alianco kun la Spartanoj, por ebiigi al la kŭniĝintaj Grekoj okazigi militon en Azio.

Iafoje mi plektas tiun gloran revon, konfesis Ksenofono, ruĝiĝante.

Pluraj aprobis. Ne respondante al ili rekte, Sokrato daŭr- igis :

Eble Aristofano, ne kuragante tion diri -,. ĉar li ne plu havas la naivan junon de Ksenofono kaj nevolonte li akceptas iajn riskojn -. plektas la saman revon.,. Eble la milito inter Sparto kaj Ateno ŝajnas al li tro malgranda milito kaj kiu, i

por kontentigi sian grandan animon, mortigas tro malmulte da homoj. Li volus, ke inter la Grekoj okazu sufiĉe longa paeo, kiu ebligus pli vastan militon, sufiĉe mortigan kaj detruan por satigi lian koron.

8

Oni povas diri, ke la tuta vivo de Sokrato estis tra- vivata antaŭ la okuloj de 1'homoj. Matene, li iris sur la promenejon kaj en la ekzerciĝejojn. Li sin montris sur la placo en la horoj, dum kiuj la popolamaso tie svarmis pre- me. La ceteran tempon de la tago li pasigis ĉe kunvenoj ofte multpersonaj. Libere li parolis antaŭ ĉiuj kaj ĉiuj povis libere lin aŭskulti. Ĉu iam oni aŭdis lin eldiri

A

mensogon ? Cu iam oni aŭdis lin laŭdi la Civiton kaj la skribitajn leĝojn ? Cu iam oni aŭdis lin laŭdi iun patrion, iŭn jugiston, iun registaron ? .

Neniam.

Neniam li laŭdis registaron,. nek iun skribitan leĝon, ne pli tiujn de iteno- ol tiujn de Sparto aŭ de iu revo. ; Pri tio mi atestigas ĉiujn, kiuj aŭdis lin kaj kiuj ne es- tas mensoguloj. Honton al Satono : li persistege metas en la buŝon de Sokrato sagace spritajn kaj falsajn pensojn, kiuj povis ĝermi nur malantaŭ la frunto de Satono. Honton al Ksenofono : li persistege metas en la buŝon de Sokrato la banalajn kaj falsajh pensojn, kiuj spontane ĝermas, kiel junkoj en la marĉoj, en la spirito de kavaleria kapi- tano !

Sokrato parolis nur pri aferoj, kiujn oni povas kaj de- vas scii. Li serĉis la eblan sciencon kaj la necesan sci- encon : la scienco pri la moro, pri la virto, pri la feli- ĉo. Li ne faris longajn, pedantajn kaj riskajn paroladojn pri la kosmo, pri la origino de la ekzistaĵoj, pri la nas- kiĝo de la astroj kaj de la bestoj. Male, li deklaris, ke nur malsaĝuloj povas serioze sin dediĉi al tiuj spekulati- voj. "ĉu tiuj homoj, li demandis, kredas esti elĉerpintaj ĉion, kio estas grave scienda, ke ili devojiĝas en tion, kio tiom malmulte koncernas ilin ?"

Mirigis lin la blindiĝo de tiuj Ŝajnaj saĝuloj, kiuj ne sentas, ke nia intelekto ne kapablas penetri tiajn mister- ojn. Li instruis, ke, kiuj fiere pretendas plej bone pri- paroli ilin, tiuj akrege malakordas rilate la principojn. Oni kunvenigu ilin grandnombre, kaj tiam oni havos la im- preson ĉeesti kunvenon de frenezuloj. Kiujn simptoHiojn oni rimarkas ĉe la kompatinduloj, kiujn trafis la frenezo ? Ili timas tion, kio ne estas timinda, ofte eĉ tion, kio ne ekzis- tas, sed ili ne konscias pri la realaj danĝeroj. Same estas, rilate al la pastroj, al la fizikistoj kaj al iliaj aŭskult- antoj. Ili timas la diojn; ili timas esti malfeliĉaj en alia vivo malcerta; kaj ili ne scias timi la mensogojn kaj la avidojn, kiuj estas en ili; ili ne ekpensas kontraubatali la hodiaŭan malfeliĉon. Ili eĉ ne scias, ke mia feliĉo povas esti konstruita nur en mi kaj de mi; ili ne scias, ke, tiom longe, kiom ili ne konstruas sian feliĉon, ili restas tiu anasc da ruinoj, loĝata de serpentoj, kiun oni nomas mal- feliĉo.

En iliaj revoj, koncerne la naturon de la aĵoj, iuj ima- gas, ke ekzistas nur unu substanco; por aliuj, la nombro de substancoj estas senfina. Ĉi tiu vidas ĉiujn ,erojn de 1' materio forportitaj en daŭra movado kapturna; sed tiu pruvas, ke la moviĝo ne ekzistas.Ĉi tie oni demonstras, ke ĉio komenc- i.ĝas kaj pereas; tie, ke ne povas ekzisti naskiĝo nek detru- iĝo.

- Kiam ni estas lernintaj metion — diris Sokrato - tiam ni sentas nin kapablaj praktiki ĝin por nia uzado aŭ por la uzado de la personoj, al kiuj ni volas komplezi. Kiu kredas scii la kaŭzojn de la aĵoj kaj de la okazoj, al tiu ci petu, ke li donu al ci pluvon por cia soifanta kampo; sunvarmon, kiam neeesas varmige maturigi ciajn fruktojn. Li scias ne- nion pri tio. Gi do devas konsenti, ke li nenion scias tiu- rilate, aŭ, almenaŭ, ke lia scienco estas senutila[5]. '

Tiel Sokrato malŝatis la vanajn esplorojn. Li kontentiĝis priparolante la aferojn, kiuj estas atingeblaj kaj uzeblaj de la homo, kaj li ekzamenis tion, kio estas justa aŭ mal- justa; li diligentis, por scii tion, kio estas saĝo kaj mal- saĝo, kuraĝo kaj malkuraĝo. Pliĝuste, tiuj problemoj mem, en sia plimulto, ŝajnis al li vanaj kaj ne soiveblaj. Prefe- re li studis, kion devas fari tia homo en tia ŭkazo difinita. Kiam li ektraktis iujn ĝeneralajn demandojn, tiam estis kun

la celo montri la absurdon de ciuj solvoj. Li diris : "La ĝeneralaĵo estas la kampo de la ironio. Nur la apartaĵo ebligas la akuŝig-arton. Platono mem ne akuŝigos la vir- inecon aŭ la ideon pri virino; sed oni helpas la akuŝon de virino, kaj -en la natura tempo". Nu, Satono kontraŭdiris :

Ĝio scienca rilatas al la ĝeneralaĵo.

Pri tio mi estas konvinkita - respondis Sokrato - kaj tial mi scias nur unu aferon, nome, ke mi scias nenion.

Iun tagcn, dum diskutado kun Alcibiado, Satono, laŭ' sia kutimo, false uzis la akuŝig-arton kaj li trovigis al Al- cibiado mi ne scias kiun ĝeneralan difinon.

Subtilparola ĉarlatano - diris Sokrato - lertfingra ilu- ziisto, ci ĉiam duonblindige trovigas al tiuj, kiuj rigar- das cin, aferojn, kiuj ne estas en ili. Neniu difino estas en Alcibiado, nek en ci, nek en mi, ĝis ci trompe ehkondu- kia ĝin.

Kial ci diras tion, Sokrato ?

Tial ke ĉiu difino estas ĝenerala, sed mi estas apart- ulo kaj mi konas nur apartajn aĵojn kaj apartajn okazojn.

Sed, sen difino, oni ne povas diskuti...

Kial ci bezonas diskuti?

Tiarn la tromemfida Satono, la disputemulo :

Verdire, se ne temus disputi, kial oni sin dediĉus al la filozofio ?

Por akiri bonan vivmanieron, mia Platono.

Sed bone vivi, ĝi estas obei la sciencon.

Sokrato konsentis. Sed li laŭdis la eblan kaj utilan sciencon, tiun pri mi mem, pri miaj veraj bezonoj kaj miaj veraj fortoj. Nu, tiu scienco estas la scio pri estulo aparta kaj reala. Male, tio, kion Platono nomis scienco, ĉu ne estas malatenti kaj deformi la apartaĵon, sole rea- lan ?

Milfoje mi aŭdis Sokraton tiele argumentadi. Liaj paro- loj ĝojigis min en mia koro kaj en mia spirito. ĉar mi sci- as la neeblon difini tion, kio ekzistas, kaj ke difini ĉiam estas priparoli tion, kio ne ekzistas. Mi scias, ke la diskuto, kiu sin apogas sur difinoj, rilatas al la ne- realaĵo kaj kondukas al kimeroj. Kaj pri tio, mi scias multe da aliaj aferoj, kiujn mi priparolis en aliaj verkoj.

Tamen, en la paroladoj de Sokrato, estis io, kio mal- plaĉis al mi, koncerne la sciencon. Sokrato kredis, ke scii

estas povi, kaj ke ĉiu kulpo rezultas de nesĉio. Certe, es~ tas vere, ke en mallumo mi pli facile falas, ol en piena ŝun- iumo. Sed la malforto de infaneto aŭ la vundo de soldato kaŭ- zas, ke ili falas en plenlumo. Sokrato atribuis tro ekskluzi- van gravon al la lumo. Bstas pri tiu;pufikto, ke ni, ia cinik- uloj, speciale korektas kaj kompletigas la opinion,de Sokrato. Tion oni povas konstati en mia verko, titolita "La- Granda Heraklo", kaj ankaŭ en mia dialogo titolita "La Bastono". Tio ankaŭ estas legebla en la libroj, kiujn la plej kara el miaj disĉiploj, Diogeno el Sinopo, verkis kun jenaj titoloj : "La Almozulo" kaj "La Kuraĝulo". '

9

Tiu forto, pri kiu Sokrato preterlasis paroli, li zorge malvolvis ĝin en si. Li starigis en si citadelon, kiu estis nevenkebla, kiel tion pruvis la eventoj. Sed, kial li kredis, ke lia scienco pri si mem sufiĉas por tiu konstruo, kaj ke la fortikaĵo konsistas nur el lumo ?

Multe da luiao siirŝpruciĝas kontraŭ la blankajn ŝtonojn de tia akropolo. Sed ia ŝtbr.oj konsistas el io alia ol kla- ro. Kaj se la taglumo estas necesa dum la labortempo, ne estas la suno, kiu konstruas.

Kaŭze de la scienco de Sokrato, Sokrato estis la citadelo, kiun oni ne povas venki per, ruzo kaj mensogo. Sed por igi ĝin nevenkebla per la perfortentreprenoj kaj per la delog- entreprenoj, necesis io alia ol scienco.

La scienco de Sokrato malebligis, ke li. kredu tiujn, kiuj parolas en la nomo de la dioj, tiujn,. kiuj parolas en la nomo de 1'patrio, tiujn, kiuj parolas en la nomo de la skrib- itaj leĝoj, tiujn, kiuj parolas en la nomo de la opinio pu- blika kaj de tiu malsaĝaĵo, kiun ili ne hontas glore nomi honoro. Sed ĉu ili ne havas aliajn rimedojn ol la kredon, por atingi, ke■oni obeu ilin ? Ĉu ili ne proponas bienojn, monon, sklavojn al tiuj, kiuj konsentos aprobi iliajn dirojn? Ĉu ili ne minacas per monpunoj, per malliberigoj, per tur- mentoj, per ekzilo, per morto, tiujn, kiuj emas ilin malobei? Ĉu Sokrato ne rifuzis pli ol unu proponon ? ĉu li ne malaten- tis multajn minacojn ? ĉu li ne tririkis, ridetante, cikuton ? Cu la scienco sufiĉas, por atingi tiajn triumfojn ?

Tiajn demandojn iafoje mi starigis antaŭ Sokrato. Sed ilin mi starigis mallerte, sen sufiĉa klaro. Timeme mi paro- lis, tial ke mi estis jvina kaj tial ke Sokrato sentigis al mi amigan admiron. Hi spertis ielan konsciencriproĉon, kiam mi ne samopiniis, kiel li. En miaj paroloj kuŝis la necerto de junulo kaj de disĉiplo. Mi riproĉis al mi -mian tromemfidemon aŭ mian nekomprenon, tuj kiam mi ne samopi- niis, kiel la majstro. La amanto, kiu starigas antaŭ la amatino iajn tremigajn demandojn, pli deziras esti trankvi- ligita ol instruita. Kun ĝojo li akceptas ĉiun ajn respon-»o don iom verŝajnan. Tiel mi estis feliĉa, kredi, kion res- pondis Sokrato.

Momente mi estis kontenta. Por de li, revenis miaj mal- trankviloj.

Nu, Sokrato ĉiam respondis per ĉi tiuj paroloj aŭ aliaj similaj :

Kion ci nomas forto, tio ankaŭ estas farita el scienco. Mi scias, ke la mono, la sklavoj, la bienoj ne estas riĉ- aĵoj, sammotive kiel la virto kaj la bonfarto anima. Ili eĉ ne estas riĉaĵoj sammotive kiel la bonfarto korpa. Tiu scienco sufiĉas, por ke mi malŝatu la monon, la bienojn kaj la aliajn aĵojn tiajn, tuj kiam oni petas, ke mi pagu tiujn malgravaĵojn per mia tutaĵo. Mi scias, ke la mala- probaj krioj kaj la mokoj de 1'popolo, la minacoj de la ŝtatoficistoj kaj de 1'popolamaso, la enkarceriĝo aŭ la morto ne estas malbonaĵoj, samkiale, kiel la maljustaĵo, kiun mi farus, la mensogo, kiun mi eldirus, la falsa ideo, kiun mi gastigus en mi. Jen tial neniu minaco aŭ neniu tur- mento konsentigos min fari maljustaĵon, eldirigi mensogon, haltigi mian esploron pri la vero.

Aliaj krom ci, Sokrato, havas tiun scion, kiuj tamen ne kondutas, kiel ci. Necesas do, ke estu en ci alia virto ol la scio. ICio kaŭzas, ke la scienco, senutila ĉe ili, aki- ras en Sokrato potencon kaj efikon ?

Kalgraŭ la ŝajnoj, ci ĉesu kredi, mia filo, ke estas oe tiuj, pri kiuj ci parolas, efektiva scio. Malbonulo, pri tio ci konsentis multfoje, povas esti nur malfeliĉa. Cu ci kredas, ke iu estas malfeliĉa memvole ?

Tion mi ne kredas, Sokrato.

A ^

Do ci ne kredas, ke iu estas malbona memvole. Car ciuj homoj volas esti feliĉaj, ĉiuj estas bonaj per memvolo.

Se ilia volo estas senefika, tio signifas, ke ilia scienco pri la feliĉo estas nesufiĉa. Tio signifas, ke ili eraras, koncerne la elementojn kaj la rimedojn de la feliĉo.

Tamen, Sokrato, kiuj diras la samon, kiel ci, tiuj scias, kion ci scias. Kio kaŭzas la diferencon inter viaj faroj ?

Tiuj rediras vortojn; mankas al ili lascienco pri la re- alaĵoj. ' . '

Sendŭbe, sendube. Sed 6u la scienco pri la realaĵoj konsis- tas nur el scienco ?.,.

Li ridetis pro la naiva formulo. Kaj indulgeme li diris :

Ci klarigu cian penson, mia intisteno.

Mi scias, kion mi volas diri, Sokrato, sed tion mi ne sci-

as diri.

Erare, mia favorato. Kiarn ci scios, kion ci volas diri, tiam ci scios tion diri. instataŭ ĝeneralaj kaj embarasaj vortoj, provu do, mia Antisteno preni ekzemplon.

Mi provos, Sokrato. Mi penos paroli, kiel ci, per ekzemploj. Plurfoje mi observis la lignaĵiston Ceramonon, kaj mi ŝcias, kiel li rabotas tabulon. ĉi tiun matĜnon, li plendis pri la urĝeco de sia laboro. Mi voiis heipi lin. Li ne konsentis, dirante, ke mi difektus la.tabulon. Mi klarigis, ke mi kapa- blas raboti, tial ke mi atente observis ĉiujn liajn movojn.

Li ekridis kaj"diris : "Nur filozofo aŭ infano povas kredi, ke por raboti, sufiĉas scii, kiel oni rabotas."

Li devus diri : "Por sĉii.raboti, ne sufiĉas scii, kiel aliaj rabotas".

Ci donas al la vorto sĉii pli da amplekso ol mi.

Ebie. Por mi, scii signifas scii fari.

Ci supozu, ke'morgaŭ Ceramono 'estos paraiizita aŭ ke, post tridek jaroj, senforta pro maljuno, li ne plu kapablos antaŭ- enŝovi sian rabotilon. Lia scienco pri rabotado ne' estos pro tio malgrandigita..

Sed la korpofbrto estas necesa por la korplaboroj. Se Ceiramono fastuŝ dum ok tagoj', tiam li ne' kapablus' raboti nek marŝi. '

Ĉu do la animforto estas senutila por la animlaboroj ?

&i estas al ili necesa.

Ci konfesas, kion ci ĵus neis.

Mi konfesas, kion mi neniam,neis. Sed, ĉu ci scias, kiu nutraĵo subtenas la animon kaj donas al ĝi forton ?

Mi,.estas embarasita, por respondi, Sokrato.

La scienco, ho mia f avorato, ,.la scienco pri ci mem estas la nutraĵo kaj la forto de cia animo. Cia forto ankaŭ estas scienco.

Mi ne plu trovis respondon aŭ, pli ĝuste, pro mia konfuz- iĝo, mi ne.trcvis la vortojn por respondi.

Mi tiara malprecize sentis, hodiaŭ mi scias kun precizo, ke la scienco estas unu ,el la fortoj^ kiuj estas en ni; sed, la deziro estas iu alia; la timo iu tria. La virto, kiun: ofte mi nomas forto, konsistas je triumfigi la scien- con super la deziro kaj la timo. La klero de Palamedo kaŭ- zis lian malfelifion; same okazis al Prometeo. Heraklo es- tis malpli klera, sed lia forto utiligis lian pli malgran- dan sciencon, kaj li pli bone agis.

Se mi kapablus, kiel nun, eldiri klare tiujn aferojn, mi bone scias, kion Sokrato respondus. Li asertus, ke la scienco, kiam ĝi estas efektiva, forigas la malbonan dezi- ron kaj kreas la solan deziron bonfari. Li asertus, ke la scienco, kiam ĝi estas efektiva, forigas la malbonan timon kaj lasas daŭri la solan timon malbonfari. Li rifuzus la titolon klerulo aŭ sofisto al Palamedo kaj al Prometeo, • por doni ĝin al Heraklo, la bonfarulo. Li dirus al mi : - Cia malnova majstro Gorgiaso kapablas, kun pli da elok- vento ol Ceramono, paroli pri rabotilo, pri segilo kaj pri aliaj iloj de lignaĵisto, kaj ankaŭ pri la lignoj, kiujn prilaboras la lignajisto, kaj ankaŭ pri diversaj laboroj, plenumitaj de la lignaĵisto.

Tamen mi ne diros, ke la klera lignaĵisto nomiĝas Gor- giaso, sed ke li nomiĝas Ceramono. Platono povas same bone paroli pri la neskribitaj leĝoj, kiel la.juna Antigona en la tragedio de Sofoklo. Sed li kapablas laŭdi, kiel Kreono, la skribitajn leĝojn. Tiel ke lia tuta arto estas retorik- aĵo, flato kaj ŝajniga, ne filozofio kaj scienco. La homo, eble mallerta parole, kiu obeas la neskribitajn leĝojn kaj kontraŭas la maljustaĵon de la skribitaj leĝoj, tiu estas la klera filozofo, ne PlatonO.

Eble iuj diros, ke inter Sokrato kaj mi temas nur pri vorta kverelo. Kiam, malgraŭ la plej bona volo, tiaj dis- celoj persistas en la lingvo, ĉu tio ne signifas iun pro- fundan malakordon, iun esencan. diferencon en tiu malklara parto de ni mem, kiun ni ne sukcesas kompreni ?

Oni soias, kiel Satono trouzas tiun ekskluzivan gravon, kiun Sokrato atribuas al la scienco. ĉu ĝi ne malkaŝas, eĉ ĉe Sokrato, iun delikatan aristokratiemon ? La vortoj, ki- ujn Sokrato uzis, estas tiuokaze pli parencaj al tiuj de Satono, ol al tiuj, kiujn mi utiligas. Mia penso, tamen, pli najbaras, ol tiu de Satono, la penson de Sokrato. Sed mi preskaŭ malaprobas ĉe Sokrato, ke iu ŝanceliĝo al la aristokratio ebligis al li havi tiom da disĉiploj aristokra- taj kaj amikaj al la lakonaj leĝoj. En la troa gravo donita al la scienco, en la nomo scienco maloportune trudita al la praktiko kaj al la animforto troviĝas, miakrede, la malgrava eraro de Sokrato, la eraro, kiu rajtigis tiom da uloj, kiel Satono, Ksenofono, Kritiaso kaj Alcibiado, pretendi, ke li estis ilia majstro.

10

Antaŭ multopa ĉeestantaro, Sokrato estis esplorinta kun Menono tion, kio estas virto. Rifutinte diversajn difinojn, proponitajn de Menono, li igis lin, laŭ sia kutimo, ektrovi, ke la virto ne estas alia, ol la scio pri la bono kaj malbo- no. Kaj li aldonis, ke la sola elemento de 1'malvirto nom- iĝas nescio.

La tuta kunestantaro aplaŭdis kaj Satono pli ol la aliaj. Nur mi restis iom malkontenta. Sed, en tro da okazoj, mi di- ris la malkontenton, kiu malserenigis min, kaj mi ne sukce- sis konvinki Sokraton, nek lasi min konvihki de li laŭ daŭra maniero. Tiel ke mi silentis.

Tiam Satono diris :

Ci demonstris, ho Sokrato, ke ĉiuj scioj similas aron da infanoj, kiuj dormas. Ci vekis unu el la plej belaj inter la dormantaj infanoj. ĉu ci permesas, ke mi veku alian ?

Post la konsento de 1'majstro, Satono, kun la permeso de Menono, demandis tute junan sklavon de Menono nomita Maneso.

Li demandis lin kun mirinda lerto. Malrapide li ektrovis

sed ŝajnis, ke li ektrovigis lin per li mem - kelkajn ecojn de la kvadrato. Li finis, instruante al li, pri donita kva- drato, laŭ kiu linio konstruiĝas duobla kvadrato.

Mi ne bezonas kopii el miaj tabuletoj tiujn malrapidajn lertaĵojn. Satono publikigis ilin en dialogo de ĉiuj konata kaj kies titolo estas "Menono aŭ pri la virto" kaj en kiu la virto okupas malpli da loko, ol la geometrio. Sed, laŭ 5ia kutimo abomeninda, li atribuis al Sokrato, kun aŭtoritat- dona celo, parolojn de si mem. Kaj li uzigas al Sokrato meto- don, kiu similas al la vera akuŝig-arto kiel la deloga grima- co de prostituitino similas amrideton.

ĉiuj rave aŭskultis, kun la escepto de Sokrato kaj mi. Sokrato aŭskultis kun maltr:-^1 '"ilo. Tiel oni rigardas infa- non, kies aĝo ne kongruas por tia ludo, ludi kelkan spritan, absiirdan, dan^er.-m ludon. Kaj certe Sokrato neniam partoprc- nus mem en tiel artaĉaj amuzoj, kaj kiuj, por la vera filo- zofo, ne preterlasas esti ridindaj.

Kiam Platono estis fininta demandadi Menonon, pluraj ek- kriis :

Platono estas aiia Sokrato !

Sed Sokrato, kies tuta vizaĝo ridis :

Mi ne havas la tromemfidon, kompari min al la sprita Platono. Mi estas nur akuŝiganto. Mi nur helpas la akuŝan- tan spiriton liberigi sin de la ido, kiu turmentas ĝin. Platono estas miraklisto : li akuŝigas virinojn, kiuj ne estas gravedaj; li sukcesas aperigi subite ĝemetantan infa- non kaj persvadi al la virgino, ke tiu infano

ĵus ŝprueis el ŝia ventro. Ho, miregindaĵisto, ci ne portas en ci la senutilajn veraĵojn geometriajn, antaŭ ol ci tien metis ilin. Por ilin ektrovi aŭ ektrovigi., ĉu ci ne estis devigata rigardi eksteren kaj desegni figurojn sur la sablo ?

Satono ripetis paroion, kiun ii ŝatis diri :

Lerni, ĝi estas memori.

Kaj li aldonis :

Iuj eksteraj cirkonstancoj povas esti utilaj aŭ necesaj, por rememorigi.

Cu do ci kredas porti en ci etajn kvadratojn, kaj egajn kvadratojn, kaj diagonalajn liniojn ? Cu ci ankaŭ kredas esti plena je cirkloj, trianguloj, sferoj kaj aliaj figu- roj simiiaj ?

Cion, absolute ĉion mi portas en mi. La klera Sokrato kaj la malklera Maneso same portas ĉion en si.

Ĉu la estaĵon kaj la neestaĵon ?

Nur la estaĵon, ruza Sokrato.

Ĉu do ci atribuas estecon kaj realon aI la kvadrato ?

Sen iu dubo.

Ĉu ci kredas, ke en la naturo ekzistas perfektaj kvadra- toj ?...

Kion ci volas diri ?

... Kaj kiuj havas neniun dikon ?... Kaj kiuj estas lim- igitaj per linioj perfekte rektaj kaj ekzakte egalaj ? .

Kion ci voias diri ? - ripetis Satono, kiu ne plu ruĝiĝis pro.fierego, sed pro ekkonfuziĝo.

Bravega fiio de Aristono, ci trovigis en li mem al tiu knabo aferojn, kiuj malestas en ii kaj ekster li, supozojn, abstraktojn, malriĉaĵojn, pene apartigitajn de 1'veraj riĉ- aĵoj.

Satono incitiĝis. Li ekstaris, dirante :

Ci pardonu min, Sokrato. Jam malheliĝas kaj dum la ĉarmo de cia konversacio mi forgesis iun urĝan aferon.

Kiarn li estis for je kelkaj paŝoj, li rigardis returne.

Vane, - li diris - vi mokas min. Se mi ne*devus rapidi, mi pruvus al vi, ke mi trovigis al Maneso veraĵojn, kiuj estis en li.

Kaj li ekkuris, por ne aŭdi, kion respondis Sokrato.

11

Dum Satono, simila je krimuio, kiu forkuras de la lumo, fuĝis la parolon de Sokrato, Sokrato kontraŭparolis la sub- tilon. Gi ektrovigas geometriajn verojn, verojn koncernantaj, kion la geometriistoj nomas la punkto kaj kiun ili difinas per malesto de vasto - sed, ĉio, kion ni povas vidi aŭ tuŝi, havas kelkan vaston; verojn pri la linio, kiun ili difinas per malesto de larĝo - sed ci ne povas koncepti longon sen kelka larĝo kaj, tuj, kiam ci provas tion fari, ia■longo malaperas, samtempe kiel la larĝo; verojn koncerne la surfa- con, kiu difiniĝas per malesto de diko, - sed nehiu korpo' povas ekzisti, ne havante tri dimensiojn; verojn pri la.vo- lumo, kiuj studas la korpojn, kvazaŭ ili ne havus pezon, nek koloron, nek iun aiian econ ol tiun pri okupo de spaco. Tiel la geometriista subtilo instruas tion, kio ne ekzistaskaj instruas ai ni forgesi tion, kio ekzistas. Tial, Ĉiufoje, kiam Eŭklido aŭ Platono provas antaŭvidi ion en la reala mondo, tiam ili eraras. Sed ili mirinde kaj ridinde rezon- adas, koncerne neekzistantajn mondojn, la gepmetria mondo, kiel diras Eŭklido, la intelekta mondo, kiel diras Platono.

Nenio - daŭrigis Sokrato - estas al mi pli nekomprenebla, ol tiu komprenebla mondo pri kiu parolas Platono kaj pri kiu, en siaj spritaj kaj mensogaj dialogoj, li paroligas min kun tre ridiga aplombo.

Kaj, ridegante, tiu antaŭvidema homo aldonis :

Mi eble estas tro maljuna, por vidi, kion mi estas dironta. Vi, kiuj estas juhaj, memoru dum kelkaj jaroj la antaŭdiron, per kiu Sokrato nun gajigas sin. Iun tagon, Eŭklido asertos, ke la geometria mondo estas pli reala, ol tiu, kie ni vivas; iun tagon, Platono kredos sian nekompreneblan mondon pli kom- prenebla kaj pli reala, ol la mondo, kie ni vivas. Kaj tio, kion li nomas la Sokrata ideo, - mi ne divenas tion, kio,

ekster la spirito de Platono kaj de kelkaj aliaj spiritoj, povas esti la ideo de Sokrato - estos, en liaj ekblindig- itaj olculoj, io pli reala ol la Sokrato, kiu nun parolas al vi.

Longe li kontraŭparolis la vanan subtilon. Li subtile kontraŭparolis iun subtilon. Sed la subtilo de Sokrato es- tis tiu, kiu prudente serĉas la veron, ne tiu, kiu serĉas la spriton kaj la eksterordinaron.

Sokrato estis la plej subtila el la homoj. Tia li ne estis, laŭ la maniero de la infanfrunta Eŭklido, nek laŭ la maniero de Satono kun vasta frunto faltita kiel helika konko.

Eŭklido, kiam li demonstris siajn geometriajn proponojn, estis subtila, kiel stranga revulo, kies revoj estas pli rigidaj ol la realaĵo kaj kies revoj nomas vivo kaj pleno la malplenon mem kaj la mankon de vivo. Eŭklido, kiam li sin dediĉas al la diskutado, estas subtila kiel infano spitita de aliaj infanoj; kaj li volas esti prava en la vortoj; kaj ne gravas al li, ĉu la vortoj, per kiuj li tri- umfas, respondas aŭ ne al la aĵoj.

Satono, la flatanto al la tirano de Sirakuzo, la aŭtoro de "La Respubliko" kaj de "La Leĝoj", estas subtila, kiel oratoro, kiu volas trompi tiujn, kiuj aŭsloiltas lin. Dum sia junaĝo, li jam estis subtila, kiel homo, kiu deziras mirigi kaj esti admirata. Nun li deziras, ke oni konsideru lin, kiel leĝodonanton. Li ĝojegus, se iu civito petus de li konstitucion. lam li flatis Dionizion, kun la espero ricevi kolonion, kiun li regus laŭ sia politiko. Nun, kon- tenta per pli malgravaj ŝajnoj, li mensoge disfamigas, ke la Arkadianoj aŭ la Tebanoj - li mem ne estas tre certa - petis, ke li donu leĝojn al mi ne scias kiu nova urbo; sed, tial ke la kolonianoj ne konsentis la egalon de la kondi- ĉoj, li estus rifuzinta tiun gloron. Kiuj ridindaj famoj kaj kiuj vantaĵoj ne Ĉarmas lian malhumilon ? Mi aŭdis liajn disĉiplojn nomi lin : filo de Apolono. Kaj li rid- etis kun alta vizaĝo, forgesante pri sia patro kaj pri la ĉasto de sia patrino Periktiona. Oni divenas, kiom la sub- tilaĵoj de homo tiel malhumila kaj tiel indiferenta pri la vero estas torditaj kaj ruzegaj, implikaj kaj konfuzaj.

Sed la subtilo de Sokrato estis tiu, kiu malkonfuzas; tiu, kiu, zorgante nur pri la vero, ektrovas la veron. Sub la amasiĝo da mensogoj elŝutita de la homoj, Sokrato ser- ĉis en ci la veron, kiun la naturo tien metis kaj kiun la ŝarĝoĉaroj da rubo ne tute sufokis. Sed la verkreskaĵo sin kaŝas en ciaj profundejoj, tre maisana kaj tre malforta. Por ne vundi aŭ rompi ĝin, necesas ama subtilo, kiu disŝovas la rubon el ŝtonetaroj kaj polvoj; por ĝin malkovri, pala kaj makuiita; por ĝin liberigi kaj aeirumi', kaj ebligi, ke ĝi naskiĝu, floru, fruktu. Tia estis, diferenca je tiu deEŭkli- do aŭ de Satono, la subtilo de Sokrato.

12

La plimulto el la sofistoj postulis monon pro sia instru- ado. Da ĝi Sokrato ne nur ne postulis, sed rifuzis, kiun oni proponis al li. •

Altirite per la reputacio de Sokrato, Aristipo venis el Cireno al Ateno, por lin aŭskulti. Li intencis instrui pli poste, pagigante ai si. Tiu malnobla ŝatanto de 1'volupto realigis sian projekton : li forprenas monon de siaj disĉi- ploj, por povi monon doni al prostituitinoj kaj al fiŝvend- istoj. Li do opiniis juste paĝi al Sokrato. Pli ĝuste, tiu kondutaĉo ŝajnis profita al li, kiel la faro de homo, ,dezir- anta rikolti en aŭtuno, semas en printempo. Sendube, la majs- tro estante bone pagata, konigos al li sekretojn pli efikajn, persvadmetodojn pli nevenkeblajn. Komisiite de li, sklavo ve- nis alporti dudek minojn al Sokrato. Sed la filozofo rifuzis ion akcepti, dirante, ke la dio de-Sokrato malpermesis akcep- ton de mono. •

La postan tagon, Aristipŭ eldiris sian miroh. Siakutime, li parolis kun rida plaĉemo, kiel virino, kiu ne estas certa, ĉu ŝi' ludas aŭ ĉu ŝi provas amigi sin.

Estaspor ci feliĉego, ke mi ne estas civitano de Ateno.

Senpene, Sokrato divenis, kiu ŝerco komenciĝis. Nu, volon- te li konsentis partopreni tiajn ludojn, kun la espero, ke. ili estos iel instruaj al,li kaj ankaŭ, mi kredas, ĉar li es- tis nature ludema. Pli ridetante ol Aristipo mem - sed la rideto de Sokrato ĉiam enhavis mi ne scias kion profundan kaj viran - li diris :

Ci klarigu al mi mian feliĉon kaj kiun malbonaĵon ci provus fari Ј.1 mi, se ci posedus, kion Platono kaj Aristofano fiere nomas "la gloro esti civitano de Ateno".

-- Cin ini trenus, Sokrato,.ĝis antaŭ la heliastoj kaj senpene VJ^UVllS , ke ci enkondukas en la civiton novajn diojn.

Tion ci pruvus, tiom pli facile, ke mi neniel neus tiun veraĵon. Tamen ci bonvolu montri, ĉu ci tute vere scias, kiujn diojn mi enkondukas en Atenon.

Mi ne scias, ĉu ci enkondukas aliajn. Sed mi certe scias pri tiu, kiun hieraŭ ci nomis "la dio de Sokrato", kaj kiu malpermesas, ke ci akceptu monon, kiu nepetite venas al ci, tiu dio estas stranga kaj nova en Grekio, same kiel en Afriko. Nek en Cireno, nek en Ateno mi konas dion,,kiu malŝatas la monon. La plej severaj el la dioj de Ateno aŭ de Cireno konsilus al ci : "Se ci ne volas por ci mem la monon, kiun juste proponas al ci cia disĉiplo Aristipo;

se ci opinias, ke cia flikita mantelo estas tro nava, por esti anstataŭita, kaj unuvorte se ci havas neniun el tiuj bezonoj, kiujn mone oni kontentigas, ci prenu tamen tiujn dudek minojn. Poste, esprimante la ĝentilan bedaŭron, ke ili ne estas pli multnombraj, ci portos ilin en mian tem- plon. Miaj pastroj, tion mi certigas al ci, scipovos ilin utiligi. Kompense, mi donos al ci, malavara Sokrato, la bonaĵojn, kiujn mi povas doni sen iu malprofito por miaj pastroj. Mi celigos al ciaj lipoj kisojn de belaj prosti- tuitinoj kaj de belaj junuloj. Aŭ, se tion ci preferas, mi diros al la riĉuloj, ke ili invitu cin al luksegaj fes- tenoj". Jen estas tio, kion respondus la plej severa el la orakoldiristoj.

La sola orakoldiranto, kiun mi konsultas, respondis al mi ion alian.

Ĉu ci povus konduki min, ho Sokrato, en la templon, kie ci konsultas tiun malkomunan orakoldiriston ?

Tiu templo estas malfermita nur al mi.

Mi admiras la riĉan Sokraton, kiu havas templon kaj ora- koldiriston por si sola.

Mi kuraĝas glori min pro tia riĉaĵo. Koncerne cin, Aris- tipo, ĝis ci povos glori cin pro tia riĉaĵo, ci vane estos aŭskultinta min. Kaj mi estus al ci maljusta, se mi akcep- tus cian monon, Ĉar nenion mi povis doni al ci.

ĉu do ci akceptos ĝin, kiam ci opinios, ke mi komprenis cin ?

Kiam ci estos kompreninta min, tiam ci ne insultos, pro- vante pagi per mizerajoj la mirindan riĉaĵon, kiun mi es- tos doninta al ci. Aŭ prefere, ci estos fine kapablinta doni ĝin al ci mem. ĉar la sola afero, kiun mi povas pro- vi instrui al ci, ĝi estas, ke ci aŭskultu cin, mia Aris- tipo.

Mi pasigas mian tutan tempon, aŭskultante min, Sokrato. Kaj mi aŭdas en mi vere diecajn paroladojn. Ili diras : ci senhe- zite donu cian monon interŝanĝe de la bonaĵoj, kiujn ci ŝatas, nome la belajn parolojn de Sokrato, la farĉitajn ventrojn de porkinoj, la klere preparitajn fiŝojn, la kukojn el sezamo kaj el mielo, la kisojn de Korinto aŭ la vinojn el Hio.'

Ĝu nur tion diras en ci la vocoj, kiujn ci deklaras diecaj ?

Ili ankaŭ diras : Pavore ci akceptu la monon, kiun oni sen- das al ci. Kaj ci eĉ postulu de tiuj, kiuj estas mone riĉaj, kaj al kiuj ci donas ciajn doktrinajn riĉaĵojn, ke ili /.ekzak- te pagu cin. Ci postulu, ke ili estu justaj, por ke ci povu ciavice esti justa. Por ke ci povu pagi ĝust-apreze la subtil- ajn instruojn de Sokrato, la kisojn de belaj buŝoj, la lirikan ĝuigon de la vinoj, la ventrojn de grasaj porkinoj, la kukojn, kies sezamo estas tute kovrita per flua mielo.

La paroloj de Sokrato estas por ci vanaj, tiom longe, kiom ili ne liberigas cin de la mono, kaj de la buŝoj, kiujn oni pagas, kaj de tio, kion oni pagas por sia propra buŝo. Neniu vera bonaĵo interŝanĝiĝas kontraŭ mono. Kaj, en la lando de la animo, en la lando de la veraj bonaĵoj, el ĉio aĉetebla, nenio estas aĉetinda.

Libro Dua *********

1

Du- aferoj egale mirigas min. Mi ne sukcesas kompreni, ke amikoj de la leĝoj kaj de la civito kuraĝas nei, ke Sokrato koruptis la junularon. Mi ne sukcesas kompreni, ke amikoj de la leĝoj kaj de la civito kuraĝas sin nomi disĉiploj de Sokrato. Aŭ prefere, mi komprenas tion, tuj kiam mi konsentas konfesi, ke iuj homoj ne ŝanceliĝas por eldiri iun _ajn mensogon.

Kiel sciite, Sokrato ĉiam parolis per ekzemploj. Kiam li mallaŭdis la skribitajn leĝojn, tiam li prenis, kiel ekzemplojn, la leĝojn, kiujn plej bone konis liaj aŭskult- antoj. Kun la celo esti klara. Li aparte malŝatis la leĝ- ojn, kiuj surpremis iin kaj ilin. Kun la celo eldiri efik- ajn parolojn kaj kuraĝajn parolojn. Dank'al tiu apartaĵo, Ksenofono, amiko de la leĝoj de Sparto, utiligas nur kon- traŭ la leĝoj de Ateno la paroladojn, per kiuj Sokrato detruis ĉiujn skribitajn leĝojn. Satono, kiu volas redakti novajn leĝojn, utiligas la parolojn de Sokrato, kvazaŭ ili kondamnus nur la leĝojn jam skribitajn. Legante iliajn librojn, mi ofte revas pri iu pastro de Zeŭso, ki.u aprobis miajn paroladojn, dum mi malaltigis aliajn diojn. Tiam ŝajnis al li, ke mi malrekte gloris lian mastron. Sed, tuj kiam mi rekte malestimis la ridindan fulmoportanton, tiu pastro ĉesis aŭskulti miajn parolojn. Kaj li ĉien iris, dirante, ke rni estas bigoto de Zeŭso.

Multaj, sub masko de saĝuloj, estas nur oratoroj kaj popolflatuloj. Simile al kuracistoj, kiuj mallaŭdus iujn malsanojn, por laŭdi aliajn, la oratoroj diras, ke ekzis- tas bonaj leĝoj kaj malbonaj leĝoj. Foje tiuj uloj util- igas la parolon de Sokrato favore al la leĝoj, kiuj al ili plaĉas; foje, por aŭskultigi sin aŭ por eviti, ilidire, "novan krimon kontraŭ la filozofio", ili pretendas ami en Sokrato'bonan civitanon kaj defendanton de la leĝoj de A.teno. Ili kontraŭdiras sin, tiuj oratoro j, kiel konvenas al oratoroj» Oiuj ekzemploj montras al ni en la oratoro homon, kiu mokas la veron, kaj kiu ĉiutage diras tion, kio

ŝajnas al li profita en la koncerna tago. Tiel tiuj Ŝajnaj filozofoj estas sub la arbitro de la opinio kaj de 1'popol- amaso.

Kiom strangetaj estas la rezonoj de tiauloj !

Sokrato - ili diras - superis la amoremon, indiferentis pri la delikataj manĝoj, pacience eltenis la plej rigorajn malvarmojn, same kiel la plej premajn varmojn. Ĵfeniu laciĝo plendigis lin aŭ maldaŭrigis, kion li decidis fari. Liaj pa- roladoj instruis la virtojn, kiujn li mem praktikis. Li do ne koruptis la junularon.

Sed ĉu li instruis meti tiujn virtojn serve al la patrio kaj al la leĝoj ? Tute male. Kion li ŝatis en tiuj virtoj, tio estas, ke ili ebligas malŝati la leĝojn kaj la.patrion, iliajn promesojn kaj minacojn. Sekve, por tiuj, kiuj kredas je la sankto de la skribitaj leĝoj, ju pli li estis forta kaj instruis akiri forton, des pli li estis koruptita kaj koruptis la junularon.

Li instruis, kiel esti homo kaj ne esti civitano.

Sen vanto kaj sen falsa modesto mi raportos la vorton, kiun iam li diris pri mi. Mi ne scias, kiu stulta civitano eldiris antaŭ li sian malestimon al mi, tial ke mia patrino estis traca.

Cu do ci kredas - diris Sokrato - ke granda homo povas naskiĝi nur de atenaj gepatroj ?

Kaj lia rido signifis aprobon, kiam mi diris al tiu sama stultulo :

Indiĝeno, fiera pro cia indiĝeneco, la malhumila ventro de lacikadoj sin gloras dum la tuta somero pro la meritoj, pri kiuj ci gloras cin. Kaj la puloj, kiujn ci mortpremas tuj kiam ili malpli rapidas ol ciaj fingroj, naskiĝia, kiel ci, en ĉi tiu lando.

"Se oni konsentas - daŭrigas Ksenofono - ke li koruptis la junularon, necesos do konsideri la virton kiel germon de korupto". Jes ja, naiva Ksenofono, la virto de 1'filozofo estas la plej malbona kprupto antaŭ la okuloj de ciaj du sinsekvaj patrioj kaj antaŭ la patriotoj el ĉiuj patrioj. La virto malpermesas mortigi; sed ĉiu patrio postulas, ke mi mortigu, kiun ĝi nomas;malamiko. Se mi ne sul-tcesos mortigi lin hodiaŭ, eble morgaŭ li fariĝos nia aliancano, kaj la.pa- trio postulos, ke mi helpu lin por mortigi mian hodiaŭan amikon. La virto malkonsentas mortigon; sed la civito mort- igas krimulon, mortigas tiun, kiu ne sukcesis ŝ^nĝi ĝiajn

leĝojn kaj ĝian registaron, aŭ tiun, kiu ne sukcesis plu- igi ĝian registaron kaj ĝiajn leĝojn, mortigas tiun, kiu. ne honoras ĝiajn ridindajn diojn, aŭ troigas la malrespek- tegon ĝis eldiri pŭblike la veron. Virtuloj rifuzus pisti cikuton por Sokrato aŭ konduki lin en malliberejon. Ili do estus koruptitaj laŭ la leĝo, kiu ordonis fari tion.

La virto estas esence obeema nur al la konscienco, in- diferenta al la vantaj babiladoj de la leĝo.

En la tragedio de Sofoklo, ĝi estas Antigona, kiu estas virta laŭ la opinio de 1'filozofo; ĝi estas Kreono, mort- iginto de Antigona, kiu estas virta laŭ la opinio de la civitano. Kiuj, kiel Satono kaj Ksenofono, volas samigi la civitancn kaj la filozofon, tiuj detruas ciun saĝon, neniigas ĉiun filozofion.

Viestas devigataj konfesi, ke Sokrato instruis malŝa- ton al la donitaj leĝoj. Vi mem ripetas liajn parolojn pri la absurdo, ke la fabo donas al la juĝisto virton kaj scion.

Li diris, ke vi ripetas tiujn ciparolojn :

Kiu farus la malsaĝaĵon, konfidi sian ŝipon al piloto lote elektita ? Ĝu oni lotas por elekti arkitekton, lign- aĵiston kaj tiom da aliaj metiistoj, kies mankoj havas malpli gravan konsekvencon ol la mankoj de j-uĝisto ? Se ci konfidas cin al malbona piloto, ci riskas droni. Obe- ante al iu elektito per fabo, ci riskas la danĝeron fari maljustaĵon kaj detrui cian animon.

Vi ja scias, ke li same malestimus la juĝistojn el Sparto aŭ tiujn de la Respubliko de Satono. Ili ne, estis fabe elektitaj, tiuj Tridek, al kiuj li rifuzis liveri Leonon el Salamisoj al kiuj li rifuzis silenti, kiam ili malpermesis al li publike instmii la virton, malamikan de Ĝiuj skribitaj leĝoj kaj de ciuj eksteraj juĝistoj. Li volis, ke ci obeu nur al internaj juĝistoj, cia konscien- co, cia saĝo, cia amo al la bono, cia amo al la homoj.

Sed - insiste vi diras - Sokrato uzis persvadon, ne perforton. - Sendube. Kaj tial li volis, ke oni malobeu la leĝojn, tuj kiam la leĝoj ordonis perforton.

Aŭ prefere, li diris, kion mi diras, sed per aliaj vor- toj. Li diris :

La ordono, lciu sin apogas sur la perforto, ne sur la persvado, ĝin mi ne plu nomas leĝo, mi nomas ĝin tiraneco.

Dirinte tiujn parolojn, estas vere, ke li laŭdis la leĝojn. Vi ripetas, kion li tiam diris honore al tio, kion li nomis leĝoj. Sed vi ne atentigas, ke li ne donis tiun no- mon al tio, kion vi kaj la plebo tiel nomas. Vi igas lin laŭdi sub la nomo leĝo, kion li malŝatis sub la nomo tiraneco.

. 2

La akuzantaro riproĉas al Sokrato liajn amikajn interri- latojn kun Alcibiado, kun Kritiaso kaj kelkaj aliaj, kiuj plej malbone agis kontraŭ sia patrio. Oni ne vidis, dum la tempo de la oligarkio, homon pli ofende malrespektan kaj pli avidan ol Kritiaso. Oni ne vidis, dum la tempo de la demokra- tio, homon pli kolereman, pli diboĉan, pli ofendan, pli mal- utilegan ol Alcibiado. Tiel proksimume parolas Meleto.

Neniu filozofo aŭ neniu civitano apologios Kritiason aŭ Alcibiadon. Sed neniu sincera homo konsideros ilin kiel ver- ajn disĉiplojn de Sokrato kaj diros, ke ili estis edukitaj laŭ lia modelo. Meleto kondamnas ilin, tial ke ili estas abomenataj de 1'popolo. Sed vi, Satono kaj Ksenofono, kial vi mallaŭdas ilin ? Ĝu pro tio, ke ili estis malbonaj civit- anoj, aŭ tial ke ili estis malbonaj homoj ? Jen estas tio, kion mi dezirus scii, antaŭ ol aprobi viajn riproĉojn aŭ ri- di pro viaj riproĉoj. Eĉ se ili trafas ĝuste, eble viaj mal- laŭdoj estas maljustaj.

Okupite de sia nuna profitamo kaj de sia nura ambicio, Kritiaso kaj Alcibiado same malatentis la neskribitajn leĝ- ojn kaj la skribitajn leĝojn.

Ci povas forĵeti la skribitajn leĝojn, tial ke ili ĝenas cian saĝon aŭ tial ke ili ĝenas cian malsaĝon. Per kio mi distingos tiun, kiu hoble forĵetas ilin aŭ tiun, kiu malno- ble forĵetas ilin ? Per ĉi tiu signo : la unua ĉiam obeas, kiel Sokrato, al la neskribitaj leĝoj. La dua estas al ili pli konstante malfidela, ol al la skribitaj leĝoj, tial ke li riskas malpli ĉe ilia malobeo.

Kiuj forĵetas la leĝojn kaj la kutimojn, tial ke ili ĝe- nas iliajn malvirtojn, ĉu gravas, ke tiuj lernis aŭ ne de la sofistoj la "vortojn, kiuj prave mokas la moron, la civi- ton kaj la leĝon ? Sen la instruo de la sofistoj, ilin ili atencus, asertante, ke ili respektas ilin, anstataŭ ilin atenci, deklarante, ke ili estas absurdaj. Prenezuloj povas ripeti saĝajn parolojn, kaj per ili pravigi siajn frenez- aĵojn. Ĉu kulpas pro tio la saĝaj parolojj ? Vipuro, kiu sin nutras per lakto, fariĝas tamen venena. Cu pro tio ci diros,

ke la lakto estas veneno ?

La malŝato al la moro kaj al la leĝoj estas la eksaĝ- iĝo, Tiom longe, kiom mi ne malŝatas ilin, kiel mi povus obei al mia konsoienco ? Sed la tigro same ne konas la civiton kaj la skribitajn leĝojn, la konsciencon kaj la neskribitajn leĝojn. Ci komparu tiujn, kiuj obeas al la unuaj kun tiuj, kiuj obeas al la duaj. Koncerne tiujn, kiuj atentas nek iujn nek aliajn, ili estas nek homoj nek civitanoj. Tiaulojn la civitanoj malestimas pro frivolaj motivoj; sed ni, la homoj, ni malestimas ilin pro altaj kaj seriozaj motivoj.

Nek Kritiaso kaj Alcibiado, nek Ksenofono kaj Satono venis apud Sokraton, tial ke li estis indiferenta al la maldelikataj voluptOj, aŭ tial ke li estis malriĉa kaj kontenta pri sia stato. Neniu el tiuj kvar volis rezigni ĝuadon, influon, riĉajojn. Ili venis al li, tial ke li es- tis parolpotenca, tial ke li turnis kaj returnis laŭvole la penson de siaj aŭskultantoj. Satono kaj Ksenofono, Kri- tiaso kaj Alcibiado venis al li, por lerni la arton pers- vadi. Sed neniu el ili deziris uzi tiun arton, por instrui la virton. La du falsaj filozofoj celis utiligi ĝin, por akiri vantan gloron. La du malbonuloj celis uzi ĝin, por akiri la tiranecon kaj ĉiujn falsajn profitojn, kiuj al ĝi estas ligitaj.

Tuj kiam ili kredis havi sufiĉe da scio, por trompi siajn samcivitanojn, ili forlasis Sokraton. Kaj, sin ĵet- egante en la regnajn aferojn, kiujn li instruis malŝati, ili penadis fari ĉion, kion li malkonsilis, kaj akiri ĉi- ujn falsajn bonaĵojn, pri kiuj li mokis.

Ili tamen estis inteligentaj, tiuj du fiuloj. Ilia ek- zemplo, ho Sokrato, malhelpas min kredi cian dogmon pri la scienco, kiu sufiĉus, por krei la virton. Ilia ekzemplo malebligas, ke mi kredu vera la tro indulgeman parolon, kiun ci ŝatis ripeti : Neniu estas memvole malbona.

3

Por filozofo estas malfacile paroli nemoke pri ia Sato- no aŭ pri ia Ksenofono. Tuj kiam temas pri ia Kritiaso aŭ pri ia Alcibiado, paroli nemoke estas ne nur malfacila afero, ĝi estas neebla afero.

Mi do diros al vi, civitanoj, ke tiuj du homoj ne povis esti koruptataj de Sokrato, pro la tre simpla tialo, ke

ili estis nekorupteblaj. Uenio povis deteni ilin for de la plej civitana sarikto. Nenio povis forgesigi al ili la verajn diojn de la patrio : riĉaĵoj, regado, voluptoj. Eble Alcibi- ado stumpigis la hermes-statuojn, sed lia koro estis plena je Bermesoj : trompa elokvento, ŝtelnegoco kaj rabo. Eble li mokis pri kelkaj pigrimacoj; li nekapablis je la profunda kaj kc::pleta malpio do Sokrato aŭ de la hundo Antisteno. Car l'-1. hundo intistcno, levante la piedon ŝprucigas urinon sur ĉion, kion vi honoras. Ne nur.li urinŝprucas viajn videblajn leĝojn, sed eĉ tiujn leĝojn, ahkaŭ ne skribitajn, kiuj regas vian sekretan konduton, kiuj igas vin oferi Sion.al la ĝuado, al la j'iĉo, al mi ne scias kiu ŝajniga gloro kaj al mi ne scic-s Iriu sajniga potenco. La hundo Antisteno piedleve', ne nur urioŝprucas la diojn, kiujn vi h&noraŝ en vojkruciĝoj aŭ Ĉe altaroj, sed tiujn, kiuj estas de vi gardataj fidele en la malnobla templo de via koro, riĉaĵo j, volupto, potenco, kaj eĉ tiun vantan babiiadon de malsaĝŭloj, kiun vi respekte nomas honoro kaj publika opinio.

Kritiaso, supozita disĉiplo de la koruptanto Sokrato, mon- tris sian.nekorupteblecon, kiam li fariĝis reganto. Li moritris, kiom li malamis Sokraton, malbona civitano ĉiam preta malobei la ordonojn de la altaj oficuloj regnaj. Pariĝinte unŭ el la tridek tirarioj kaj komisiite kun Kariklo por redakti la nov- ajn leĝojn, unu el la unuaj, kiun li forĝis, estis armilo direktita kontraŭ Sokraton kaj la sofistojn. Gi malpermesis instrui la parolarton.

La tridek tiranoj pereigis"grandan nombron da civitanoj. Aliajn ili ruinigis. Pl"urajn ili devigis fariĝi kuhkulpuloj de iliaj maljustaĵoj. Nu, Sokrato ripetis ĉie, sur la placo, en la ĝimnastikejoj, en la'laborejoj, itci similaĵon, kiun jain aliaj fidele raportis.

- Se la gardistoj de grego - li diris - rekondukus ĉiuvespere brutaron malpli multopan kaj pli malgrasari, ĉu oni riomus ilin bonaj bredistoj ? Nu, mi renkontas flatemulojn, mallcuraĝulojn kaj stultulojn, kiuj nomas Kritiason, Kariklon kaj la dudek ok aliajn bonaj regantoj. Ĉu Kritiaso, Kariklo kaj la dudek ok aliaj igis mortigi- neniun civitanon ? Ĉu ili malriĉigis neniun.kaj koruptis neniun ? Aŭ ĉu vi opinias, atenanoj, ke atenano estas malpli valora riĉaĵo ol bovo aŭ ŝafo ?

La bonaj civitanoj volonte estas spionoj kaj denuncistoj. La bonaj civitanoj estis mtiltnombraj en Ateno. Tial la Tri- deko baldaŭ eksciis la dirojn de Sokrato.

Sekve, Kritiaso kaj Kariklo venigis lin. Ili montris al li la leĝon, kiun ili starigis kontraŭ kiun ajn, kiu . instruus al junuloj la parolarton.

La tri homoj estis solaj dum tiu asignita intervidiĝo. Se mi konas tion, kio estis dirita, ĝi estas tial, ke mi aŭdis Sokraton la verdireman rakonti ĝin. Tiun interparo- lon mi notis la vesperon mem. Mi ekzakte kopias el miaj malnovaj tabuletoj.

Kritiaso : Gi estas, ho Sokrato, el tiuj bonaj civitanoj, al kiuj sufiĉas konigi la leĝojn, por ke ili fidele obeu ilin. Ci malobeis 6i tiun, tial ke ĝin ci ne konis. Nun, kiam nia bonvolo konigis ĝin al ci, neniu, pri tio mi es- tas certa, pli bone ol ci obeos ĝin.

Sokrato : Mi ankoraŭ ne scias, ho Kritiaso, ĉu mia dajmono permesos, ke mi obeu al tiu leĝo, kiel al indiferenta ka- prico, aŭ ĉu ĝi ordonos al mi malobei ĝin, kiel al maljus- ta ordono.

Kritiaso : Tiu leĝo estas justa, Ĉar ĝi estas egala. Ĝi ne estas starigita kontraŭ ci, sed kontraŭ tiuj, kiuj... Sokrato : Se Kritiaso nomas justa ĉiun egalan leĝon, ĉu do ia kvardekjara Kritiaso aprobus bonan leĝon,- kiu ordonus mortigi ĉiujn civitanojn pli aĝajn ol tridek jaroj ? Kariklo : Ni ne venigis cin, Sokrato, por aŭskulti ciajn trosubtilaĵo jn kutimajn, sed por averti cin pri danĝero. Nun, eĉ se cia obstino devigas nin puni cin, ci devos laŭ- di nian bonvolon,

Sokrato : Mi ne preterlasos, subtila Kariklo, laŭdi laŭ- merite cian bonvolon. Tamen ci bonvolu ekzakte instrui min pri tio, kion permesas tiu leĝo kaj pri tio, kion ĝi mal- permesas. Ĝar mi timas ne kompreni.

Kritiaso : Ci diru tion, kio ŝajnas al ci malklara, oni ĝin klarigos al ci.

Sokrato : Kion vi celas, ho regantoj, kiam vi malpermesas instrui la parolarton ? Ĉu vi celas tion, kio koncernas la bonon aŭ tion, kio koncernas la malbonon ?... Kial vi ne respondas ?...

(Efektive, Kritiaso kaj Kariklo rigardis sin unu la alian kaj silentis. Kariklo atendis, ke Kritiaso, pli kutimiĝin- ta al la manieroj de Sokrato, respondu. Sed Kritiaso sciis, kiajn kaptilojn kaŝis, por la senprudentuloj kaj por la malsaĝuloj, la demandoj de Sokrato. Tiel li timis respondi. Sekve, Sokrato daŭrigis.)

Sokrato : Via ieĝo, ĉar vi asertas, ke ĝi estas justa, konjek- teble ne malpermesas diri tion, kio estas bona, sed nur tion, kio estas malbona. (La du uloj daŭre silentis).

Sokrato : Car vi malpermesas eldiri maibonon, por obei al vi, mi penados pli bone ol iam ajn diri kaj dirigi tion, kio es- tas bona.

(La du regantoj elmontris kolersignojn, ruĝiĝante kaj ferm- ante la dentojn. Kariklo eĉ pugnigis la manojn kaj piedfrapis) Kariklo : Ĉar ci ne komprenas nin, ni donos al ci pli klaran ordonon. Ni malpermesas, ke ci havu iun ajn interparolon kun junuloj.

Sokrato : Mi dankas cin, ho Kariklo, pro tio, ke ci tiol bele klarigas iun flankon de cia bela leĝo. Sed io restas al mi malcerta. Ĉe kiu aĝo ci difinas la limon de la juno ? Kariklo : ĉe la aĝo, kiam la homoj fariĝis prudentaj kaj ne plu lasas sin duonblindigi per falsaj briletoj de la filozo- fio, ĉe la aĝo, kiam oni povas esti senatano. Tiel, ci ne plu parolos al la homoj malpli aĝaj ol tridek jarojn. Sokrato : Sed, se mi deziras aĉeti kelkajn legoujojn kaj se la vendisto aĝas malpli ol tridek jarojn, ĉu do mi ne povos lin demandi pri la prezo de liaj legomoj ?

Kariklo : La leĝo ne ridindigas sin per malpermeso fari tiajn demandojn. Sed ĝi malpermesas, ke ci stulte denandadu, kiel ci kutimas fari, pri aferoj, kiujn ci tre bone scias. Sokrato : Ĉu do ci ne volas, ke mi parolu pri aferoj, kiujn mi scias ? Kaj ĉu do mi devos silenti, se junulo demandas min, kie estas la domo de Kariklo ?

Kariklo : Ci povas respondi tiun demandon kaj aliajn similajn» Sokrato : Mi kredas, ke mia dajmono permesos min obei al via leĝo, ĉar vi permesas, ke mi interparolu kun junuloj kaj pri aferoj, kiujn ili scias kaj kiujn mi scias. (Eldirante tiujn parolojn, li sin direktis al la pordo). Kariklo : Gardu cin,;Sokrato. Ciaj ruzaĵoj kondukos cin al morto !

Sokrato : Gi estas la vojo, kiun laŭiras ĉiuj homoj, eĉ la bonvola Kariklo kaj la bela Kritiaso.

Kritiaso ; Ci alznenaŭ detenu cin de nun paroli pri la grego- gardistoj. Manke de tio, ci povus, ci ankaŭ, trovi malpli- iĝon en cia brutaro.

Sokrato : Brutaron mi ne havas, bela Kritiaso. Kaj miaj riĉ- aĵoj estas tiaj, ke ci ne povas tuŝi ilin.

Kariklo : Se ci senutiligas la bonvolon, kiun ni montris al ci, aparte konigante al ci la leĝon kaj klarigante ĝin al ci, des malpli bone por ci !

Sokrato : Ne, sed des malpli bone por vi. Ĝar la maljusto estas la malbono de 1'maljusta homo, samkiel la pesto estas la malsano de 1'pestulo. Mi ne diros al vi : Ĝoju[6]. Ĉar, por la homo malsana de maljusto, neniu ĝojo daŭras. Sed, ĉar mi restas via amiko,;mi deziras, ke la politikaj ŝan- ĝoj, portante al vi senprokrastan morton, domaĝu al vi multajn maljustaĵojn.

Kritiaso : Ci forkuru, Sokrato, anstataŭ pli inciti nian koleron.

Sokrato : Ne estas mi, kiu deziris apudesti vin. Nun ci or- donas, ke mi foriru de du malbonuloj, kaj mi estas feliĉa obei al ci.

4

Oni ĵus vidis kiajn sentojn Sokrato kaj Kritiaso konser- vis unu por la alia. Nu, la filozofia instruado estas sen- utila, se ĝin ci ne ricevas de homo, kiun ci amas.

ĉu Kritiaso kaj Alcibiado kapablis iun^ami, kaj precipe ami simplan, mildan kaj malriĉan homon ? Cu ili, kies ĉiuj pensoj rilatis la regadon de 11Respubliko, povis ami homon, kiu prave malŝatis Ĉiun regadon ? ili, kiuj deziris nur ordoni, ami homon, kiu malŝatis la krimon ordoni eĉ pli ol la krimon obei ?

En la tempo mem, kiam ili vizitadis Sokraton, ilia plej granda plezuro estis interparoli kun influaj homoj. Ili iris al Sokrato, kiel al gimnastika instruisto kaj ili ne petis lin gvidi ilian penson, sed fleksebligi ilian paro- lon. Ili ne aŭskultis lin, kiam li diris, kion oni devas kontraŭbatali, sed ili lernis de li la arton batali. Oni scias, ke, ekzercocele, Alcibiado ŝatis, post interparoloj de Sokrato, embarasi sian kuratoron Periklo. Li tre fieris pro tiaj vehkoj; la postan tagon li rakontis ilin kun sia kartava gracio. Ni laŭdegis lin per ridegoj. Sur miaj ta- buletoj mi retrovas la tekston de pluraj el tiuj diskutoj en la formo laŭ kiu Alcibiado parkere rakontis ilin.

Jen estas unu de neniu nakonata. Oni ofte rediris ĝin kaj Ksenofono raportis ĝin en la unua libro de la "Memorinda.i In- terparolo.i". Sed, malgraŭ tio, ke en tiu okazo li raportis pli fidele ol kutime, li tamen forgesis iujn trajtojn kaj malfort- igis aŭ deformis kelkajn aliajn. Precipe, pro malzorgo tiel grava, kiel mensogo, li preterlasis la grandvaloran interparo- lon de Sokrato kaj Alcibiado, kiu sekvis la rakonton de 1'filo de Kliniaso. Ki do kopias el miaj malnovaj tabuletoj.

A

Alcibiado : Cu ci povas dedici kelkajn momentojn por mia eduk- ado, ho la plej kara kaj okupata el la kuratoroj ? Periklo : Nun mi havas liberan tempon. Ci do diru, kion ci

deziras.

AlcibĴ.^ido : Jen, mia kara kuratoro. Hodiaŭ Sokrato demandadis min, koncerne la leĝojn. Post kelkaj respondoj, kiuj ŝajnis facilaj, subite mi implikiĝis en memkontraŭdiraĵoj, kiuj ruĝ- igis min pro honto. Ĉu ci volas helpi min senkonfuzigi tiujn memkontraŭdiraĵojn kaj instrui, kiel mi povus eviti la subtil- ajn insidojn de Sokrato.

Periklo : Mi pli taŭgas, por paroli en kunvenantaroj per bone ordigitaj diskursoj ol por respondi insidajn demandojn. Alcibiado : Ci instruu min tamen, se ci amas min. Mi ne petas, ke ci diru al mi eksterordinarajn aferojn. Mi petas nur, ke ci diru al mi la veron.

Periklo : ĉu do la paroloj veraj ne ŝajnas al ci la plej eks- terordinaraj al ĉiuj ?

Alcibiado : Ci ridas, mia kara kuratoro. Kaj ci jam instruis al mi kun vero, ke oni ne devas diri la veron al.la popolo. Mi do petas, ke ci ne traktu min kiel la popolon. Mi ankoraŭ ne estas dudekjara kaj ne povas voĉdoni en iu kunvenantaro. Se tion mi povus fari, ci scias cetere, ke ĉiam mi voĉdonus por ci, kvankam ci eble dubis pri tio. Tiel ci riskas nenion, estante verdira al mi.

Periklo : Ci diru, kion ci volas, kaj mi respondos verdire. Alcibiado : ĉu ci povus instrui al mi tion, kio estas leĝo ? Periklo : Sen ia peno. La leĝo, ĝi estas tio, kion la kunven- inta popolo aprobis, ĉu estis ordonite ion fari, ĉu estis mal- permesite ion fari.

Alcibiado : Sed, kiel okazas, se he estas la popolo, kiu ordo- nis aŭ malpermesis ? se, kiel en la oligarkioj, estas malgran- da nombro da homoj, kiuj ordonas, kion oni devas fari, kaj kion oni devas eviti, kiel ni nomos tiujn ordonojn ?

Periklo : Tuj kiam la regantoj ordonis, ilia ordono nom- iĝas leĝo.

Alcibiado : Se tirano uzurpis la regadon, : ĉu tio, kion li ordonas al la popolo, estas ankaŭ leĝo ? Periklo : Ĝi estas leĝo, ĉar la ordono originas de tiu, kiu ordonas.

Alcibiado : Ĝis tiam ci senpene respondis, kiel mi estis senpene respondinta. Sed? kiam mi•estis farinta ĉiujn res- pondojn, kiujn ci ĵus faris, Sokrato diris al mi : "Kion ni do nomos perforto kaj leĝorenverso ? Ĉu ne estas, kiam la potenculo, preterlasante persvadi kaj uzante perforton, devigas la malfortalon agi aŭ sin deteni ?" ZSdMĉ. : Sokrato pravr.s k-r.j la orŭonoj de tirano ne estas leĝoj, kd.am li ne rioovis la peimeson de ia civitanoj. Alcibiado : Se, anstataŭ tirano, malgranda nombro da civit- anoj tenas la publikan potencon kaj trudas siajn volojn al la popolamaso, ĉu ni nomos tion leĝo aŭ perforto ? Periklo : De kie ajn venas ia ordono, ĉu ĝi estas aŭ ne skribita, tuj kiam ĝi. ne havas la konsenton de tiuj, kiuj devas ĝin obei, sed sin apcgas sur perforto, ĝi ne indas ia nomon ieĝo sed tiranaĵo,

Alcibiado : Pri tio Sokrato devigis min konsenti. Periklo : Sokrato estas bona civitano, bona atenano. Li scias, ke nur en la demokratioj ekzistas veraj leĝoj, kie rejas la milda persvado kaj kie la popolo tuta decidas pri tio, kion oni devas fari aŭ ne fari.

Alcibiado : Ĝu ci diras la tuta popolo ? Cu do ĝi estas ĉiarn unuanima ? Ĝu ne okazas, ke la plimuitnombraj malzor- gas persvadi la malplimultajn kaj, sen ilia konsento, dev- igas ilin perforte ?

Periklo : Kompatindulo ! ci do volas ĉion detrui ! Alcibiado : Tute ne, mia kara kuratoro. Sed al ci mi petas pri rimedo por rekonstrui, kion mi ne povis malhelpi, ke Sokrato detruu.

Periklo : Ci portu ciajn demandojn aliloken, al ciaj samaĝ- uloj. Tiaj infanaĵoj pasiigis min, kiam mi estis dudekjara. Tiam mi eĉ pritraktis iiin sufiĉe lerte kaj subtile. Alcibiado : Kiel bedaŭrinde, mia kara kuratoro, ke mi ne konis cin, kiam ci estis subtila.

Kiam Alcibiado estis rakontinta tiun interparolon, ni ĉiuj ekridegis kaĵ Sokrato ankaŭ ridis. 5ed poste, laŭ sia kutimo, li komencis demandadi.

Sokrato : Pro kio ci ridas, filo de Kliniaso ? Alcibiado : Mi ridas pri la embaraso de mia kuratoro. Sokrato : Ĝu cia kuratoro estas pli embarasata ol estus alia politikulo ?

Alcibiado : Mi estas konvinkita je la malo. Liaj triumfoj ĉe la kunvenantaroj pruvas, ke li estas pli subtila, ol la aliaj oratoroj.

Sokrato : 1 Tiel, ĉu lia malpravo konsistas nur en tio, ke li estas politikulo kaj ke li kredas, ke la leĝo estas fa- brikita de unu aŭ pluraj personoj, kiel pelveto aŭ ŝipo ? Alcibiado : Mi ne komprenas, kion ci diras. Sokrato : Ĝu ci kredas aŭ ne, ke leĝoj ekzistas ? Alcibiado : Laŭ tio, kion ci diris al mi hieraŭ kaj kion mi rediris al mia kuratoro, ŝajnas, ke ne ekzistas da ili. Sokrato : Ĝu ci ne parolis al Periklo pri leĝorenverso ? Aŭ ĉu mi ne ĝuste komprenis, kion ci diris antaŭ momento ? Alcibiado : Estas vere, ke mi uzis tiujn vortojn, kiel ci mem uzis ilin.

S.okrato : ĉu oni povas renversi tion, kio neniel ekzistas ? Alcibiado : Ŝajnas, ke ne.

Sokrato : Ci do opinias, ke veraj leĝoj ekzistas. Car, cia- dire, okazas, ke tiranecaj ordonoj de tirano, de oligarkio aŭ de 1'popolo renversas tiujn leĝojn. Aŭ ĉu tion ci ne di- ris al Periklo ?

Alcibiado : Tion mi diris al Periklo kaj ci antaŭe devigis min tion diri al ci.

Sokrato : Niadire, en kiuj okazoj la ordonoj de tirano, de 1' popolestroj aŭ de 1'popola kunvenantaro renversas la leĝojn? Alcibiado : Se mi ĝuste memoras, ni trovis, ke okazas leĝo- renverso, kiam la ordono estas donita sen la konsento de tiuj, kiuj devas obei, kaj kiam ĝi sin apogas sur perforto. Sokrato : Guste ci memoras,,kion ni diris. Sed ĉu daŭre ci opinias, ke tio, kion ni diris estas vera ? Alcibiado : Necesas, Sokrato.

Sokrato : Ĉu do ekzistas leĝo, laŭ kiu la homo devas agi laŭ tio, kion li opinias bona, obei sian prudenton, kaj ne al la perforto ?

Alcibiado : Neniun tian leĝon mi konas inter tiuj de Ateno. Kaj mi ne scias, cu la leĝo, pri kiu ci parolas, povas esti konata inter tiuj de kelka alia popolo.

Sokrato : Ĝu do ni ne interkonsentis, ke ĉiu ordono, kiu sin apogas sur la perforto estas leĝorenverso, ne leĝo ?

Alcibiado : Pri tio ni interkonsentis.

" " ' A . ^

Sokrato : Cu ciuj lego-j de Ateno sin apogas aŭ ne sur la perforto ?

Alcibiado : Ĉiŭj minacas, se oni malobeu iiin, per diver- saj punoj, Ĝu monpuno, ĉu malliberigo, ĉu ekzilo aŭ eĉ mortigo.

Sokrato : Cu do ni ne diros, ke, anstataŭ esti veraj le- ĝoj, ili estas tiranaĵoj kaj leĝorenversoj ? Alcibiado : Sajnas, ke ni estos devigataj tiel paroli. Sokrato : Sed, antaŭ ol minaci, ĉu iuj leĝoj de Ateno ne provas persvadi ? Alcibiado : Estas vere, Sokrato.

Sokrato : Se ili provas persvadi, ne uzante mensogon, ĉu ni ne diros, ke tiurilate ili estas veraj leĝoj ? Alcibiado : Tion ni diros, Sokrato.

Sokrato : Tiel, ĉu ni nomas veraj leĝoj tiujn, al kiuj ni obeas pro persvadiĝo, sed ni nomas tiranaĵo kaj renverso de la veraj leĝoj ĉiun ŝajnan leĝon, kiu atingas obeon per minaco kaj perforto ?

Alcibiado : Kion ci nun diras, tio ŝajnas rezulti de tio, kion ni diris antaŭe.

Sokrato : Sed, kiam ni estas konvinkitaj, ke ago estas bo- na, ĉu estas ĉiam pro tio, ke ie estas skribite, ke ni de- vas tiel agi ?

Alcibiado : Mi ne scias, Sokrato, Ĉu mi ĝuste komprenas cin.

Sokrato : Se ci sekrete faras agon, kun la certo, ke ne- niu iam ajn konos ĝin, ĉu ci agas pro timo al la punoj per kiuj cin minacas la civito ?

Alcibiado : Estas evidente, ke, en tiaj cirkonstancoj, la timo neniel efikas en mia ago.

Sokrato : Kiam la tuta popolo volis, male de la skribita leĝo, juĝi per unu sola juĝo la dek generalojn de la in- suloj Arginuzaj kaj kiam mi rifuzis akcepti la balotilojn, ĉu mi timis esti punota de la leĝo ?

Alcibiado : Ne, certe. &i estas per obeo al la leĝo, ke, tiun tagon, ci riskis esti batita kaj esti mortigita. Sokrato : Vojaĝantoj rakontas, ke en iuj landoj, la leĝo permesas mortigi homojn, por mahĝi ilian karnon. Se okaze ci troviĝus en tiaj landoj, ĉu ci manĝus homan karnon kaj mortigus sklavojn aŭ fremdulojn, por ilin rosti ? Alcibiado : Ne, certe.

Sokrato : Ĉu ci aprobas Agamenonon, tial ke ii mortigis Ifi- genian, kiel tion postulis la tiutempaj leĝoj kaj dioj ? Alcibiado : Estis al li malfacile alie agi; sed mi rie apro- bas lin.

Sokrato : ĉu estas ie skribite, ke ci devas malobei al la maljustaj kaj kruelaj leĝoj ? Alcibiado : Miascie, tio estas nenie skribita. Sokrato : Tamen ĝi estas leĝo, kiu ordonas tion al ci. Alcibiado : Mi ne konas la leĝon, pri kiu ci parolas. Sokrato : Ci volas diri, ke nenie; ci legis ĝin. Alcibiado : Ĉar nenie mi legis ĝin, kiel mi povus ĝin koni? Sokrato : Necesas tamen, ke ci konu ĝin, ĉar ci obeas ĝin, aŭ ke, se ci okaze malobeas ĝin, ci hontas pro tio, kion ci faras, kaj serĉas en la.tiranaj ordonoj praviĝon, kvazaŭ ci estus infano, kiu ne kapablas prijuĝi, kion oni ordonas al li.

Alcibiado : Mi do konas ĝin, Ĉar tion ci volas.

Sokrato : Ne estas mi, kiu volas tion. Cu tion mi volas aŭ ne

kaj eĉ, ĉu ci volas aŭ ne, ci konas tiun leĝon kaj aliajn si-

milajn, ĉar okazas, ke ci spertas konsciencriproĉojn. .

Alcibiado : Ci pravas, Sokrato. Mi nun vidas, ke tiun leĝon

mi konas. Sed mi ankoraŭ ne scias, kielmi ĝin konas.

Sokrato : Tiujn leĝojn, ĉar mi ne povas legi ilin sur iuj

ajn tabuletoj, mi nomas la Neskribitaj Leĝoj. Ili estas la

veraj leĝoj. Koncerne la ski^bitajn-leĝojn, ili estas veraj

leĝoj, kiam ili akordas kun la neskribitaj leĝoj.Se rie, ĉu

ni ne nomis ilin tiranaĵoj kaj leĝorenversoj ?

Alcibiado : Mi ne povus kontraŭdiri cin.

Sokrato : A1 kiuj leĝoj oni ĉiam devas obei ?

Alcibiado : E1 ĉio, kion ni diris, rezultas, ke oni devas

ĉiam obei al la neskribitaj leĝoj.

Sokrato : Ci nun diru al mi, kiel oni devas konduti konccme la skribitajn leĝojn.

Alcibiado : Antaŭe, mi kredis, ke oni devas ilin obei. Nun, mi ne plu scias, kiel respondi cin.

Sokrato : Ĉu eble ne estus saĝe ne okupiĝi pri ili, sed nur pri la neskribitaj leĝoj ?

Alcibiado : ŝajnas al mi, ke estus la plej bone, laŭ la vid- purikto, kie ni staras.

Sokrato : Sed ĉu la vidpunkto, kie ni staras, ŝajnas al ci ĝusta ?

Alcibiedo : Gi ŝajnas al mi ĝusta laŭ la saĝo, eble ns laŭ la singardemo.

Sokrato : Alian fojon ni ekzamenos, 6u la vera singardo ne ciam akordas kun la saĝo, kaj Ĝu la timoj kaj la esperoj, el kiuj konsistas tio, kion ci nun nomas singardo, valoras, ke oni atentu ĝin. Sed, se ci tion deziras, konsentante kelkan atenton al la singardemo, eble iom malnobla kaj falsa pri kiu ci parolas, ci diru al mi, kiel oni devas konduti koncerne la skribitajn leĝojn. Alcibiado : Mi ne scias, kion diri, Sokrato. Sokrato : Ĝu ne estus pro tio, kiel okazas, ke mia demando estas tro ĝenerala kaj ke ci komprenas ĝin tro ĝeneralma- niere ?

Alcibiado : ĉu tiel, Sokrato ?

Sokrato : Se mi demandus cin : "Ĉu necesas Ĉiam dormi aŭ neniam dormi ?" mi kredas, ke ci ridus pro demando tiel starigita.

Alcibiado : Mi ja ridus. Sokrato : Kial ci ridus?

Alcibiado : Tial ke ĉiuj scias, ke oni ne devas Siam dormi nek neniam dormi.

Sokrato : Sed, Ĝu mi ne povus sen ridindeco demandi cin pri la tempo, kiam konvenas dormi kaj pri la tempo, kiam kon- venas ne dormi ? Alcibiado : Tion ci povus fari.

Sokrato : Same, kiu demandus cin : "Cu oni devas ĉiam obei la skribitajn leĝojn aŭ ĉu oni devas ĉiam ilin malobei ?" eble tiu estus ridinda antaŭ niaj okuloj. Alcibiado : Tia li estus, se ni memorus iujn aferojn, kiujn ni ĵus diris.

Sokrato : Sed kiu demandus : "Kiam oni devas obei la skrib- itajn leĝojn, kaj kiam oni devas ilin malobei ?" tiu meri- tus respondon.

Alcibiado : ĉin li meritus. Sed tiu respondo ŝajnas al mi malfacila.

Sokrato : Ĝi eble estas tia malpli ol ci supozas. Ni kon-

sideru, se ci deziras, la aferojn oblikve.

Alcibiado : Laŭ kiu oblikvo, Sokrato ?

Sokrato : Ĉu ni ne interkonsentis, ke oni Ĝiam devas obei

la neskribitajn leĝojn ?

Alcibiado : Ni interkonsentis pri tio.

Sokrato : Ĉu ne povos okaai, ke keliarilate la skribitaj

leĝoj akordas kun la neskribitaj leĝoj ?

Alcibiado : Mi kredas, ke tio povas okazi.

Sokrato : ĉu ci ankoraŭ dubos pri tio, konsiderinte jenan ek-

zemplon ? La skribitaj leĝoj malpermesas mortigon. ĉu la ne-

skribitaj leĝoj ankaŭ ne malpermesas ĝin ?

Alcibiado : Ili ankaŭ malpermesas ĝin.

Sokrato : Ĉu ni ne diros, ke, car ili malpermesas mortigi, la skribitaj leĝoj akordas kun la neskribitaj ? Alcibiado : Tion ni diros, Sokrato.

Sokrato : Nun ci respondu min. Kiel ni kondutos kontraŭla skribitaj leĝoj, kiam ili akordas kun la neskribitaj leĝoj ? Alcibiado : Evidente ni obeos ilin.

Sokrato : Ci pravas, filo de Kliniaso. Sed ci diru ankaŭ, 6u ni ne agus same, se tiuj skribitaj leĝoj ne ekzistus ? Alcibiado : Ja, la neskribitaj leĝoj instigus nin agi same. Sokrato : Kaj, kiel ni devus agi, se la skribitaj leĝoj di- rus la malon de tio, kion ili diras, kaj de tio, kion diras la neskribitaj leĝoj ?...

Alcibiado : La konduto de saĝulo, kondiĉe, ke li estu kuraĝa, ne aliiĝus.

Sokrato : Kaj pri tiuj skribitaj leĝoj, kiuj akordas kun la neskribitaj leĝoj, ĉu ci ne kredas, ke ni same obeos ilin, ĉu ni konas aŭ ne konas ilin, ĉu ni pensas aŭ ne pri ili ? Alcibiado : Tion mi kredas, Sokrato.

Sokrato : ĉu do ni ne diros, ke tiuj leĝoj estas senutilaj ? Alcibiado : Ili estas por ni senutilaj. Sed eble ili utilas al kelkaj homoj.

Sokrato : Ci aludas tre malbonajn homojn, filo de Kliniaso... Nun, ci ekzamenu ĉi tion. Kiam la skribitaj leĝoj kontraŭos la neskribitajn leĝojn, kiam ili estos tiranaĵoj kaj renver- soj de la veraj leĝoj, kion ni faros ? Alcibiado : Mi kredas, ke pluraj ahkoraŭ obeos ilin. Sokrato : Denove ci aludas al tre malbonaj homoj aŭ al tre malsagacaj homoj. Sed tiuj, kiuj, kiel ni nun, scias la veron kaj kiuj ne estas malbonaj, kion ili faros ? Ĉu ci ne kredas, ke ili malobeos al la skribita leĝo ?

Alcibiado : Necesos ja, ke ni malobeu ĝin en tiaj cirkonstan- coj, se ni estas nek malbonaj, nek malkuraĝaj. ĉar nun ni ne povos "pravigi nin per nescio.

Sokrato : Ci pravas, mia Alcibiado. Sed, ĉu mi ne preskaŭ promesis,antaŭ momento, iun oferon fari al la singardo pri kiu ci parolis, kia ajn estu tiu singardo ? Alr.ibiado : Tion ci tute promesis, Sokrato. Kaj nim ŝajnas

al mi, ke malfacile ci povos plenumi cian promeson. Sokrato : Cu ne estas agoj indiferentaj, kiuj faras neniun bonon aŭ neniun malbonon al ni mem nek al aliuloj, kiel direkti sian promenadon laŭ tiu flanko prefere ol laŭ la alia, manĝi tiun frukton aŭ tiun legomon prefere ol tiun alian frukton aŭ tiun alian legomon ? Alcibiado : Tiaj agoj ekzistas.

Sokrato : Se do la skribita leĝo ordonas aŭ malpermesas iun el tiuj indiferentaj agoj, ĉu ci ne kredas, ke la ne- skribita leĝo permesas, ke, pro singardo kaj por eviti pu- non, ci obeu al tiu ridinda leĝo skribita ? Alcibiado : Mi kredas, ke ĝi permesas tion. Sokrato : Tiel, ĉu ne ? homo cedas al infano, kiu petas al li indiferentan aferon... Sed, se alia homo rifuzas al in- fano indiferentan aferon, ĉu ci mallaŭdos lin ? Alcibiado : Mi ne mallaŭdos nek laŭdos lin, ĉar temas pri afero indifenta.

Sokrato : Ci bone respondis, filo de Kliniaso. Do, se alia homo malobeas la leĝon, kiu ordonas indiferentan aferon, ĉu lin ci mallaŭdos ?

Alcibiado : Mi ĵus diris, ke mi ne mallaŭdos lin. Kaj, ta- men, ĉu li ne estos farinta malprudentaĵon ? Sokrato : Ni rezervu tiun punkton por unu tago, kiam ni havos sufiĉe da tempo, por ekzameni ĉiujn demandojn pri la prudento. Sed ci respondu min pri alia punkto. Cu la ne- skribita leĝo permesas, ke ci aprobu la punon suferigitan al aliaj homoj per la skribita leĝo pro tiaj agoj indiferen- taj ?

Alcibiado : Mi ne povas aprobi, ke oni punu homon, kiu fa- ras nenion malbonan.

Sokrato : ĉu la neskribitaj leĝoj permesas, ke ci helpu la skribitajn leĝojn suferigi punon al tiu homo kondamnita per la kaprico de la skribitaj leĝoj ? Alcibiado : Ili ne permesas tion.

Sokrato : Se ci havas la eblon, ĉu ci ne defendos kontraŭ la juĝo kaj kontraŭ la puno tiun homon, kulpa antaŭ la stul- ta leĝo skribita, senkulpa antaŭ la sagaca leĝo neskribita? Alcibiado : Mi defendos lin, Sokrato.

Sokrato : Kaj ĉu ci ne diros, ke tiu homo, kiu rifuzas obei al stulta lcĝo, valoras pli ol ni, kiuj oheas ĝin pro iom malnobla singardo ?

Alcibiado : Mi ne kuraĝas respondi cin, Sokrato.

A .

Sokrato : Cu ci ne aŭdas en ci voĉon, kiu respondas ? Cu ĝi

eĉ ne diras al ci, kial tiu homo pli valoras ol ni ?

Alcibiado : Ĉu pro tio, ke ii estas pli kuraĝa ?

Sokrato : Ci aŭskultu ankaŭ, ĉu la voĉo, kiu en ci parolas

kontraŭ la malnobla singardo, ne diros alion.

Alcibiado : ĉu estas pro tio, ke estas preferinde agi libere

oi agi devigite ?

Sokrato : Gi estas pro tio, mia Alcibiado. Kaj ĉu ci scias, kial estas preferinde agi libere ?

Alcibiado : Mi ne plu trovas kialon, Sokrato, Tio Ŝajnas al mi evidenta. Cu Eŭklido ne dirus, ke ĝi estas aksiomo ? Sokrato : Eble. Sed eble ankaŭ la subtila Eŭklido ektrovus, ke la aferoj, kiujn ni nomas indiferentaj ne estas tute tiaj. Alcibiado : Kiel ci diras, Sokrato ?

Sokrato : Ĉu ci neniam spertis la akcidenton, kiu ofte oka-

zis al mi ?

Alcibiado : Kiun akcidenton ?

Sokrato : Du longoj ŝajnis egalaj laŭ miaj okuloj. Sed, kiam mi mezuris iiin, mi konstatis, ke unu estis iom pli longa ol alia. Ĉu tio neniam okazis al ci ? Alcibiado : Tio okazis al mi.

Sokrato : Aŭ du peziloj ŝajnis egalaj al miaj manoj, kiuj levis ilin. Sed, en la pesilo, unu superis la alian. ĉu ci spertis tiajn akcidentojn ? Alcibiado : Ilin mi spertis.'

Sokrato : Ĉu nepovus esti same pri la aferoj, kiuj ŝajnas

al ni indiferentaj ?

Alcibiado : Tiel povus esti, Sokrato.

Sokrato : Eble ĉi tiu pli valoras ol tiu, kaj ni ne povas precize diri en kio ĝi pli valoras. Eble ankaŭ estas en ni, kiel en la aliaj animaloj, iu instinkto, kiu igas nin fari tion, kio estas pli bona.

Alcibiado : Tio ŝajnas al mi preskaŭ certa, Sokrato. Sokrato : Sed, ĉu la skribita leĝo, ordonante aŭ malpermes- ante tiujn aferojn, kiuj ŝajnas indiferentaj, ne malhelpas tiun instihkton kaj ne konfuzas ĝin ?

Alcibiado : Estas evidente, ke ĝi malhelpas ĝin. Mi ankoraŭ ne scias, ĉu ĝi konfuzas ĝin.

Sokrato : Ĉu la timo pri punoj ne kreas potencan motivon, kiu malhelpas atenti pli malpotencajn motivojn ? Alcibiado : Jes, se, kiel ni konsentis pri tio antaŭmomente, ni obeas al la singardemo.

Sokrato : Tiel ke ni ne kulpas, cedante al la plej forta motivo.

Alcibiado : Ni ne estas kulpaj.

Sokrato : Sed, laŭ tiu vidpunkto ankaŭ, kiu, por obei al tiu instinkto pri kiu ni parolis, kaj al tiu voĉo de la naturo, malatentas la skribitan leĝon, tiu eble pli valo- ras ol ni.

Alcibiado : Ki ja timas, ke li pli valoras ol ni. Sokrato : Kaj eble ĝi estas pro envio, ke pluraj ĝojos, helpante al la leĝo. puni lin.

Alcibiado : Ci aludas pri homoj tre malbonaj, Sokrato. Sokrato : Jes, Alcibiado. Kaj estas pro tio, ke ni, kiuj ne estas enviaj kaj malbonaj, devas protekti tiun homon kontraŭ la envio de la malbonuloj kaj la malbono de la skribita leĝo.

Alcibiado : Ni ja protektos lin, kaj ni amos lin. Sokrato : Ĝu ci ne diris antaŭmomente, aŭ proksimume, ke, eĉ en la aferoj, kiuj ŝajnas indiferentaj, la libero estas iu bono kaj la devigo iu malbono ?

Alcibiado : Mi ne plu memoras, ĉu mi diris tion. Sed mi senhezite diras tion.

Sokrato : SekVe, Ĉu ni diros, ke la skribita leĝo, kiu ra- bas nian liberon kaj traktas nin kiel sklavojn, estas bon- ajo, estas malbonaĵo aŭ ke ĝi estas indiferentaĵo ? Alcibiado : Gi estas malbonaĵo, kaj granda malbonaĵo. Sokrato : Se tiel estas, ĉu ni ne konsideros tiun, kiu kon- traŭbatalas la skribitan leĝon en la indiferentaj aferoj, kiel bonfaranton kaj liberiganton ? Alcibiado : Tiujn nomojn de nun mi donos al li. Sokrato : Helpi en la kondamno de tiu bonfaranto aŭ, kiam aliaj kondamnis lin, en la suferigo de la puno, kiun pos- tulas la leĝo, aŭ eĉ, kiam ni povas protekti lin kontraŭ la malsaĝo de la skribitaj leĝoj kaj de la juĝistoj, mal- zorgi lian protekton, ĉu tio ne estas pagi bonaĵon per mal- bonaĵo ?

Alcibiado : Estas evidente, ke tio estas pagi bonaĵon per malbonaĵo.

Sokrato : Nu, Ĉu ci konas, Alcibiado, pli hontindan krimon ol tiun ?

Alcibiado : Mi ne konas pli hontindan krimon... Sed, kom- preneble, Sokrato, ni parolas nur favore al la homoj libe- raj. Ĉar, koncerne la sklavojn...

Sokrato : Kiam ci estos pli progresinta, filo de Kliniaso, ni ekzamenos, 6u la neskribitaj leĝoj permesas, ke skiavoj ekzistu aŭ Ĝu, laŭ la neskribita.j leĝoj, 6iuj homoj ne es- tas liberaj.

Alcibiado : Ci diras, ho Sokrato, timindajn aferojn. Sokrato : Eta ŝajnas al mi la kuraĝo, kiu trovas timindaj

. A

lujn verajojn.

5

Sokrato - plie diras lia akuzanto - persvadjs al siaj disĉiploj, ke li igis ilin pli saĝaj ol ilia patrp; tiel. li detruis en ili la filan respekton.

Cu la respekto fila konsistas en la kredo, ke miaj gepa- troj pravas en ĉio, kion ili diras kaj faras ? Se ci respon- das : Jes, tiam la respekto fila estas stultaĵo kaj malkuraĝ- aĵo, el kiu Sokrato liberigis nin. Kaj, kioni ma.lmodera estas cia stulto kaj malkuraĝo, kiel ci sukcesos konservi la fi.ian respekton, kiam cia patrino diros la malon de tio, kion diras cia patro, aŭ kiam la agado de cia patro kontraŭas la agadon de cia patrino ?

Iufoje Sokrato igis siajn disĉiplojn malpli malkuraĝaj kaj stulte respektaj al iliaj gepatroj ol tion postulas la skribitaj leĝoj.'Ofte li igis ilin pli respektaj ol tion pos- tulas la skribitaj leĝoj kaj la religio. Li instruis, ke oni devas ami siajn gepatrojn, helpi ilin, nutri ilin, savi ilin. Sed oni ne devas sen ekzameno kredi, kion diras homoj, kiuj povas erari; kiuj, fakte, se ili ne estas saĝuloj, eraras preskaŭ ĉiam. Kaj oni ne dovas senekzamene obei ilin. Kaj oni ne devas, senekzamene, imiti ĉion, kion ili faras. So- krato liberigis nin ei la eraraj opinioj, ĉu tiuj erara.j opi- nioj estis de niaj gepatroj aŭ de aliaj personoj. Li liber- igis nin e.l. ĉiu sl-clavaĉa obeado kaj el ĉiu sklavaĉa imitado. Kion ajn povas diri pri tio la senprudentiĝantaj maljunuloj, la komediaj poetoj kaj la juĝistoj, Sokrato pravis.

Mi indikis, ke iafoje li instruis nin respekti niajn ge- patrojn -malpli ol tion postulas la senprudentiĝantaj rnal- junuloj, la komediaj poetoj, la juĝistoj, la pastroj kaj la skribitaj leĝoj. Li ne ŝanceliĝis por mallaŭdi Zeŭson pro la maniero, pri kiu oni rakontas, ke li traktis sian patron Kro- non por mallaŭdi Kronon pro la ofendego, kiun, laŭ la poetoj, li faris al sia patro Urano. Aŭ prefere-, li ne mallaŭdis ti.- ujn fantoniojn; sod li neis ilian ekziston. Li diris :

Tuj kiam oni rakontas pri iu dio, ke li plenumis iun mallaŭdindan agon, ci scias, nur per tio, ke tiu dio ne ekzistas. Sed kiu estas la persona dio pri kiu oni ne ra- kontas iun mallaŭdindan agon ?

Cu do ci kredas, Sokrato, - oni demandis lin - ke neniu dio ekzistas ?

A

Cu ekzistas aŭ ne iu persona dio, tion ci devas demandi al cia saĝo, ne al Sokrato, al iu pastro, al iu poeto aŭ al iu skribita leĝo.

Sed ci, Sokrato, kion ci opinias pri tiu demando ?

Mia opinio gravas al mi kaj ne gravas al ci.

A1 ci gravas tio, kion ci pensas, ne tio, kion mi pen- sas. Tamen ci pripensu ĉi tion : ĉu persono povas esti tu- te senmanka ? kaj ĉu ci kredas, ke mankohava estulo povas esti vere dia ? Ci plie pripensu ĉi tion : ĉu persono ne- pre ne malakordas pri pluraj aferoj kun aliaj personoj ? Sed ĉu dia estulo povas malakordi kun si mem ?

Mi ekrimarkas, ke mia parolado detemiĝas. Mi parolis pri la fila respekto. Ties pravajn limojn Sokrato konis pli bone ol la religio konas ilin, aŭ ol la skribitaj le- ĝoj konas ilin. La religio kaj la skribitaj leĝoj etendas tiujn limojn tro malproksimen laŭ iu flanko : ili submetas la infanan spiriton; kaj ili krimas kontraŭ la infanon. Sed, aliflanke, ili ne etendas sufiĉe malproksimen la lim- ojn de 1'fila amo : ili permesas aŭ ordonas al la filo ver- ajn krimojn kontraŭ la patron.

Platono rakontis laŭ proksimume ekzakta maniero la ren- konton de Sokrato kun la pastro Eŭtifono.

Eŭtifono kuris al la arkont-reĝo denunci sian patron pri malpio, kiam li renkontis Sokraton, kiu iris al la tri- bunalo de la Heliastoj, por respondi al la akuzoj de Mele- to. Sokx°ato, forgesar ce sian propran aferon, longe interpa- rolis kun la pastro pri tio, kio estas sahkta kaj pri tio, kio estas malpia. Sajnis, ke ambaŭ parolis pri ĝeneralaj aferoj. Sed tiuj sferoj, ŝajne ĝeneralaj, koncernis ĉiu- momente la laŭlegan denuncon, kiun Eŭtifono volis plenumi. Tiel ke la pastro Eŭtifono fine rezignis persekuti sian patron. Tiuokaze Sokrato atingis duoblan vehkon : li for- gesigis al Eŭtifono, ke Eŭtifono estis pastro kaj civitano, li memorigis al Eŭtifono, ke Eŭtifono estas homo kaj ke li estis filo.

Laŭ siaj akuzantoj, Sokrato, tial ke la leĝo permesas al filo kateni sian patron, kies frenezo estas pruvita, aser- tis, ke klerulo rajtas kateni malklerulon.

La akuzantoj de Sokrato evidentigas sin en ĉi tiu okazo, kiel en pliaraj aliaj, kiel ridindajn mensogulo jn.

Estas vere, ke kelkaj disĉiploj de Sokrato deduktis de kelkaj paroladoj de Sokrato tiranecajn konsekvencojn. Sed stultulo aŭ malsincerulo deduktas de iu ajn parolado iun ajn konsekrencon. Kaj kiu faras paroladon, tiu neniel respond- ecas pri konsekvencoj absurdaj kaj malaj al sia penso, kiujn malsincerulo aŭ stultulo dedidctis el ĝi.

Konoerne Sokraton, for la ideo konsenti, ke klerulo raj- tas kateni malklerulon, li asertis, ke la plej evidenta sig- no pri malklero, estas ia deziro ordoni. Se temas pri furio- za frenezulo, kiu eble mortigus aŭ sin mem vundus, oni estas efektive devigata lin kateni. Sed la ordinara malsaĝulo, kia verŝajne estis cia patro; tia, por kiu, se ci estas bona ci- vitano, ci voĉdonas kaj al kiu, se ci estas bona civitano, ci obeas plurfoje ĉiun tagon, tian, kiam ci ekvidos lian frenezon, ci ne provos kateni; ci provos, pro amo al li, klerigi lin. Estas konjekteble, ke ci malsukcesos, kaj ci diros al.oi, ke ne gravas tiu malsŭkceso.

6

Sokrato - daŭrigas la akuzanto - ne nŭr.detruis en la spi- rito de siaj disĉiploj la respektoh por ilia patro, sed li instruis ilin malestimi sian tutan familion. Se vi estas mal- sanaj, li diris al ili, aŭ enŝipiĝis, vi ne turnas vin al pa- rencoj, sed vi obeas kuraciston aŭ vi lasas vin konduki de piloto. Li eĉ aldonis, ke amiko neniel utilas, se li havas neniun sciencon, kaj ke fine nur tiuj meritas honorojn kaj fidoh, kiuj scias tion, kio gravas scii, kaj kiuj povas ins- ' trui ĝin al ni. Nu, li posedis la arton persvadi junulojn, ke li mem estis tre saĝa kaj ke neniu pli ol li posedis la talenton saĝigi aliajn. Kaj ili kredis, ke ĉiuj homoj estas nenio, kompare Sokraton.

Tiel parolis la akuzanto j.. Samnivele ilia malnoblo konis la popolon kaj kiom ehviema estas la popolo. Sed estas vere, ke Sokrato superis ĉiujn homojn. Kaj estas vere, ke Sokrato, kiu helpis min ekkoni la saĝon, estas mia patro pli ol tiu, kiu kaŭzis mian banalan naskiĝon. Nu, tion saman pluraj po- vas diri. Kiuj povas diri tion, kaj ĝin diras, tiujn mi du- foje laŭdas' : pro la rajto diri kaj pro la diro.

Sokrato uzis aiiajn esprimojn, kiujn maiiculoj riproĉis ai li antaŭ la stuita popoio.

Tuj kiam la korpoj de tiuj, kiujn ni piej amis - li diris

fariĝis senvivaj, oni rapidas ilin maiaperigi.- Tiom longe, kiom ni vivas, ni amas nian korpon; tamen de ĝi ni tranĉas kaj forĵetas tion, lcio estas senutila, kiel la longotroo

de ungoj, de haroj aŭ- la kaloj. Iafoje, ni konsentas sperti akrajn dolorojn por senigi nin je iuj senutilaj partoj de nia korpo; ni elradikigas aŭ bruligas ilin de kuracisto, kaj ni opinias, ke tiu servo meritas pagon. Tiele paroli, ' ĉu tio signifas, ke oni devas igi sin dispecigita aŭ, ke oni devas enterigi viva sian patron ? Ni lasu al la komi- kaj poetoj kaj al la oratoroj tiun spritan arton pri ne- komprenemo.

Montrante, ke kio estas senutila, tio ne indas esti trovita aŭ eĉ konservata, Sokrato instigis la junulojn far- iĝi utilaj. Li avertiŝ iiin, ke nenion farante, ili laŭme- rite perdos la amernon mem de siaj gepatroj.'

7 ' :

Koncerne lin, li pasigis sian vivon igante sin utila, igante junŭlojn. ektrovi la veron, direkti al ŝiaj eraroj kaj mankon la lumon de sia konscienco, instigante iiin pli- boniĝi. Nu, tion li faris senpage. Tial ke li donacis la verajn bonaĵojn, ĉiuj vendistoj de falsaj bonaĵoj malamis lin : magistratanoj, oratoroj, poetoj, dungatoj.

Por povi ĉion donaci, li reguligis sian korpon laŭ tia maniero, ke ĝi preskaŭ ne plu havis bezonojn. Tre malmulte da laboro sufiĈis, por havigi al si la malmulton per kiu li kontentiĝis. Li ne timis la varmon nek la malvarmon. Ili ĉiam vidis lin kun la sama mantelo malnova. Mi demandas min, kiei li povis teni ĝin pura kaj sentrua. Li flikis ĝin pro mi ne scias kia cedemo al la popolamaso kaj por ne fieri pro sia glora malriĉo. Koncerne min, miaj ŝiritaj vestoj proteste elmontras mian malestimon al la uloj zorgoplenaj pri la ŝtofoj, per kiuj ili kovras siajn ĉifonaĵojn inter- najn.. Ridetante Sokrato riproĉe diris, ke tra la truoj de mia paliumo[7]mi montris mian radiantan kaj pravan malhumilon.

Li manĝis nur, kiam li malsatis, kaj ne altabliĝis, an- taŭ ol lia stomako tion postulis. Tiel la plej maldelikataj

manĝaĵoj estis por li ambrozio;- la amara lupeno fariĝis dolĉa en lia ridema buŝo. Tiel ke li neniam trinkis antaŭ ol soifi, post kiam lia soifo estis kvietigita, Ĝia trinkaĵo estis al li agrabla. Li diris :

Ci povas akcepti la vinon, kiu venas al ci; sed, kiam ci soifas, serĉu akvon.

Se li estis invitita al iu festeno, pro favoro kaj ne pro malhumilo, li ne rifuzis ĉeesti. Sed li fordonis sin al neniu malsobro.

Ci forpuŝu - li diris - kiel venenojn la manĝojn, kiuj in- citas al manĝado, kiam la malsato estas kvietigita; la likvo- rojn, kiuj instigas trinki, kiam ĉesis la soifo. Ci rcspektu cian stomakon kaj cian kapon, kiel du servantojn de cia spi- rito.

Li plie diris, tute ridetante :

Ci ne cedu al la ĉarmoj de Circa kaj restu homo.

ĉar Circa - li asertis - por aliigi homojn en porkojn, uzis neniun alian sorĉon ol la troan trinkadon kaj manĝadon. Kaj Atena, por protekti Odiseon kontraŭ la potencaj sorĉoj, donis al li nur ĉi tiun magian ĉarmon : Ci ĉesos manĝi, kiam ci ne plu malsatos; ci ĉesos trinki, kiam ci ne plu soifos.

Tiel ŝerĉante Sokrato instruis nin, kaj li igis utilaj eĉ la plej ridindajn rakontojn pri la dioj kaj la herooj.

Iafoje mi diris al li pri iuj ordinaraj reguloj :

Ho Sokrato, ĉiuj scias, kion ci nun instruas, kaj malmultaj tion praktikas. Do la scio ne sufiĉas, por estigi la virton; necesas plie la forto.

Sed li firme asertis, ke la scio ne estas tute efektiva tiom longe, kiom ĝi ne donas obe-forton. Kiam mi falas, ĝi estas ĉiam pro tio, ke la loko, kie mi marŝas, ne estas sufi- ĉe hela. Mi persistas kredi, malgraŭ Sokrato, ke iuj malfor- tikaj kruroj ŝanceliĝas kaj falas eĉ en pura lumo, kaj ke bona vidkapablo ne ĉiam sufiĉas por rekte alpaŝi.

8

Sokrato ne nur superis ĉiujn ĝuojn, kiuj agrable impresas la korpon; li ahkaŭ malŝatis la ridindajn, malhardantajn kaj ŝajnajn komfortajojn, kiujn havigas la riĉo. Akcepti ies mo- non, tio estis, laŭ li, sin fordoni senkompense al iu mastro kaj fali en la plej hontindan servuton.

Ne Ĉiuj sofistoj estis Ĉiel saĝaj. Plioraj ricevis monon de siaj aŭskultcntoj. Kelkaj estis enviemaj kaj penadis fortiri alies disciplojn.

Inter la plej malbonaj sofistoj konvenas mencii Antifo- non. Lia posta konduto pruvis, ke li havis ĉiujn eksterajn ambiciojn; kaj, por ilin kontentigi, li ne hezitis iniciati laŭleĝan mortigon kaj civilan militon. Oni ne forgesis liajn krimojn de reg-aspiranto, nek liajn krimojn de reg- anto. Oni konas lian mizeran morton, kiam tiuj Kvar Centoj, kies piej kruela estro li estis, renversiĝis.

En la tempo de mia junaĝo, li celis akiri monon per du rimedoj : al kiu konsentis pagi, li ripetis la instruojn de Gorgiaso pri la parolarto; li skribis pagatajn pledadojn por akuzitoj, nekapablaj sin mem defendi. Li estis la unua elpensinto de tiu negocaĉo, kiu donas al mohhavanto tion, kio devas esti konsentata al kompatindulo.

Tiu Antifono incitiĝis pro la granda nombro da junuloj, kiuj aŭskultis Sokraton kaj pro tio, ke, inter tiuj junuloj, kelkaj estis riĉaj kaj povus malavare pagi la lecionojn de Antifono. Kio plej furiozigis lin, tio estis, ke, inter tiuj junaj riĉuloj, estis da ili - unue Kritiaso, poste Platono - kies faiailio boparencis tiun de Antifono. Li kon- sideris kiel perfidon, ke ili preferis alian sofiston, ol sian boparencon, kaj li asertis, ke tiu perfido kaŭzis al li gravan malprofiton. ĉiufoje, kiam li rehkontis disĉiplon de Sokrato, precipe unu el la rmĉaj, li klarigis iin, ke oni perdas sian tempon ĉe la maldelikata filo de Sofronisko, sed, ĉe la granda Antifono, oni rapide kaj certe lernas la sekretojn, kiuj lertigas kaj feliĉigas.

Ofte ankaŭ, atakanto ĉiam venkita kaj kontuzita, sed kies malaino devigas rekomenci la danĝeran bataladon, li ve- nis diskuti kun Sokrato. Li asertis, ke Sokrato igis sin malfelioa kaj malfeliĉigis tiujn, kiuj aŭskultis lin. Kse- nofono raportis tri el la interparoloj, kiujn havis Sokra- to kaj Antifono en tiaj okazoj. Siakutime, tiu patrioto de alia patrio ol la sia, tiu atenano, kiu batalis por Sparto kontraŭ Ateno,Afaras el la kosmopolita Sokrato patrioton kaj atenanon. Car li ŝparis al si neniun mensogon kaj al tiu, kiun li nomis sia majstro, li ŝparis neniun ridindaĵon. Laŭ ĝenerala maniero, se oni forgesas tiun patriamon stulte atribuita al saĝulo, iu parto el la interparoloj de Sokrato kaj de Antifono estas raportita de la filo de Grillo kun kelka fidelo. Tamen mi raportos ilin miavice. Mi estos pli skrupule ekzakta kaj, pri la gravaj punktoj, mi estos pli kompleta.

Antifono ; Gis mia konatiĝo kun ci, Sokrato, mi kredis, ke la publikaj instruantoj de filozofio devas esti la plej feliĉaj el la homoj. Ne nur mia racio proklamis tion, sed ankau mia sperto kaj tiu de kelkaj aliuloj. Parolante nur pri mi, en la filozofio mi trovas mil rimedojn de feliĉo kaj mi instraas al miaj disĉiploj, kiel trovi en la filozofio mil feliĉorimedojn. Sed cia vivmaniero propra estas tia, ke sklavo, tiel malbone nutrata, forkurus de sia mastro, riskante ĉiujn turmentojh. Ci manĝas la plej maldelikatajn nutraĵojn. Mi eĉ vidis cin akcepti amaran lupenon. Plej ofte cia trinkaĵo estas sengusta akvo. Ci uzas nur mantelaĉoh, la saman ĉiusezone, kaj cia haŭ- to ne konas la kareson de fleksebla kaj milda tuniko. Ciaj piedoj estas nudaj. La mono, kara Sokrato, estas dufoje agra- bla : ĝi agrablas ĉe la ricevo, ĝi estas agrahla, kiam oni el- spezas ĝin. Nur ĝi pagas la plezurojn kaj ebligas decan vivon. Nu, ci rifuzas eĉ la monon, kiun oni proponas al ci,-tiel ke da ĝi mankas al ci por la plej necesaj elspezoj. La aliaj majstroj: diligentas, por ke iliaj aŭskultantoj sekvu ilian ekzemplon. Se ;ci kondutas., ki.el la aliaj majstroj, mi admiras ĉe si, kara Sokrato, la unuan homon el la mondo, por instrui la arton malfelioigi sin.

Sokrato : Mi komprenas, kara Antifono, ke mia vivo ŝajnas: al ci malgaja kaj peniga. Mi vetus, ke ci preferus morti, ol es- ti kondamnita vivi, kiel mi.

Antifono : Ci vetus kun gajnocerto, kara Sokrato. Sokrato : Ni do ekzamenu, kion ci trovas tiel malagrabla en mia vivmaniero.

Antifono : Tion mi ĵus diris, filo de Sofronisko. Sokrato : Cu ci kompatas min, unue, tial ke malofte oni pro- ponas al mi monon kaj tiel ke se, hazarde, oni da ĝi proponas, mi ĝin rifuzas ?

Antifono : Mi ja kompatas cin pro tiuj du aferoj. Pro la unua mi kompatas cin,.kiel mi kompatas malfeliĉulon, kiu ne estas tute senkulpa pri sia malfeliĉo. Pro la dua mi kompatas cin, kiel oni kompatas frenezulon.

Spkrato : Sed mi male ĝojas pro tiuj du aferoj kaj aparte pro la dua. Tial ke mi pli ĝojas pro la bonaĵoj, kiuj depen- das tute de mi, kaj kiujn mi donacas al mi mem, ol pro la bonaĵoj, kiuj ne dependas tute de mi.

Antifono : Mi vidis' aliajn fienezulojn ĝoji pro sia frenezo. Sokrato : Kiu ricevas monon de siaj disĉiploj, ĉu tiu ricevas ĝin senkondiĉe aŭ ĉu li devas plenumi siajn promesojn ?

Antifono : Li plenumas siajn promesojn, se temas pri honest- ulo.

Sokrato : Ti.el temas pri kompatinda sklavo ofte devigata interparoii kun homoj, por kiuj li ne havas simpation, pri objektoj al li ne interesaj, kaj Se tempo, kiam li preferus ion alian fari. Sed kontraste mi restas libera homo. Mi konversacias kun homoj, kiujn mi amas, pri objektoj, kiuj pasiigas min, kaj en tempo, kiam estas al mi agrable deman- di kaj respondi. En Ĝi tiu momehto, ĉu ci mem ne ĝuas per nia diskuto iun vivan plezuron, kiun neniu monsumo povus doni ai ci ? .

Antifono. : Estas taŭga tempo por ĉio, bravega Sokrato. Sokrato : Kaj por konvinki min, bravega Antifono, ĉu ci ne pli ĝoje fervoras, ol dum iuj tagoj, por instrui ciajn dis- ĉiplojn ?

Antifono : Iujn aferojn oni prizorgas pro mono, Sokrato; iujn aliajn pro piezuro.

Sokrato : Diference, mi ĉion faras pro plezuro. Mi do ĝuas pli da plezuro ol ci; krome, mi evitas la devigojn, kiujn trudas al ci cia monavido. Pri tiuj du punktoj almenaŭ, mi volas, kara Antifono, ke ci proklamu min pli feliĉa ol ci. Antifono : Ĉu la infano, kiu pasigas siajn tagojn, ludante per kotabo, ĵetostetoj, ĉu tago ĉu nokto?, aŭ, kiel ili an- kaŭ diras, osrakindo [8], kaj je mi ne scias kiuj aliaj in- fanaĵoj similaj, ŝajnas al ci pli feliĉa ol la homo, kiu bone sukcesas en siaj entreprenoj ?

Sokrato : Sen iu dubo. Car la infanludoj estas belaj kaj liberaj. Sed la okupoj de la homo, kiun ci laŭdas, ne ĉiam estas senŝarĝigitaj je malbelo kaj sklaveco. Antifono : Sed ciajn infanecajn plezurojn ci pagas tro kare kaj je prezc, kiun konsentos neniu prudenta homo. Sokrato : Eble mi ne pagas ilin, sed estas ili, kiuj reĝe pagas min.

Antifono : Kion ci volas diri, Sokrato, kaj kian pagon ci aludas ?

Sokrato : Antaŭmcmente ci malŝatis la aĵojn, per kiuj mi nutras min. Ci diru al mi la motivojn de tiu malŝato. ĉu mia nutraĵo estas malpli taŭga ol cia, por konservi la vi- von kaj la sanon ? Aŭ ou ci opinias, ke ĝi estas pli mal- komuna kaj pli malfacile trovebla ?

Antifono : Ci ne atribuu al mi tiajn stultaĵojn. Miaj nutraĵoj karesas pli bone la palaton. Ciaj manĝoj estas malagrablaj■tas- koj; miaj manĝoj estas voluptoj.

Sokrato : Mi manĝas nur, kiarn mi malsatas, kaj ĉiu nutraĵo donas al mi la volupton kvietigi rnian malsaton. Mi trinkas nur, kiam mi soifas kaj la soifo igas la akvon pli bongusta ol Ĉiuj vinoj. Eble la nektaro, kiu ĝojigas la diojn, estas, Ĝe arda soifo,

klarega alcvo freŝa.

Antifono : Tion mi ne kredas, Sokrato.

Sokrato : Mi diras ŝerce kaj kun dubo aferon, kiun mi ne scias. "Ĉar gis nun mi neniam vidis dion trinki. Sed, se mi havus dian potencon, miaj elektoj ne ŝanĝiĝus : mia nektaro kutima es.tus, kiel nun, la akvo klara de la belaj fontanoj kaj, kiam mi, malsa- tus, Ĉio fariĝus ambrozio. Sed, ci diru al mi, bravega Antifono, kial ci alivestas cin laŭsezone ?

Antifono : Ci starigas la plej ridindajn kaj senutilajn demandnjn. Aŭ ĉu ci ne scias, kion ĉiuj infanoj scias ?

Sokrato : Ci indulgu miajn nesciojn, kara Antifono. Kaj, ne mal- laŭdante ilin, ne mezurante aŭ komparante ilin, ci respondu mian demandon pri la diferenco inter ciaj- vestoj vintraj kaj ciaj ves- toj someraj.

Antifono : Cia demando, ŝajhas al mi, entenas la respondon, kiun ci postulas. Miaj vestoj vintraj devas min ŝirmi kontraŭ malvar- mo; sed somere mi atentas, ke ili ne tro ŝarĝu korpon jam prem- egata de 1'varmo.

Sokrato : Ĉu mi ricevis de la naturo, aŭ ĉu mi mem faris al mi korpon pli diecan ol la cia ? Nek varmo nek malvarmo ĝenas min. Kiam ci vidis min resti hejme pro timo de l'malvarmo ? ĉu ci vi- dis min iam ajn vetbatali ombraj-on al iu ajn ? ĉu ci scias, kial mi surmetas mantelon ? Ĝi estas por iom obei kutimon, kiu ŝajnas al mi indiferenta. Aŭ eble mia korpo ne plu estas. sufiĉe juna kaj neniam estis sufiĉe bela por ĝojigi la okulojn kaj amigi min. Antifono : Kaj ciaj piedoj de malriĉulo restas nudaj ?, Sokrato : ĉu ci vidis, ke ili estis vunditaj ? Ĉu ili rifuzas iri, kien mi volas iri ?... Mi liberigis min, Antifono, je mil sklavecoj kaj tiu multohla liberiĝo igas min multoble feliĉa. Ci incitiĝas, kiam la manĝo, kiun bni prezentas al.ci ne Ŝajnas al ci sufiĉe delikata, aŭ se cia tuniko ne estas sufiĉe milda kaj sufiĉe fleksebla. Antaŭ kelkaj tagoj mi aŭdis cin impetege riproĉi al la komercisto, kiu vendis al ci cian mantelon. Nu, ci fariĝis sklavo de tiel absurdaj bezonoj, ke rni eĉ ne kompre- nis, pro kio ci plendis. Sed en mia koro mi kompatis cin, kaj

mi daŭrigas kompati cin, malfeliĉa Antifono, kiel oni kom-. patas malfeliĉulon, kiu ne estas tute senkulpa'pri sia malfeliĉo.

Antifono : Ci redonas al mi pikmokon pro pikmoko. Tamen, en la sekreto de cia spirito, ci samopinias, kiel mi. Sokrato : Ci ankoraŭ diras, mia kompatinda Antifono, ion, kion mi povus diri al ci. Ci do supozu, ke tion mi diris aŭ ne diris.

Antifono : Pri tiu punkto mi supozos, kio al ci plaĉos. Sokrato : La spirito,.kiu zorgas pri mil bezonoj, kiujn ĝi kreis al sia korpo, ĉu ci kredas, ke ĝi estas pli libera ol la spirito, kiu povas sin dediĉi tute, aŭ preskaŭ, al la belaj pensoj ?

Antifono : Ci argumentas laŭ stranga maniero. Sokrato : Miaopinie, se ekzistas dioj, mi kredas, ke ilia feliĉo konsistas el la manko de ĉiu bezono. La homo ne po- vas akiri tiel kompletan feliĉon. Sed ju pli li malplimult- igas siajn bezonojn, des pli li proksimiĝas al la dia si- tuacio. Kaj, se la dieco ŝajnas al ci la perfekto, ju pli la homo malmultigas siajn bezonojn, des pli li proksimiĝas. al la perfekto.

9

Alian tagon, Antifono diris al li :

Mi volas kredi, Sokrato, ke ci estas justa homo.

Almenaŭ, mi penadas por esti tia.

Sed, ju pli ci sukcesas esti justa, des pli ci konfesas, ke ci ne estas saĝa.

Kion ci diras, tio Ŝajnas al mi stranga, bravega Antifo- no.

A

Ci ne misinterpretu mian diron, bravega Sokrato. Car ci kutimas tion fari iom ofte. Mi ne diras, ke saĝo kaj justo malamikas. Mi diras, ke, ĉar ci estas justa kaj ricevas neniom da mono dc ciaj disĉiploj, per tio mem ci konfesas, ke cia instruado estas senvalora. Nu, ĉu ci kredas, ke la saĝo havas neniun valoron ?

Mi tute kredas la malon.

Ci ne donacus kion ajn, kio valoras iom da mono, nek cian mantelon, nek cian domon, nek la legomojn kaj la pa- non, kiujn ci ĵus aĉetis.

Se iam ci estos pli malriĉa ol mi, Antifono, kaj se oi petos de ffli la aĵojn, kiujn ci menciis, volonte mi dividos ilin kun ci.

Se tia iamc okazus, mi konsider*us ĝin malfeliĉa por ni am- baŭ. Sed malĝuste mi diris. Por ci ĝi estus pli ol malfeliĉa, ĉar, kion ci farus, tio ne estus faro de justulo, nek de saĝ- ulo, sed" de frenezulo.

Ĉu ci deziras, Antifono, ke ni ekzamenu, cu la sago, la justo kaj tiu malavaro,'kiun ci noble nomas frenezo, povas aŭ ne apartiĝi ?

Nenion tian mi deziras hodiaŭ, Sokrato. Mi nur deziras, ke ci konsentu jenon : rifuzante monon de ciaj disĉipioj, ci konfesas, ci, kiu estas justa, ke tio, kion ci donas al ili, valoras malpli ol ilia mono.

Kaj se nenion tian mi konfesus, subtila Ahtifono ?...Se mia agmaniero, male, laŭdus en la saĝo bonaĵon tiom superan al la mono, ke nenia mono povus ĝin pagi ?...

Certe, ci pravas pri la senkompara valoro de la saĝo. Tial mi postulas de miaj disĉiploj ĉiom da mono, kiom ili povas doni. Sed, se ili estas justaj, ili devas rekoni, ke nenia mono egalvaloras miajn bonfarojn. Kaj ili devas, se ili es- tas justaj, esti al mi eteme dankemaj.

Se virino pagigas siajn karesojn, kiel Antifono nomas tian virinon ?

Kiel ĉiuj mi nomas ŝin publikulino. Sed kian rilaton cia demando povas havi kun tio, kion mi diris ?

Gi havas tro intiman rilaton, subtila Antifono, por ke mi bezonu diri ĝin al ci, kaj por ke mi ofendu cin, dirante ĝin al ci publike. La amo kaj ia saĝo estas tro altvaloraj, por ke oni vendu ilin. Mi ĉiarn suspektis, ke tio, kion vendas pu- blikulino, estas ŝajno, Mpokrito, ne amo. Kaj, kiam sofisto vendas siajn parolojn, estas en ili ŝajno kaj hipokrito, ne saĝo. En la vera amo kaj en la vera saĝo, la donacvolupto egalas, S6 gi ne siipepssj ricevplezuron.'

Ci fariĝas insultema, Sokrato. Tial ke mi estas pli bona ol ci, mi foriras, por ne cedi al la deziro insulti cin miavice.

10

La sama Antifono diris al 11 alian fojon :

Ciaj junamikoj kredas lerni ĉe ci kiel fariĝi grandaj politik- istoj. Kial do ci ne enmiksiĝas en la publikaj aferoj, kiujn, laŭ la diro de tiuj junuloj, ci tiel bone komprenas ?•

Kiuj fariĝas politikistoj, tiuj ne estis miaj amikoj - res- pondis Sokrato. Kaj ili ne komprenis miajn parolojn. Aŭ, pli

ĝuste, ili diligentis, por ilin ne kompreni. Mi ne instru- as, kiel fariĝi politikisto; mi instruas, kiei ne fariĝi : tia. Mi liberigas ei la sklavecoj kaj nescioj, kiuj insti- gas politikumi. -

Antifono : 3e ci instruas nur, kiel ne fari, ci lernigas etan kaj nebelan sciencon.

Sokrato : Mi instruas ia piej belan, la plej utilan kaj / la plej raran el la sciencoj, kiam mi instruas entrepreni nur tion, kio estas sukcesebla.

Antifono : Cu do neniu el ciaj disĉiploj ŝajnas al ci ka- ■ pabla gvidi la popolon ?

Sokrato : ITeniu ei miaj disĉipioj, se tamen mi havas dis- ĉipiojn; neniu el la ciaj; neniu el tiuj de iu ajn sofisto. Kaj, por Ĉion diri per unu vorto, neniu homo ŝajnas al mi kapabla gvidi popolon.

Antifono : Tamen Periklo hodiaŭ, Solono-antaŭe kaj, se ni rigardas ekster Ateno, tiu Likurgo aŭ tiu... Sokrato : La homoj, kiujn ci mencias, ŝajnis gvidi la po- polon. La popolo gvidis ilin, Tiuj ŝajnaj mastroj estis la plej senripozaj el la sklavoj.

Antifono : Ci do diru ai mi,-kion ci instruas al ciaj dis- ciploj, por ke mi sciu, ĉu ci instruas ion lernindan ? Sokrato : Ci demandu al tiuj, kiujn laŭplaĉe ci nomas miaj disĉipioj, Ĝi estas la plej bona rimedo, por ekscii, kion iii lernis aŭ ne lernis ĉe mi. Ci rigardu la rideton de mia amiko juna Aristipo kaj kiel lia tuta korpo senmova ŝajnas iri al ci. ĉe tiuj signoj mi ekkonas, ke li deziras respondi al ci. Ĉu ci konsentas, ke ii anstataŭu min ? ĉar, se mi mem diras, kiujn.progresojn ŝuidas al mi miaj amikoj, oni kulpige diros, ke mi fanfaronas, kiel sofis.to, kiam li provas, por pliigi la nombron de manĝoj, kiujn oni alportas sur lian tablon, pliigi la nombron de ia disĉi- . ploj, kiuj aŭskultas lin.

Antifono : Car tion ci preferas, mi demandos Aristipoh. Ci do respondu min, bela junulo. Oni rakontis al mi, divers- loke, ke ci venis^el Cireno, por aŭdi Sokraton, kaĵ ke, ĉe la komenco, ci proponis al li monon. Cu tio estas vera? Aristipo : Tio estas vera. Sed Sokrato rifuzis la mOhon,, kiun mi sendis al li.

Antifono : 3e li akceptus ĝin, ĉu ci ne bedaŭrus cian do-

nacon ?

Aristipo : Mi bedaŭrus ne poyi donaci al li pli grandan sumon.

Antifono : Kial ? kaj kion tiom grandvaloran li instruis al ci ?

Aristipo : Li instruis min ne esti sklavo kun la nomo sklavo nek kun la nomo mastro.

Antifono : Ci parolas strangete, subtila Afrikano.

Aristipo : Li instruis min esti vere libera homo.

Antifono : Do, ciaopinie, mastro ne estas libera homo.

Ajistipo : Kiel ci diris.

Antifono : Tiam ciaj okuloj estas blindaj.

Aristipo : Kiel ci mi parolus antaŭ ol koni Sokraton. Nun mi

scias, ke la mastro kaj la sklavo formas paron unuigitan kaj

kontusitan de 1'sama Ĝeno.

Antifono : Ĉu do ci kredas je ĉiuj malsaĝaĵoj de Sokrato ? Aiostijgo : I2n tio, kion diras Sokrato, estas punktoj pri kiuj mi ne ankoraŭ konsentas. Eble tial, ke mi ne sufiĉe komprenas ilin. Mi ne scias, 8u pli poste mi adoptos Ĝiujn opiniojn de Sokrato aŭ nur kelkajn. Nun, Antifono, mi pli proksimas al cia penso ol al lia, rilate la demandon pri la plezuro kaj pri la feliĉo. Aŭ, pli ĝuste, ne samas kiel la cia nek kiel la lia.

Antifono : Ci eldiru cian opinion pri la plezuro, ss. tamen ĝi ne forgesigas la veran temon de nia interparolo, nome, ke mi deklaras bela kaj utila la komandon, sed ke ci asertas, ke ĝi estas malutila kaj nebela.

Aristipo : Ne nur mia opinio-pri la plezuro ne flankeniĝas min de la demando, kiun ci mencias, sed male ĝi ŝajnas al mi necesa, por ke mi konvinku cin aŭ ke ci konvinku min. Mi konjektas, ke ĝi estas la motivo pro kiu Sokrato preferis, ke la interparolo daŭrigu kun mi. Car Sokrato estus reirahta multe pli alten, kaj li volus igi cin konsenti, ke la plezu- ro estas nenio aŭ malgravaĵo.

Sokrato : Ci riskas esti diveninta, sŭbtila Aristipo. Aristipo : Sed ni estas, Antifono. kaj mi, du ŝatantoj .de 1' plezuro; kaj en ĝin ni ambaŭ lokumas la suverenan bonon. Antifono : Ni ne estas la solaj, kiuj tiel opinias, kara Aristipo.

Aristipo : Ci pravas, kara Antifono. Kiafoje mi hontas kaŭze de samopinianoj. Sed tiam mi ekpeneas» ke aakaŭ estas muit- nombraj laŭdantoj de la klimato Atena. Kaj, se Aristofano aŭ aliaj malnoblaj homoj laŭdas la viole kronitan Atenon, tamen estas neniel hontinde ami tiun urbon, samgrade kiel Sokrato, kiu neniam forlasas ĝin.

Antifono : Ci eldiras la veron kaj ci ŝajnas superi cian majstron.

Aristipo : Necesus, ke mi estu strangete malmodesta aŭ strangete stulta, por akcepti tian laŭdon. Sed mi konjekt- etas, ke al Antifono, oni ŝajnas esti superulo, tuj kiam oni parolas kiel Antifono. Antifono : Maliceta Aristipo !

Aristipo : Estas do konsentite inter ni, ke la plezuro estas la plej granda el la bonaĵoj, aŭ, pliĝuste, la sola bonaĵo de l'homo. A1 la aliaj aferoj, kiujn ni nomas bon- aĵoj, ni donas tiun gloran nomon, tial ke ili ŝajnas al ni fundamentoj de proksirnaj aŭ malproksimaj plezuroj. Antifono : Ci admirinde parolas, tiel ke ci admirinde pen- sas.

Aristipo : Por la homo ekzistas nur du realaj malbonaĵoj : la doloro kaj la manko de plezuro. Se rii nomas aliajn afer- ojn malbonaĵoj, estas pro tio, ke ili povas esti fundamen- toj de proksimaj aŭ malproksimaj doloroj. Aŭ tial ke ili ŝtelas al ni plezurojn.

Antifono : Cio, kion ci nun diras, ravas min kiel lumo. Ci daŭrigu kaj ci vidos, ke tio, kion ĝi vidigas, kontraŭas la asertojn de Sokrato.

Aristipo : La veraj plezuroj estas la korpaj plezuroj. La saĝo kaj la inteligento servas nur, por ilin akiri, kiam oni ne posedas ilin; por ilin konservi, kiam oni posedas ilin, kaj ilin pli bone guadi.

Antifono : Ĝis nun ci parolis kiel la plej saĝa el la ho- moj. Nun ci prikonsideru 8i tiun punkton : ĉu la politikaj sŭkcesoj ne havigas al ni mil utilaĵojn por niaj plezuroj? Aristipo : Sed kun tiuj utilaĵoj <- kiujn pli malkare mi povas aceti - venas mil doloroj kaj mil malhelpoj. Antifono : Mi ne scias, kion ci volas diri. Aristipo : La saĝulo pensas nur pri si mem kaj pri kelkaj amikoj kun kiuj li reciprokas ĝojon. Sed kiu okupiĝas pri siaj samcivitanoj, tiu spertas senĉesan laboron, laciĝon, maltrankvilon. Li devas kontentigi la kapricojn de 1'popo- lo. Fu, tiuj kapricoj estas ŝanĝiĝaj kiel la maro kaj ofte neantaŭvideblaj. La politikisto devas ĉiam timi ekscitiĝon kaj riproĉon. Li kredas esti la mastro super la popolo. Diru al mi, Antifono, Su mi estas la mastro de tiu, kies kapricojn mi devas kontentigi, de tiu, kies sentojn mi de- Vas diveni, por ilin esprimi, kvazaŭ ili estus miaj sentoj;

de tiu, kiu, se hazarde mi eraras, sendos min en malliberejon, en ekzilon aŭ mortigos min ? La sklavo estas des pli malfeli- Ĉa, ju pli lia mastro estas malbona ka.j kaprica:. Sed Demos[9] estas la plej kaprica kaj la plej malbona el la mastroj. Kaj la servisto de Demos* ŝajnas al mi la plej malfeliĉa el la homoj.

Antifono : Sed kiu havas neniun potencon, tiun la oratoro kaj la politikisto povas kondainnigi tuj kiam ili volas; Aristipo : Mi scios ne esti tiaulo.

Antifono : Cu do ci ne scias, ke la potenculo povas plorigi la malpotenculojn, ilin subigi, sklavigi. .Ci estas. prisemin- ta? la potenculo venas kaj forprenas cian rikolton. C.i. plan- tis arbon; li elradikigas ĝin, se al li plaĉas, aŭ li manĝas ĝian frukton. La potenculoj ĉiuflanke sieĝas la malpotenculon. Ci povas liberiĝi de iuj, nur metante cin serve al a.liaj,. por ke ili protektu cin. Tiel ci fariĝas sklavo de tiuj, kiujh:ci nomas sklavoj de l'popolo." Cia sorto, pli malcerta, dependas kaj de ilia sorto kaj de ilia kaprico.

Aristipo : Ci malbone konas min, Antifono. Mi penas akiri ne- nies favoraĵojn, krom de la sola Sokrato; sed li estas s.en- kaprica. Mi ligiĝas al neniu partio kaj al neniu lando. Sie mi vivas kiel fremdulo. Nenie mi naskas malamon nek envion. Se iun tagon ne plaĉas al mi en A,teno, mi tiam direktos min al alia urbo, kunportante, kiel Biaso, mian tutan 'havon kun mi.

Antifono : Kiun havon ci fanfarone .jdiras kunporti ĉie ? Aristipo : Tiu havo estas multa. Ĝi unue estas mia korpo, ilo de miaj plezuroj. Ĝi due estas mia prudento, kiu scios, ĉiam kaj ĉie, havigi al mi plezurojn.

Antifono : Ĝu Sokrato ne riproĉe dirus, ke ci estas sklavo de 1'pleztiro ?

Aristipo : Antaŭe, li tion prave riproĉus al mi. Nun, li instruis al mi, kiel ĉiam atingi sinregon. Mi posedas la - plezurojn kaj de ili ne estas poeĜdata. Se Laisa Ĝesas doni al mi kisojn, "mi scios trovi aliajn kisojn. Antifono : Sed se. iu akcidento aŭ iu malsano difektas ciah vizaĝon kaj ke ci ne plu trovas kisojn ?...

Aristipo : Ĝu do aii ne havas du manojn, por kontentigi miajn voluptobezonojn ? Aŭ ĉu.ci kredas, ke mi multe pli ŝatas la frotdjn, kiujn donas al mi Laisa ol tiujn, kiujn mi mem po- vas doni al mi ?

Sokrato : Ci haltu, mia Aristipo. Maibelajn aferojn ci ja diras.

Aristipo : Ci mirigas min, Sokrato, kiam ci kvalifikas maibela iun parton, kia ajn ĝi estas, el ia arto sufici al si mem. Sed, se tion ci deziras, mi malatentu tiun detalon. Mi nomas saĝa tiun, kiu scias same eviti la penon obei, ia penon komandi, la penon persvadi. Tial, dirinte, kion mi ŝatis diri, mi Ĉesigas la interparoion. Tiel mi elpruvas, plian fojori, ke Aristipo estas la plej libera el la homoj.

Eldirante tiujn lastajn vortojn, la Cirenano foriris kun mieno pli moka ol fiera. Aŭ, pli ĝuste, lia fiero estis rideca kaj iu parodio de l'vera fiero. Sokrato ridis, An- tifono ridis; ĉiuj ĉeestantoj ridis kun ili.

Ki eraras. Estis iu, kiu ne ridis. Anito, ja, ĉeestis la interparolon. Estante hipokrita, kiel ĉiuj anoj de sia partio kaj, parole, fervora defendanto de 1'rigoraj moroj, tiu aristokrata oratŭro vantiĝis per ŝajna indigno kaj ek- kriis :

Kiel prava estas la granda Aristofano, kiam li denuncas tiun malŝatindan Sokraton kiel la plej danĝeran koruptan- ton de niaj junuloj !

Sokrato, tute ridetante, rimarkigis :

Aristipo - kiel Platono kaj kelkaj aliaj - diras kelkajn aferojn, kiujn mi ne instruis al ili. Sed kiu povus rediri mian instruon, ĉar mi scias nur mian nescion ?

Antifono : Sekve, kiun profiton ricevas ciaj disĉiploj in- terparolante kun ci ?

Sokrato : Kiuj aŭskultas min, al tiuj mi instruas, kiel

oni aŭskultas al si, kaj eltrovas sin mem.

Anito : Aristipo aŭdis kaj eltrovis en si, dank'al ci,

aferojn, kiuj ne ŝajnas al mi laŭdindaj.

Sokrato : Eble en ci ankaŭ, kara Anito,, estas aferoj ne

tre laŭdindaj. Se ci aŭskultus min sufiĉe ofte, ci fine

sukcesus, kiu scias ? aŭskulti cin mem ĝis ilin aŭdi. Sed

poste, penetrante pli profunden en cia esteco, ci eltrovus

en ĝi honton kaj malŝaton por tiuj aferoj. Kaj tiu nova

scienco liberigus cin samtempe de tiuj aferoj, kaj de tiu

honto, kaj de la doloro el sinmalamo.

Anito : Ĉu ci volas diri, ke morgaŭ Aristipo parolos alie ol hodiaŭ ?

Sokrato ! Morgaŭ estas tre proksima de ĥodiaŭ. Morgaŭ estos, kiel hodiaŭ, vintra tageto. Sed estos, la proksiman sezonon,

pli longaj tagoj. Eble la lumb aiik:aŭ grandiĝos en Aristipo. Tiel ke li rediros la veraĵojn, kiujn li ĵus diris, ne miks- ante kun ili erarojn kaj malbelaĵojn.

Tiam, Sokrato sin turnis al mi :

A "

Cu Antisteho - li demandis - ne povus diri al ni, kial Aristipo forkuris, post kiam li ĵetis sian ĵetlancon kaj ne atendante la korp-al-korpan batalon ?

Mi respondis :

Antifono povis redoni parte la de li ricevitajn frapojn. Sed mi kredas, ke li ĉefe timis, kion ci dirus poste. Sokrato : Ci unue diru, kion povus rebati Antifono. Antisteno : Kial Antifono mem ne'dirus tion, ĉar li ankoraŭ ĉeestas ?

Sokrato : Kia Antisteno ŝajnigas esti mallaborema kaj malfer- vora.~5i estas pro tio, ke mia Antisteno ŝatas iom tro mirigi, kaj li varias la mirigrimedojn. Li deziras forgesigi nin pri sia bravo antaŭ ol elmontri sian bravon... Ĉu ci volus, elok- venta Antifono, pro amo al Antisteno, pro amo al ĉiuj, kiuj aŭskultas nin, ankaŭ pro la plezuro de Sokrato, diri al ni, kion ci estis respondonta al Aristipo ?

Antifono : Ŝerce mi estis demandonta ĉu, de kiam Heraklo for- mortigis kelkajn banditojn, ' 11 kredas, ke neniu.riskas taŭzi la freadulojn. Ni eĉ vidas tiujn, kiuj , en sia patrio, estas la ĉefregantoj, fari leĝojn, por sin protekti kontraŭ maljust- aĵoj, Ili ne kontentiĝas per tio, ke kun ili estas iliaj pa- rericoj kaj'iliaj amikoj, ili plie starigas. partion, kiu havas intereson ilin defendi. Ili ĉirkaŭigas sian urbon per muroj kaj amasigas armilojn. A1 ili ne sufiĉas. tiuj antaŭzorgoj kaj ili aranĝas eksterajn interligojn. Post tiom da zorgado ili ankoraŭ ne ĉiam estas Ĉirmataj kontraŭ atencoj. Kaj ci, Aristipo - mi parolas kvasaŭ li ankoraŭ ĉeestus, kun la es- pero, ke Antisteno, aŭ lia amiko Eskino, aŭ alia i-edirit al li miajn venkajn parolojn - ci, Aristipo, ci estas pasigorita sole parton de cia vivo sur vojoj, tial ke, kredinde, neniam tie okazas krimoj. En la civitoj mem, ci estos la lastvica, la plej malforta,, la plej indiferenta al ĉiuj. Ci do estos la plej malpr.otektata kontraŭ perforto kaj insultado. Sed mi opinias, ke estae aenutile. klarigi detale tiel evidentajn veraĵojn.

Sokrato : Ĉu Antisteno konsencuo supozi respondon de Aristipo? Antisteno; Aristipo respondus, mi opinias, distingante inter la diversaj ofendoj, kiujn oni povas fari al li. Kiuj estas

nur imagaj, kiel la parolaj insultegoj, la ekziloj kaj aliaj aferoj similaj, tiujn li primokus, tial ke li estas sufiĉe saĝa por tion fari. Se iu provas primoki Aristipon, ĝi estos la.mokanto, kiu fine estos primokata. Li cetere - estas mildkaraktera kaj servema; lia karaktero estas agra- bla kaj sagace sprita. Tiei ke, ĉie, kien li iros, li aki- ros amikojn. Sed, se iam li loĝas en urbo, kie neniu arnas lin, tial ke li neniam enmiksiĝas en kvereloj kaj neniam insultas, li ankaŭ ne havos malamikojn. A1 li restas timi nur la malbonaĵojn, kiujn'oni faras pro profitemo. Nu, lia saĝo estas sufiĉe granda kaj subtila, por ke li eltrovu mil naturajn voluptojn, kiujn li ĝuos, eĉ se oni forprenis lian tutan monon.

Antifono : Sed, se iu kaptas lin kaj sklavigas ?... Antisteno : Li estas sufiĉe filozofie mallaborema, por ke malmultaj personoj emu sin embarasi per tia sklavo. Se tio okazus, lia eltumiĝema spirito trovus rimedon por nenion fari, por sperti maldiligentan vivon, en ŝajna sklaveco, vivon de mastro aŭ, pli ĝuste, de libera homo. Nur tiu konsentos teni iin en sza hejrno, kiu ŝatas la-graciojn de la spirito, la ridetojn de 1'parolo. Sed tia homo, se li aĉetas Aristipon kaj kredas akiri sklavon, mallerte eraros, tial ke li estos akirinta mastron. Aristipo havas do multe da sancoj esti ĉiam feliĉa laŭ la maniero, per kiu li vo- las eshi felica. Tamen kontraŭas lin ŝancoj, kiuj ne kon- traŭas al Sokrato kaj eĉ al Antisteno. Antifono : Pri kiuj ŝancoj ci aludos ?

Antlsteno : Ĝis nun mi supozis, ke Aristipo renkontis nur ordinarulojn. Sed, se li trafus en la manojn de homo tute freneza aŭ kiu estus eksterordinare malica... Tiaulo ebie superŝutus lin per vipobatoj, ĵetus lin en karcerojn, sen- n gus lin je nutroj, unuvorte, suferigus lin per ĉiaj pu- noj kaj turmentoj, kiujn malfacile povas elteni tiu, kiu konsideras la plezuron kiel sian nuran bonaĵon. Antifono : Kia tromemfido kredigas al Antisteno, ke Anti- steno estas komplete ŝirmata kontraŭ tiaj malbonaĵoj ? Antisteno : Neniu homo estas komplete ŝirmata kontraŭ la eksteraj malfeliĉapjoj, kiujn mi menciis kaj aliaj similaj. Sed Antisteno akiris la forton necesan por elporti tiajn penigaĵojn. Kaj lia fervorego filozofia eble postulas la plej pezajn penigaĵojn. Nur la malfeliĉaĵo elmontras nian animforton kaj mi spitas la sorton. Ciuj malbonaĵoj, kiujn

oni kredus povi fari al Antisteno, estus bonaĵoj-por Antiste-

no. Tiai ke li ne estas el tiuj, kiŭj dorsenpaŝas al la gloro;

sed, memfida batalanto, ii petas nur batalon.

Sokrato : Mi amas Antistenon pro iia forto. Mi maliaŭdas Anti-

stenon pro tio, ke, sennecese, li fanfaronas pri sia forto.

Ci estus pli bela, filo mia, se cia beio elmontriĝus malpli

fierege.

Antisteno : Eble mia fierego estas ia lumo, kiun nepre dis- radias ia suno de mia forto. ' .

Sokrato :-Ci iernu, mia Antisteno, oferial la gracioj kaj maipli pompe paroli-, cefe, kiarn ci paroias pri ci mem.

Ilia admiro por Sokrato maiebligis min rebate respondi. Sed mi bezonas mian malhumiion. Ĝi estas parto de mia forto.

Tial ke Sokrato estis forta sen malhumilo, li superis min. Sed ekzistjs nur unu Sokrato kaj neniam ekzistos multaj Anti- stenpj.

Mi instruas ai.miaj disĉiploj tiun malhumilon, kiun Sokra- to malprudente volis, ke mi mallernu kaj kiun bezonas la vir- to de ciuj horaoj, escepte la soian Sokraton.

Konservi mian malhtaiilon, ĝi estas protekti mian saĝon kaj obei al la granda maksimo : Ci konu cin mem. Jes,.Sokrato eraris, dezirante, ke mi estu pli perfekta ol in± povas esti kaj provante forpreni de mi la ilon de la perfekto, kiun mi povas realigi. Se mi ne timus esti tro subtila, mi al kiu Satono riprocas mahki je subtilo, mi aldiruŝ, ke estas ia laŭdinda modesto en la konfeso, ke mi bezonas mian malhumilon por subteni min.

* * *

Libro Tria **********

1

Sokrato ofte diris, ke la saĝon ne kontraŭas la malklero sed la frenezo. Nu, kion li nomis frenezo,- tio estas la malklero, kiani akompanas ĝin la kredo, ke oni estas klera. - La saĝulo - li asertis - konas iujn aferojn kaj scias, ke ĉion ceteran li ne konas. La saĝulo diligentas sole por koni la profundon de siaj bezonoj, la hierarkion de siaj bezonoj kaj la limojn de siaj fortoj. La frenezulo nenion scias pri tio kaj ki-edas scii ĉion. Kaj estas frehezuloj, kiuj imagas, ke iliaj fortoj estas senlimaj.

■ "Kiam temas pri la korpaj fortoj, la popolo primokas la plej tromemfidajn el tiuj nescioj. La popolo ridas, kiam la frenezulo Atenodoro, kiu kredas esti titano, klinas sin sub la urba pordego pro timo ektuŝegi sian frunton, aŭ kiam, enbrakigante angulon de sia domo, li pretendas forporti sian domon. Sed, kio mirigis min, tiom longe, kiom mi havis la kapablon miri, tio estas, ke la popolo ne mokas, kiam homo pretendas gvidi ĝin. Kaj mi demandis min : Cu do la popolo kredas esti pli malpeza kaj pli facile manipulebla ol iu el siaj domoj ?

"Sed, por konfesi la veron, malmultaj politikistoj estas frenezaj ĝis tia grado. La plimulto ne provas forporti la domon : dum ili deturnas la atenton per ĉarlatanaj gestoj kaj belegaj paroloj, ili ŝovas sub sian mantelon la plej grandvalorajn el la etaj objektoj, kiuj troviĝas en la loĝ- ejo; kaj la ormoneroj estas tio, kion plej volonte ili ŝo- vas sub sian mantelon.

"Tamen okazas, ke tute juna homo, ekzaltegita de sia juno kaj de la eksceso de sia malklero, kredas povi gvidi la popolon al saĝaj kaj justaj decidoj. A1 tiaulo, se li rerikontus min, la plej utila el la spektakloj mi estus al li. Mia senpoveco estus potenca sur lian spiriton. Ĉu li ne forlasus sian malsaĝan tromemfidon, kiam li vidus Sokra- ton pasigi sian tutan tempon, provante gvidi al la saĝo malgrandan nombron da taŭge naturdotitaj homoj, kaj kun malofta sukceso ?...

"Sed, se la junulo, pri kiu mi parolas, ne renkontos min kun mia instrua senpoveco, liaj unuaj malsukcesoj instruos lin kaj li fordecidos sekvi la popolon, pretekstante ĝin gvidi, aŭ li forlasos ĉiun sagon kaj ĉiun juston.

"Kiu decidis laŭ tiu lasta maniero, tiu laŭte prikantas la saĝon kaj la juston de 1'popolo, kaj li sekvas la popolon, perfideme senposedigante ĝin, inter ĉiuj ĝiaj kapricoj el mal- justo kaj malsaĝo. Liaj mensogaj prilcantoj kaj lia obeemo hav- igos al li altajn ŝtatoficojn kaj monon. Sed ĉu li ne fariĝis la plej malnoblega el la sklavoj kaj ĉu li ne konsentas, kant- ante la gloran himnon, al ĉiuj malnoblaĵoj kaj al ĉiuj faloj?"

Bstis en Ateno junulo el nobela kaj riĉa familio, kies korpo kaj vizaĝo estis perfekte belaj. Lia facila kaj fidela memoro ebligis al li reciti multajn versojn de Homero, de Pindaro, de Eskilo aŭ de Sofoklo. Pri ĉiuj temoj li flue pa- rolis, kun gracio kaj fleksebla aplombo. Lia intelekto sprita trovis argumentojn kaj kredis trovi veraĵojn. Li estis el tiauloj, kiuj, tial ke ili estas elokventaj, persvadas sin mem tiel, kiel aliajn kaj erare opinias, ke ili estas saĝaj. Ĝiuj liaj aŭskultantoj admiris lian elokventon,,kaj liaj am- antoj proklamis lian saĝon. Iliakonsile, li sin destinis al la vivo politika. Oni kutime diris, ke, se -la dioj indulgos lin, li havos la plej gloran vivon. Tiu distinginda junulo nomiĝis Eŭtidemo.

La amikoj de Eŭtidemo, sciante, kiom Sokrato malŝatis ĉiun politikon kaj timante, kion li povus diri kontraŭe al iliaj intencoj, ofte kaj malice parolis pri la Saĝulo kaj zorge klopodis, por ke la junulo estu for de la lokoj, kiujn la Saĝulo frekventis.

De mi Sokrato eksciis tion kaj li diris al mi : - Se mi kapablas, mi savos Eŭtidemon de la danĝeraj maiamikoj, kiujn li konsideras siaj amikoj. Se mi kapablas, mi malebligos, ke Eŭtidemo surmetu la brilan tunikon, kiun la centaŭro Demos donacas al tiuj el siaj servistoj, kiuj pretendasresti justaj. Se mi kapablas, mi hal.tigos Eŭtidemon sur la vojo al Oeta[10] kaj al la brilegaj ekzekutoj.

Eŭtidemo ne estis sufice aĝa, por ĉeesti la popolan kunve- non. Sed li ofte sidis, por ekscii pri la aferoj, en la buti- ko de spronvendisto proksime de la placo.

Sokrato ankaŭ venis en tiun butikon, kiu estis tre gran- da. ĉe unu flanko de la butiko ni ĉirkaŭis Sokraton; ĉe: la alia flanko, Eŭtidemo estis ĉirkaŭita de siaj amikoj. Inter la du grupoj estis malplena spaco. Kaj du malsamaj inter- paroloj okazis.

Nu, tial ke Sokrato parolis kun perfekta gracio pri la justo, okazis, ke Eŭtidemo geste komprenigis al siaj ami- koj, ke ili silentu kaj ke, sen proksimiĝo al ni, ili de- vis aŭdi Sokraton.

La granda akuŝigisto de intelektoj, vidante, ke ĉiuj lin aŭskultas, lerte turnis sian paroladon, demandante al Alcibiado, ĉu li kredas aŭ ne, ke la justo povas esti ins- truata.

Alcibiado respondis :

Se mi ne kredus, ke la justo povas esti instruata, kial do mi persiste sekvus Sokraton ?

Tiam Sokrato, alterne rigardante Alcibiadon kaj Eŭtide- mon :

Mi ne scias, mia Alcibiado, ĉu ci estas pli aŭ malpli be- la ol 'la junulo, kiu restas silenta, ĉirkaŭite de multaj amantoj, Ĉe la alia ekstremaĵo de la butiko. Mi ankaŭ ne scias, kiu estas la plej saga. Liaj okuloj brilas de inte- ligento, kiel ciaj okuloj; lia rideto, kiel cia rideto, prikantas la sentimecon kaj memfidecon. Eble vi baldaŭ es- tos du konkurantoj pri akiro de 1'popolaj favoroj. A1 mi nun plaĉas imagi, ke la saman tagon, pri sama afero, vi ek- parolados antaŭ la Kunvenantaro. Kaj jen mi kredas aŭdi la komencon de ambaŭaj paroladoj viaj. Ĉar la ceteron mi ne aŭdas.

Ci diru, kion ci aŭdas - petis Alcibiado kun bel-malbela rideto, karesa kaj loga kiel tiu de amoristino.

Ci, eble, por bone opiniigi pri cia justosento, ci komen- cos, deklarante, ke ci ŝuldas ion al Sokrato, kaj ke cia saĝo, malgrandparte, venas de 1'filo de la akusigistino.

Ci malbone aŭdas, filo de Penareta. ĉe miaj unuaj paroloj, mi tuj proklamos la tutan veron. Mi fanfaronos, ke ĉion mi ŝuldas al ci kaj mi fiere deklaros, ke Alcibiado estas nur la buŝo de Sokrato.

Mi ne sciis, ke tian belan buŝon mi havas, filo de Kli- niaso. Sed ni vidu, ĉu mi plibonŝance divenos la parolad- komencon de Eŭtidemo. "Atenanoj - li diros - neniu povas fanfaroni, ke li instruis ion al mi. Mi aŭdis pri homoj,

al kiuj oni atribuis keikan saĝon aŭ kelkajn sciojn. La pru- dento de miaj amikoj ĉiam malebiigis, ke mi aŭskuitu tiujn homojn. Ne nur mi volis eviti instruricevojn; sed mi volis, ke oni povu konjekteti, ke iun ajn mi ricevis. Vi do respekte aŭskultu mian opinion tian, kiel la hazardo povos ĝin inspiri al mi".

Ni ekridis. ĉirkaŭ Eŭtidemo neniu ridis. Kaj -la junulo havis la vangojn strangete ruĝaj.

Sokrato daŭrigis : - Mi ŝatus aŭdi tiajn komencojn sincerajn el multaj buŝoj. Plaĉus al mi homo, kiu, prezentante. sin por praktiki la kurac- arton, komencus sian paroladon jene : "Atenanoj, mi neniam pristudis maisanojn nek la kuracilojn per la heipo de tiuj, kiuj spertas en tiuj aferoj; neniam mi serĉis iun, kiu estus lerta;-en sia arto kaj povus ties principojn instrui al mi., Mi kunportas al vi la belan virgon de mia nescio. Mi do esperas, ke vi plenfidos min kaj ke vi permesos al mi instruiĝi, far- ante sur vin rniajn unuajn provojn".

Tiam, Eŭtidemo ridis- tiel forte, kiel ni. Liaj ĉirkaŭantoj poste ridis. Tamen la ruĝo plibriliĝis sur liaj vangoj. Li ekstaris kaj eliris, sekvate de sia aro da amantoj,-

2

Se ŝiaj gepatroj atentigis juninon kontraŭ nekonata junulo, ili riskas esti vekintaj en ŝi la deziron koni tiun junulon; ili riskas esti semintaj en ŝin ĝermon de amo. Tiom longe, kiom ŝi ne estos vidinta tiun, pri kiu oni parolas kun malamo kaj malfido, ŝi bridos sian scivolon, eble ŝi sulccesos malkon- fesi ĝin al si. Sed, se okazas, ke la gejunuloj interrenkont- iĝas, la junino - precipe se la junulo estas dirinta strang- etan vorton aŭ farinta iun mirigan geston - nur deziros revidi lin plu.

Tia estis Eŭtidemo, kiam li estis-renkontinta Sokraton kaj aŭdinta liajn- parolojn kaj ilian strangetan gracion. A1 siaj amikoj li parolis nur pri Sokrato. Kiam ii estis sola, tiam estis Sokrato, pri kiu ii pensis.

E»um kelka tempo li malcedis al la deziro revidi la Saĝulon. Iun tagon, fine, li estis venkita. Kun ĉiuj siaj amikoj li ve- nis sidi meze inter ni kaj li aŭskultis, nenion dirante.

Nu, tiun fojon, Sokrato ŝajnis ne distingi Eŭtidemon; li ne nomis lin kaj direktis al li neniun el'siaj paroloj.

Same okazis dum kelkaj tagoj. Eŭtidemo aspektis kiel la

plej silenta kaj diligenta el la disĉiploj. Kaj liaj oku- loj pli kaj pli similis du flamojn el amo kaj admiro, di^- rektitaj al la Majstro.

Iun vesperon, ĉe la horo de disiĝo, Sokrato metis la manon sur la ŝultron de Eŭtidemo, tiel montrante, ke li deziras paroli duope kun li. ..Tial ke la amikoj de Sokrato kaj la amikoj de Eŭtidemo forpaŝis, Sokrato, opiniante, ke la tiel nova amo de Eŭtidemo igis la junulon tro timema por publika interparolado, kredis utile konversacii kun li aparte. Mi eksciis poste la parolojn, kiujn ili interkomu- nikis.

Eŭtidemo, mi sentas por ci multe da korinklino kaj mi estus feliĉa, se ci reciprokus iom al mi.

Ci do estu feliĉa, Sokrato. Cin mi konas nur de malmul- taj tagoj, Sed el ĉiuj homoj estas ci, kiun mi plejamas.

Mi ja kredas, ke, jam nun^ ci amas min sufiĉe, por ke mi povu esti iom utila al ci. Car la filozofo estas homo, kiu efike kuracas nur tiujn, kiuj amas lin. ĉu do ci-konsentas, ke morgaŭ estu ci, kiun mi demandados kaj akusigos ? Ĉu Cl konsentas, ke, inter la pensoj, kiujn mi akuŝigos al ci,

ni ekzamenu, ĉuiuj estas malvive naskitaj idoj, ĉu la aliaj estas vivpovaj idoj ?

Ho Sokrato, mi estis maltimema antaŭ ol cin renkonti. Nun mi estas tima, kiel amanta junino.

Ĉu ci timas konfuziĝi, se mi demandas cin antaŭ multopa kunvenantaro ?

Mi konfuziĝus, eĉ se ci demandus min en la ĉeesto de nur unu sola el ciaj amikoj aŭ en la ĉeesto de unu sola el miaj amikoj. Mi ruĝiĝus kaj neniu vorto povus eliri el mia

elsekigita gorĝo.

Sed, se ni estus duope...

-' Tiam mi kredas, ke mi povus cin respondi, tremante pro feliĉo.

Morgaŭ ci do estu sola en tiu sprona butiko, kie mi vidis cin la unuan fojon kaj kie, jam cin amanta, mi diligentis por kapti cian atenton, por ke ci ankaŭ amu min. Miaflanke mi iros sole kaj mi provos ĉu, efektive, ci amas min sufi- ĉe, por ke mi povu iom utili al ci.

La sekvantaii tagon, ambaŭ fidele venis al la rendevuo.- Ili ^J-diĝas unu apud la alia. Kaj ilia interparolo estis kiel sekvas, aŭ kun tute eta diferenco :

Ĉu estas vere, mia kara Eŭtidemo, ke ci kolektis multajn verkojn, kies aŭtoro havas la reputacion esti saĝaj ?

Tio estas vera, Sokrato. Ciutage ankoraŭ mi kolektas tiajn verkojn kaj ĝi estas trezoro, kiun mi neniam ĉesos pligrand- igi.

Mi estas feliĉa, Eŭtidemo, ke ci nomas trezoro la saĝon prefere al oro kaj al arĝento. Ci jam scias, sendube, ke oro kaj arĝento ne povas plibonigi nin; sed la pensoj de la saĝ- uloj, se oni komprenas ilin ĝuste, havigas la verajn riĉaĵojn, la riĉaĵojn kaj la ĝojojn de la virto.

Sokrato vidis, ke la junulo aŭdis laŭdojn kun plezuro.

Ci diru al mi, - li daŭrigis - kion ci celis, kolektante tiom da libroj ?

Eŭtidemo, silenta, pensis pri la farenda respondo. Kaj li estis embarasata. Sed Sokrato, post-mallonga silento, daŭrigis :

ĉu ci volas fariĝi kuracisto, kiel mia amiko Alekso ? La kuracistoj ja multe verkis.

Verdire, ne, mi ne deziras fariĝi kuracisto.

Sokrato, laŭ sia kutimo, multigis la familiarajn demand- ojn, igante Eŭtidemon konfesi, ke li volis esti nek arkitolc- to, kiel Iktinoso, nek statuisto, kiel Fidiaso, nek geometro, kiel 'Teodoro, nek pentristo, kiel Parhasio, nek pafilisto, kiel Pistiaao, nek astronomo, kiel Anaksagoro. - Ĉu ci eble aspiras - li fine demandis - tiun sciencon, kiu kapabligas por regi ŝtaton, komandi homojn kaj utili al ili, satntempe utiligante al si mem ?

Jes, Sokrato, ĝi estas tiu scienco, al kiu mi fervorege. celadas. Estas ĝi, kiun mi volas akiri'.

Pro la hundo, cia ambicio ne estas malgranda. Ci aspiras al la plej bela el la sciencoj, se fakte ĝi ekzistas; ci volas akiri la unuan el la talentoj, se fakte ĝi estas ebla.

Kial tiu scienco ne ekzistus aŭ kial tiu talento estus neebla ?

Cu ci volas, Eŭtidemo, gvidi la homojn kaj gvidi cin mem laŭ la justo ?

Ci tute ĝuste diras, kion mi celas.

Se homo pretendus cin gvidi perforte kaj ne konvinkante cin; cu tiu homo ŝajnus al ci justa ?

Certe ne.

ĉu do ci persvados la Atenanojn, ke ili faru tion, kio estas justa ?

Tia estas mia intenco.

Kaj cu ci instruos al ili, laŭ tio, kion ni diris, neni- am ion komandi aŭ malpermesi al iu sen persvadi tiun, kiu devos obei ?

ĉu tio, kion ci diras, Sokrato,-estas farebla ?

Mi ne scias, mia-Eŭtidemo. Ci mem prikonsideru la aferon.

Kion ci diras, tio ne eblas. Car ofte Ateno estas en mi- lita stato kaj oni ne diligentas persvadi la malamikon,sed venki ĝin.

ĉu tio ŝajnas al ci justa, mia Eŭtidemo ?

Neniu, Sokrato, iam dubis, ke tio estas justa.

Eble nenin antaŭ Anaksagoro, dubis, ke la suno estas iu dio. Ĉu ci opinias, ke Anaksagoro malpravis, starigante al si la demandon ?

Ci pravas, Sokrato. Ĉar mi divenas, kion ci volas diri. Jes, la saĝulo povas starigi al si demandojn, kiujn neniu antaŭ li starigis aŭ ne ŝajnis starigi.

Cu ci konsentas pri ekzisto de naljustaj militoj ?

Certe.

Sed ĉu aliaj militoj ŝajnas al ci justaj ?

Iuj militoj, ja, ŝajnas al mi justaj.

Necesas tamen, ke 6iu milito estu maljusta, almenaŭ por - unu el ambaŭ militantaroj. Aŭ ĉu ci opinias, ke la spart- anoj kaj la atenanoj prave interbatalas ?

Ni ĉiuj scias, ke la spartanoj maljuste militas kontraŭ nin.

Cu vere ĉiuj ? Ĉu la spartanoj konsentas pri sia maljus- to ?

Ci ŝercas, kara Sokrato. Anstataŭ konsenti pri tio, ili asertas, ke ni estas la malpravuloj.

ĉu ci konas, Eŭtidemo, ĉiujn kaŭzojn, proksimajn aŭ mal- proksimajn, de la milito ? Ĉu ci konas ĉiujn kulpojn de ambaŭ registaroj ? kaj ĉu ci povas kun certo prijuĝi kon- cerne nin kaj tiujn ol Sparto ? Aŭ ĉu ambaŭ ne kredas, ke ilia patrio pravas. tial ke ĝi estas ilia patrio ?

Tion ili ja kredas.

Sed ĉu ci konas stultulojn, kiuj kredas esti ĉiam pravaj kaj ke ĉio, kion ili diras aŭ faras, estas perfekta, tial ke estis ili, kiuj tion faras aŭ tion diras ?

Mi konas plurajn homojn tiajn.

Ĉu do ci kredas, Eŭtidemo, ke la patriamo blindigas la popolojn, kiel la sinamo blindigas la stultulojn ? Kaj ĉu ci malŝatas la sinamon kaj la patriamon ?

Mi timas, Sokrato, pro tio, kion mi jam diris, kaj pro ties ebiaj konsekvencoj. Tial ke mi ne plu kuraĝas ion diri.

~ Cu la saĝulo, kara Eutidemo, ne estus, kiu neniam timas pro tio, kion diras lia racio, kaj pro ties eblaj konsekvencoj ?

Eble, kara Sokrato. Sed mi ekkomprenas, ke estas malfacile esti saĝa.

ĉiuj belaj aferoj estas maifacilaj,. Eŭtidemo. Kaj ĉu ci ne malestimas tiujn, kiuj hezitas antaŭ malfacilaĵoj ?

Mi ja malestimas ilin.

Jli do provu ne ŝanceliĝi, por ke Eŭtidemo ne malestimu nin... Ĉu ci konsentas, ke ni supozu momente, ke, en la mi- lito, kiu afliktegas ia du landojn, la unuaj maipravaĵoj kaj la plej gravaj originas de la atenanoj ?

Mi konsentas, por plaĉi ai Sokrato, ld.un mi amas. Se tamen tiu supozo ne ŝajnas malpia al Sokrato la atenaho..

Cu ci ne aŭdis, ke mi proklamas min homo antaŭ ol min pro- klami atenano, kaj civitano de l'mondo prefere ol de: urbo ?

Mi aŭdis pri tiaj aferoj, sed mi ne sciis, ĉu mi devas , ilin kredi.

Ĉu ne povas okazi, ke ci aŭ mi malpravas ?

Tio ja povas okazi.

Sed tia malbonŝanco povas okazi, ĉu ne ? al ĉiu el la atenanoj.

Sendube.

ĉu ci kredas, ke la popola kunvenantaro estas pli saĝa kaj malpli pasia ol ĉiu el la atenanoj konsiderata aparte ?

Mi ne scias, kion respondi al ci.

Ĉu la popola kunvenantaro neniam faris maljustaĵon al iu civitano ?

Mi opinias, ke da tiaj ĝi faris, kaj plurajn.

Ci konas, verŝajne, la aferon pri' la dek generaloj.

Hi ja konas ĝin.

Ĉu ci memoras, ke la popolkunveno kondamnis ilin ?

Tion mi memoras.

Sed pli poste la popolkunveno malaprobis tiun kondamnon.

Tion mi scias.

Sekve, la popolkunvenantaro estis nepre maljusta, ĉu en unu aŭ 'en la alia de siaj juĝoj, ĉu en tiu, kiu kondamnis la generalojn, aŭ en tiu, kiu kondamnis, se direble, tiun kon- damnon.

Hepre.

Sed ĉu la dek generaloj ne estis civitanoj ?

Tiaj ili estis.

Kaj ĉu la juĝantoj ne estis civitanoj ?

Tiaj ankaŭ ili estis.

Sajnas rezulti de tio, kion ci diris, ke unu aŭ la alia popolkunveno faris maljustaĵon koncerne civitanojn.

Ĝi estas neneigebla.

Nun ci ekzamenu jenon. fiu ci opinias, ke la popolo estas pli bondezira al la fremdŭloj ol al la civitanoj ?

La malon mi tute opinias, Sokrato.

Kaj 6u ci opinias, ke oni estas pli facile maljusta kon- traŭ tiuj, kiujn oni amas ol kontraŭ tiuj, kiujn oni ne amas ?

Kontraŭ tiuj, kiujn oni ne amas.

Tiel, 8u ne povus esti, ke Ateno estus maljusta kontraŭ Sparto ?

La afero ne plu ŝajnas al mi neebla.

Kaj, se tia estas la afero, la milito, kiun ni subtenas, estas niaflanke maljusta.

Mi mem estus maljusta, se mi rifuzus konfesi tion.

Sed &u ci kredas, ke ĝi estas justa aliflanke ?

Necesas.

Ne, Eŭtidemo, mi kredas, ke tio ne estas necesa...

Cu vere ?

... Se almenaŭ estas maljuste puni plurajn senkulp-ulojn, tial ke ie estas unu kulpulo. Sed ĉu eble ci opinias, ke estas juste frapi blinde, kiam krimo estaS farita ?

Mi ne pensas tiun abomenindan absurdaĵon.

Nu, ĉu ci eble opinias, ke ĉiu el la atenanoj, kiu estis mortigita ekde la militkomenco, estis persone kulpa kon- traŭ la spartanoj ?

Cu persone ? Ne. Sed...

Ci daŭrigu, Eŭtidemo. Kial ci haltas survoje ? Ci do asertu, Ĝar ci komencis, ke la kulpoj ne estas personaj kaj ke se mi plenumas mortigon, estos juste, ke oni mort- igu cin.

Ne, Sokrato, tiajn aferojn mi ne diros, kvankam, laŭ pli malpli duonkaŝa maniero, mi aŭdas ilin el la buŝo de homoj, de kiam mi komprenas iliajn parolojn. Sed la aliaj parolas en la mallumo kaj ci jam faris en mi tro da klaro, por ke mi povu ripeti iajn parolojn malklarajn.

Do la spartanoj kulpas kontraŭ ĉiuj senkulpaj soldatoj, kiujn ili mortigis aŭ vundis.

Sed, Sokratĉ, tiuj soldatoj volis mortigi Lacedemonojn.

Cu libere ili ŝiuj volis fari tion ? Mx ĉu pluraj ne "bata- lis perforte ?

Preskaŭ ĉiuj batalis malvole.

Tiel ili ne meritis la morton. Tial ke oni devigis ilin batali, ili estis punataj pro maljustaĵo, kiun ili suferis.

Sed, Sokrato, kiel konduti, ĉar la milito estas proklamita?

Alimomente ni esploros, kion ci opinias pri tiu demando. Pri hodiaŭ, ci diras, ke milito estas, ambaŭflanke, iu tut- aĵo el maljustaĵoj. Sed, ĉu ci ne diros ankaŭ, ke la maljust- aĵoj de unu sola batalo estas pli multnombraj kaj malpli el- teneblaj ol la maljustaĵoj, kiujn oni pretendas kontraŭbatali?

Tion mi ja devas diri.

Do, ciaopinie, la spartanoj ne devus militi, eĉ se ni havas kontraŭ ili kelkan malpravaĵon. Ili devus persvadi nin pri neceso kompensi la malpravaĵon.

Sed ili eble ne sukcesus pri tio. Car estas malfacile pers- vadi popolon pri tiaj aferoj.

Ci pravas, Eŭtidemo. Ci do diru al mi, kion ili devis fari, post kiam ili malsukcesis per saĝaj rimedoj.

Ci demandas min pri afero, kiun mi ne scias, Sokrato.

Ci eraras, mia Eŭtidemo. Ci scias, ke oni neniam devas uzi malsaĝajn kaj maljustajn rimedojn. Ci scias, ke oni neniaiu devas frapi aŭ mortigi homon, tial ke alia homo kulpis. Ci scias, ke la spartanoj devus elsuferi maljustaĵon prefere ol ekfari kaj elsuferi miriadojn da maljustaĵoj.

Sed, Sokrato, se oratoro dirus tion al la popolo, kiu ko- leriĝas pro maljustaĵo, tiu popolo mortigus lin.

Ci kredeble pravas.

Tiujn aferojn oni ne povas diri al la popolo, kiu elsuferas la maljustaĵon.

Ĉu ci kredas, ke la maljusta popolo pli emas- aŭskulti just- ajn parolojn ?

-"Sajnas al mi, ke ĝi estas malpli ema.

Ĉu do ci diras, Eŭtidemo, ke oratoro ne povas paroli juste, kian temas pri milito deklarota kaj eĉ malpli, kiam temas pri milito jam komencita ?

Sajne ci konsilas, Sokrato, ne paroladi al la popolo en tiaj okazoj.

Sajnas al mi, Eŭtidemo, ke estas ci, kiu donas al ci tian konsilon.

,La junulo pripensis dum kelkaj momentoj. Poste li diris s

Mi ne parolos, nedevigite, en la popolkunvenoj, tiom longe?

kiom daŭros la milito. Sed, se iu cirkonstanco devigos min paroli, mi konsilos, ke oni faru la pacon, por reveni al la justo.

Se tion ci diros, oratoroj kulpigos cin kaj kondamnigos kiel malamikon de Ateno.

A

Cu ci ne kutimas diri, Sokrato, ke la morto estas nek malbonaĵo nek bonaĵo, sed ke la mensogo estas malbonaĵo ?

Tion mi ja ofte diras, kaj, koncerne min, mi preferus morti ol mensogi.

Kial mi estu malpli brava ol ci ?

Ci nepre estas tiel brava, kiel mi, se ci estas tiel for- te konvinkita pri la samaj aferoj. Sed ĉu ci aŭdis, ke mi parolis al la popolo eĉ dum paca tempo ?

Nenion tian mi aŭdis kaj ĝi estas unu el la aferoj, kiuj mirigas min.

Ĉu ci opinias, kela popolo pli volonte aŭskultas la just- ajn parolojn ol la pasiajn parolojn ?

Mi ne scias, Sokrato. Mi estas ankoraŭ tro juna kaj ne- niam mi Ĉeestis kunvenojn.

La unuan fojon, kiam ci ĉeestos, tuj ci konstatos, ke la oratoroj flatas la popolon anstataŭ ĝin konsili. Ili diras, ke la justo estas la popolvolo kaj ke ĉiam estas juste fa- ri, kion volas la popolo.

Tiajn parolojn oni jam raportis al mi.

Kion faras oratoro en la kunvenantaro ?

Li faras multajn aferojn.

Ĉu la ĉefa el tiuj aferoj ne estas proponi leĝojn ?

Ci ja mencias la ĉefan okupon de la oratoroj.

Sed ĉu ci opinias, ke estas juste proponi leĝon ?

Jes, se, almenaŭ, la leĝo, kiun mi proponas, estas justa.

Cu do ci kredas, ke leĝo povas esti justa ?

Tion mi kredas.

Ci jus lcredis havi saman konvinkon pri la milito. Ci aser- tis, se mi ĝuste memoras, ke iuj militoj estas maljustaj, sed ke aliaj estas justaj.

Ci ĝuste memoras. Tion mi asertis antaŭ ne sufiĉa pripens- ado.

Sed ĉu ci nun scias, ke ĉiu milito estas maljusta ?

Tion mi scias nun.

Eble, Eŭtidemo, estas same pri ĉiu skribita leĝo.

Mi ne scias, kion diri al ci, Sokrato. Tamen tre ŝajnas al mi, ke justaj estas iuj leĝoj.

Ĝu la leĝoj, pri kiuj ci parolas, punas tiun, kiu malobeas iiin ?

Ili p-unas lin.

Ĝu ili punas lin laŭ lia konsento aŭ perforte ?

Perforte.

Ĝu ci ne diris antaŭmomente, ke, se oni perforte devigus cin fari, kion ci ne volas, ci sentus, ke oni faras al ci maljustaĵon ?

Mi ja memoras, ke ion similan mi diris.

Ĉu do la leĝo, kiu, malzorgante cin persvadi, devigaŝ cin per minacoj kaj punoj, ne faras al ci maljustaĵon ?

Bble. Sed, kion ci volas konkludi el tio ?

Nenion, mia Eŭtidemo. Ĉar mi nenion diras pri mi. Nur mi helpas al ci forpŭŝi la aferojn, kiujn aliaj diris al ci. Kaj mi helpas cin, por ke ci parolu al ci mem kaj ke ci aŭs- kultu cin mem.

Sed-ci aŭdigas en mi parolojn, kiuj mirigas min.

Eble estas pro tio, kara Eŭtidemo, ke mi silentigisen ci la famojn de l*popolamaso kaj la asertojn de malkleruloj,- kiujn rediras aliaj malkleruloj. Eble estas pro tio, kara Eŭtidemo, ke mi sukcesis kaŭzi en ci grandan silenton. Ci do aŭskultu ankoraŭ inter la silento de ĉiuj fremdaj voĉoj. Ci aŭskultu, ĉu ci diras al ci, ke estas juste persvadi la hom- ojn, sed ke estas maljuste devigi ilin agi aŭ ne agi.

Jes, Sokrato. Kiam mi sukcesas forgesi ĉion, kion oni ins- truis al mi, ŝajnas al mi, ke tiujn aferojn mi diras al mi.

Sed, ĉu ci opinias, ke estas juste proponi maljustaĵon ?

Certe ne.

Ĉu la oratoro, kiu proponas leĝon, ŝajnas aŭ ne al ci fari tiranecan agon kaj maljustaĵon ?

Mi ne kuraĝas respondi al ci.

Sed, post momento, kiam ci estos sola, ci respondos al ci mem. Kaj, tial ke mi konas cian justemon, ci ne plu pensos iam ajn proponi leĝon.

Ci estas okupata, malica Sokrato, al la detruado de mia tuta estontaĵo.

Nenion mi trudas al ci, kara Eŭtidemo. Mi nur petas, ke ci alrigardu cian propran lumon. Ĝi ja dispelas estontaĵon el nebuloj lcaj el fantomoj, kiujn ci kredis ami. Sed la fanto- moj estas elrevigaj amantoj kaj cia racio hodiaŭ savas cin el tuta estontaĵo el mallumoj, el malfeliĉaĵoj kaj el bedaŭ- roj.

Mi tamen hezitas, Sokrato, por cin danki.

Kiam la ideoj, kiujn ci ektrovis en ci, estos fariĝintaj familiaraj al ci, ci amos tiujn realaĵojn pli ol iam.ajn ci amis iun fantoŭon. Kaj ĉiutage ci dankos al cia racio pro tio, ke ĝi forpelis la fantomojn kaj lumigis ciajn re- alaĵojn.

3

Post tiu interparolo, Eŭtidemo ligiĝis al Sokrato, per- svadite, ke ne ekzistis alia majstro pri 'feliĉo kaj pri virto. Kaj Sokrato tiel korinklinis al li, kiel al la plej bonaj el siaj malhovaj disĉiploj.

Eŭtidemo, sciante, ke estas granda bono esti senigita je siaj malĝustaj opinioj, ne plu hontis publike respondi al Sokrato kaj esti publike refutata de li. Eĉ iun tagon li diris :

Mi pentas pro tio, ke mi havis tian honton kaj instigis Sokraton, ke li refutu min aparte. Ĝar eble, kion li diris por mi sola, tio ankaŭ povus utili al alia.

Sokrato respondis ridetante :

Cin mi gratulas pro tio, ke ci nun scias, ke la vera amo estas senĵaluza kaj ke la veraj riĉaĵoj estas tiuj, pri kiuj oni estas malavara.

Post tiuj vortoj, la interparolo temis, tiun tagon, pri la veraj bonaĵoj kaj la veraj malbonaĵoj.

Cu ci opinias koni, mia Eŭtidemo, la verajn bonaĵojn kaj la verajn malbonaĵojn ?

Antaŭe, bOnfara Sokrato, mi senhezite estus respondanta, asertante, ke mi konas, kion ci demandas. Sed ci liberigis min je tiom da malĝustaj konoj, ke mi estas maltrankvila pri ĉiuj aferoj, kiujn mi kredis scii, tiom longe, kiom mi ne ekzamenis ilin lcun ci kaj ke ci ne montris al mi, ĉu vere mi havas tiujn sciojn, aŭ ĉu mi ne havas ilin.

Ni do dediĉu nin, bonvola junulo, al tiu ekzameno pri la temo, kiun mi ĵus diris.

Kun ĝojo mi konsentas tion.

Ci diru al mi, kion nun ci opinias pri la veraj bonaĵoj kaj la malveraj bonaĵoj.

Mi estas konvinkita, Sokrato, ĝis pruvo pri la malo, ke la sano, ekzemple, estas bonaĵo, sed kela malsano estas malbonaĵo. Kaj mi ankaŭ opinias, ke la nutroj, la trinkoj, la ekzercoj, la ripozo estas tiom da bonaĵoj, kiam ili hav- igas bonan sanon; sed ili fariĝas malbonaĵoj, kiarn ili kaŭ- zas malsano jn.

Tiel trinkoj, nutroj, ekzercoj kaj eble ankaŭ la ricaĵoj, la vestoj, kaj la domoj, kaj la mebloj, ŝajnas al ci bon- aĵoj, kiam ili havigas bonaĵon; kaj malbonaĵoj, kiam ili kaŭ- zas malbonaĵon.

Ci diris, kion mi opinias.

Sed cu la sano ne estos malbonaĵo, se ĝi kaŭzas malbon- aĵon ? kaj Ĝu la malsano ne estos bonaĵo, se ĝi havigas bon- aĵon ?

Kion ci diris, Sokrato, estus vera, se tio estus ebla. Sed neniam mi vidis malsanon havigi bonaĵon, nek sanon kaŭzi malbonaĵon.

Eble, mia Eŭtidemo, ci rigardis tro malmulte da aferoj aŭ tro malatente rigardis.

Ci helpu min vidi pli bone, bonfara Sokrato, kaj, se tio restas ebla, mi amos cin ankoraŭ pli ol mi amas cin.

Cu ne estis homoj, kiuj, tial ke ili bonfartis, partoprenis militon en kiu ili trovis morton ?

Da tiuj estis.

Cu da ili ne estis, kiuj, tial ke ili bonfartis, enŝipiĝis, estis atakitaj de piratoj kaj sklavigataj ? Aŭ ilia ŝipo dro- nis, tiel ke ili fariĝis kaptaĵo de fiŝoj ?

Da tiuj estis.

Ĉu ci ne kredas, ke por tiuj homoj la sano estis malbonaĵo, kaj ke oportuna malsano estus al ili bonfara ?

Pri tio mi konsentas.

Ĉu ne estas viroj, kiuj, tial ke ili estas fortikaj kaj for- taj, praktikas rabadojn ?

Da ili estas. Kaj por tiuj ankaŭ, ĉu ili estas aŭ ne punataj la sano estas malbonaĵo.Car ci jam instruis al mi, bravega Sokrato, ke la maljustaĵo ne bezonas esti punata, por esti malbonaĵo ..

Iufoje utilaj, iufoje malutilaj, ĉu sano kaj malsano ne plu ŝajnas al ci per si mem nek bonaĵoj nek malbonaĵoj ?

Ja.

Ci do serĉu, mia Eŭtidemo, ĉu ci konas bpnaĵon, kiu estas ciam bonaĵo. ĉar nur tio sola havas ŝancon esti bonaĵo per si mem.

Ĉu mi devas dubi, bravega Gokrato, ke la scienco estas per si mem bonaĵo ? .

Mi ne povas rospondi cin, bravega Eŭtidemo, dum mi ne scias,

kion ci nomas scienco.

En ĉi tiu momento, Ĉiu scio ŝajnas al mi bonaĵo.

Ĉu oni ne rakontis al ci dum ciaj infanjaroj kiujn malr-.. bonaĵojn kaŭzis al Dedalo lia scienco ? Sei li estus mal- klera, Minoo ne kaptus lin, ne sklavigus lin, senigante lin samtempe de lia patrio kaj de lia libero. 'Se li estus malpli klera, li ne inventus la riskan fuĝrimedon, kiun oni rakontas, kaj li ne perdus sian filon laŭ kompatinda maniero. Eĉ se Ikaro sin savus kun ii, li ne povus multe gratuli al si pro sia scienco kaj pro la entrepreno al kiu ĝi instiĝis lin, ĉar, transportite ĉe barbarajn popolojn, li tie estis sklavo pli malmilde traktata ol en la insulo Kreto.

Kiel ĉiu, Sokrato, mi konas tiun rakonton. Sed mi ne estas tre certa? cu ĝi okazis. Tamen, ĉu vera aŭ malvera, ĝi avertas min, ke la scienco povas kaŭzi malbonaĵojn. Kaj la scienco ĉesas antaŭ miaj okuloj esti bonaĵo per si mem.

ĉu ci kredas, ke pli certaj ekzemploj ne povus esti don- itaj ? Aŭ ĉu ci ne konas la aventurojn de 1'sofisto Pala- medo kaj kiel Odiseo, ĵaluza pro lia scienco, pereigis lin?

Mi lconas tiujn malbonajn aventurojn.

En nia epoko, ĉu la reĝo de Persio ne forportigis kaj kontraŭ ilia volo retenas, pro ilia scienco kaj iliaj ta- lentoj, plurajn homojn, kiuj, se ili estus malkleraj, vi- vus trankvile en sia patrio ?

Oni ja rakontis al mi multajn aventurojn el tiu speco... Sed, ĉar la sano kaj la scienco mem ne estas bonaĵoj, mi rezignas ektrovi veran bonaĵon.

Ci tro rapide laciĝas, mia Eŭtidemo.

Mi ja tro rapide laciĝis. Kaj la justo, certe, estas bonaĵo per si mem.

Ĉi-foje, ci verdiras. Car la justulo, eĉ se li mortas pro la justo, mortas feliĉa.

Malmulte da homoj tamen,el tiuj, kies juston oni laŭdas, konsentus morti pro amo al la justo.

La homoj, pri kiuj ci parolas, se ili starus antaŭ la neceso morti aŭ mortigi, kiu estus ilia elekto ?

Mi scias, kion ci volas diri, kuraĝa Sokrato. Kaj mi an- kaŭ, nun, farus la saman elekton, kiel ci. Sed mi estus malfeliĉa pro la devigo fari tian elekton.

&i estas pro tio, ke ci ne ankoraŭ estas perfekte kaj ĝoje justa, mia Eŭtidemo. Sed Antisteno, kiu sin ekzercas

de post pli longa tempo, Ĝu ci pensas, ke li estus malfeliĉa, kiel ci ?

Eŭtidemo : Ci devas demandi tion al li, bonfara Sokrato. Sokrato : Ci do respondu, mia Antisteno, pro amo al Eŭtidemo. Antisteno : Mi respondos pro amo al Eŭtidemo. Sed Eŭtidemo ne estos ĵaluza, se mi respondas ankoraŭ pli pro amo al Sokrato. Kaj Sokrato, kiu- instruis al mi, kiel la saĝulo devas ami sin mem, ne estos ĵaluza, se mi respondas pro amo al Antisteno kaj al lia saĝo.

Sokrato : Ci respondu pro la motivoj, kiujn ci volos. Sed diligentu, p6r klare kaj ekzakte rediri, kion en ci diras la

dio.

Antisteno : La dio diras en mi : La tagon, kiam Antisteno ha- vus la gloron morti por la justo, Antisteno sentus sin la. plej feliĉa kaj la plej fierega el ĉiuj homoj; ~ Sokrato : Tiun tagon, ci rajtus sperti kaj elmontri kelkan fieregon. Sed, ĝis tiu tago, ci kasu iom cian malhumilon im- ponan. Tio estas rimedo, por ĝin moderigi.

Mi samtempe ruĝiĝis kaj ridetis. Kaj mi havus multon, por diri. Sed mi silentis pro amo al Sokrato. Tiam li demandis min :

Cu ci opinias, Antisteno, ke Eŭtidemo tute malbone respon- dis, kiam li diris, ke la scienco estas bono per si mem ?

En tiu momento, Eŭtidemo bone respondus, se li scius, kiu estas la vera scienco. Estas poste, ke li malbone respondis. Gi estas, kiam li rekonis, kiel verajn klerulojn Dedalon, Palamedon aŭ tiujn, kiuj estis sklavigitaj de la granda reĝo pro mi ne scias, kia malŝatinda lerto de laboristoj.

Kiu do estas la scio, al kiu ci rezervas la nomon scienco, kag kiu ŝajnas esti por ci bono per si mem ?

Gi estas la scienco, kiun ci instruas al ni, tre amata So- krato. Gi estas la scienco pri si mem. Cu ai erarus, se mi asertus, ke por ci ĝi estas la sola bono, kaj ke la justo antaŭ ciaj okuloj estas nur parto de tiu scienco ?

Antisteno, mi kredas-, ke ci uzurpas miajn funkciojn kaj ke ci provas akuŝigi la maljunan Sokraton.

Por mi, tion ci scias, kara Sokrato, la scienco ne estas la unilca bono, sed necesas kunigi al ĝi la forton. Kaj la justo, kiel la aliaj virtoj, estas iu harmonia mikso el scienco kaj forto.

Mi konas, bravega Antisteno, nian malakordon pri tiu punkto. Verdire, ĝi ne gravas al mi, ĉar ĝi tuŝas nur vortojn. Kio

gravas al mi, tio estas, ke, en gravaĵ cirkonstancoj, ci agus same kiel mi. Tiel ci montrus, ke ci havas la tutan sciencon. Mi dŭ senamare ridetas, kiam cia obstino donas alian nomon al unu el la partoj de la scienco aŭ kiam ci rigardas klel kaŭzon egalan al la scienco tion, kio estas nur unu el ĝiaj rezultoj.

4

Hipiaso el Eleo, tre fama sofisto, estis veninta dum pluraj tagoj sinsekvaj, poraŭskulti Sokraton. Li eldiris neniun vorton, sed ofte li eklevis la ŝultrojn kaj pli ol unu fojon li aŭdigis longan rikanadon. Kiam li okazigis, skuante la kapon aŭ farante aliajn grimacojn, tiun males- timan bruon, Sokrato silentis dum momento kaj ni turniĝis al Hipiaso, atendante, kion li diros. Sed li daŭre silen- tis. Li ĉeestis kiel skerma instruisto, kiu apudestas ĉe lecionoj -de alia instruisto skerma; kaj li esperas baldaŭ venki lin, sed pacience li esploras la manieron de la kon- traŭulo, kiun li elektis, kaj opinias, ke ne ankoraŭ venis la ĝusta momento, por lin batalinviti.

Pine, iun tagon, kiam Sokrato laŭdis la juston, Hipiaso interrompis lin per Ĝi tiu subita parolado :

Eble ml ŝatus ciajn parolojn, se mi scius, pri kio ci parolas.

Ci mirigas min - rebatis Sokrato kun la plej favora kaj petolema rideto. Ĉar mi ne kredas, ke ci estas sufiĉe ma- lica por ne scii tion, kio estas la justo.

Jen ci min insultas, kvazaŭ ni estus en popolkunveno. Mi avertas cin, ke mi estas sensenta al la insultoj kaj niaj aŭskultantoj ne povas nin mortkondamni, ekzili aŭ alie puni. Mi sentas min sekura inter ili kaj mi ne hezitus mon- tri al ili mian tutan penson. Sed ne temas pri tio nun kaj cian mi nur deziras koni.

Ci estas tre trudema, Hipiaso, kiam ci petas de akusist- ino, ke ŝi mem nasku infanojn.

Nenion mi povus peti de ci, Sokrato, se la akuŝistino Penareta jam ne estus patrihiĝinta.

Tio okazis, mi kredas, antaŭ ol ŝi praktikis sian arton. Koncerne min, mi praktikadas jam de longe tiun metion de maljuna virmo, kaj nun ci postulas, ke mi patriniĝu, kiel se mi estus ankoraŭ juna.

Ci ĵus parolis pri la justo, ŝercema Sokrato. Sendube,

ci opiniis ion priparoli kaj mi ne estas stranga, demandante pri kio ci parolis.

Ci starigas al mi, Hipiaso, unu el tiuj praktikaj demandoj, al kiuj konvenas respondi ne per vortoj sed per agoj. Cu ci opinias, ke mia konduto malbone klarigas mian komprenon pri

la justo ? Ĉu ci aŭdis, ke mi mensoge atestis, ke mi kalumniis- ke mi malplaSigis inter si amikojn aŭ geedzojn, ke mi mortigis aŭ frapis iun ?

Ci provas eviti mian demandon, glita Sokrato. Ci diras, kion ci ne faras. Sed, anstataŭ difini la juston, ci eĉ ne diras, kion oni devas fari,: por esti justa.

Ci do ne kredas, ke la justo konsistas en la sindeteno je ĉiu maljustaĵo ?

Sed, Sokrato, se ci rifuzas difini la juston, kiel ci difi- nos la maljuston ?

Kion mi admiras en ci, malavara Kipiaso, tio estas la kons- tanto, per kiu ci preferas la vortojn ol la agojn. Kaj, ver- ŝajne, kiam ci havas ŝuldanton, ci petas de li pagpromesojn kaj ci rifuzas lian monon.

Ci ne estas mia ŝuldanto, Sokrato, sed eble ci estas la cia. Mi petas de ci nek promesojn nek monon. Sed, kiam ci longe priparolis aferon, ci devus scii, kiu estas tiu afero... Mi jam aŭdis multajn homojn difini la juston kaj mi ĉiam montris al ili, ke iliaj difinoj estis senvaloraj. Sed oni rakontis al mi, ke, laŭ la orakolo de Delfo, ci estus la plej saga el la homoj,; mi do esperis esti pli bonŝanca pri ci. Nu, mi tro- vis en ci grandan demandiston, grandan konfuziston, grandan mokŝerciston, kaj kiu timotremas, kiam oni demandas lin, kaj kiu 'timus, se li dirus ion, konfuziĝi, kiel li konfuzas ali- ajn, kaj kiu tre timas esti siavice mokŝercata. Tuj kiam ci ne plu traktas kun neklera junulo, ci eldiras nur evitajn pa- rolojn, kiujn mi ne timos nomi sonora silento. Dum Ĉi tiuj lastaj tagoj, mi do forperdis mian tempon, aŭskultante cin. Kaj, kia ajn estu mia bonvolo, se ci persistas paroli, por nenion diri, mi ĉie proklamos, ,ke oni perdas sian tempon aŭs- kultante la bruan kaj vantan Sokraton.

Cin mi arnus, Hipiaso, se, antaŭ ol iri por fari tiun favo- ran proklamon, ci konseritus diri al ni kelkajn el la difinoj pri la justo, kiujn ci rifutis, kaj kiel ci rlfutis ilin.

Tiuj, kiujn mi premdemandis pri la justo, tiuj komence he- zitis kaj provŝanceliĝis. Sed iii ĉiuj finvenis al respondoj, kiuj, laŭ diversaj formoj,.esprimis la saman .eraron.

Ci diru tiun respondon, grandanima Hipiaso.

Mi diros ĝin, kondiĜe, ke ci konfesos poste, ĉu ĝi pla- ĉas al ci aŭ Ĉu ĝi malplaĉas al ci.

Mi konfesos, kion ci volas, Hipiaso.

Do ĉiuj fine deklaras, ke ia justo estas la obeo al la leĝo. Cu tiu respondo plaĉas al ci ?

Mi kredas, ke ĝi plaĉas al mi. Tamen faru laŭplaĉe kaj daŭrigu, laŭkonvene al ci, kiel se ĝi plaĉas al mi aŭ kiel se ĝi ne plaĉas al mi.

Oni konas ciajn subtilaĵojn kaj ciajn ruzojn, bravega Sokrato. Kiam mi estos rifutinta tiun respondon, ci diros, ke ĝi ne plaĉas al ci.

Certe, bonfara Hipiaso, se ci montras al mi, ke tiu opi- nio estas erara, ĝi ne plaĉos al mi. Sed eble mi komprenus pli bone, kion mi pensas pri ĝi, se ci dirus al mi, kion ci nomas leĝo.

Ci demandas, lcLel infano kaj Ĝiuj scias tion, kio estas leĝo.

Sokrato scias tiom malmulte !... Ci tamen faru, kiel al ci plaĉos. Ci faru, kiel se mi scius, kion ci nomas leĝo kaj, kiel se mi estus dirinta, ke la justo estas la obeo al la leĝo.

Mi ne ŝatas, Sokrato, kontraŭbatali fantOmojn. Ci klare diru, ĉu ci aprobas ne tiun difinon pri la justo. Mi ne ekzamenos ĝin antaŭe.

Ci estas tre ĝena kaj tre prema, batalanto Hipiaso, kaj mi vidas, ke ne eblas eviti cian premon. i Do nun kaj ĝis ci estos pruvinta, ke mi eraras, mi deklaras, ke la just- ulo estas la leĝobeanto.

Kiel ci povas, Sokrato, en cia aĝo kaj post kiam ci tiom longe pripensadis tiujn aferojn, konsenti kelkan valoron

al la leĝo kaj kredi, ke estas bone obei ĝin ? ĉu do neniam ci vidis malaprobi kaj nuligi leĝon ?

Ne, Hipiaso, neniam mi vidis, kion ci diris.

La eleano ekridegis.

Maljuna Sokrato, ci ne estas sufiĉe maljuna, mi kredas, por esti vidinta Soionon nuligi la ieĝojn de Drakono.

Solono, ja, estis mortinta, se kredindaj estas la diroj, kiujn mi aŭdis pri tio, longe antaŭ mia naskiĝo.

Aimenaŭ, ĉu ci ne aŭdis pri tiu ŝanĝo de ĉiuj leĝoj de Ateno ?

Mi kredas iom kompreni, kion ci volas diri, kaj mi mult- foje aŭdis pri tio, kion ci nun priparolas.

Tiel, antaŭ ol Solono estis nuliginta la ieĝojn de Drakono, ci obeus ilin, proklamante, ke ci estis justa. Sed, post kiam la leĝoj estis ŝanĝitaj, iuj aferoj, kiujn, la antaŭan tagon, ci deklaris abomenindaj, ŝajnus al ci justaj, kaj iuj aferoj, kiuj, la antaŭan tagon, estis justaj estus por ci fariĝintaj krimaj.

Ci malĝuste opinias pri mi,Hipiaso.

Lasu min ridi, Sokrato, kiam mi vidas cin serĉi elturniĝon kaj ĝin ne trovi. Lasu min ridi, kiam ci ĝemas, kiel infano kaptita 6e kulpofaro, ke oni maiĝuste opinias pri ci; sed, kiel la infano kaptita ĉe kulpofaro, ci restas nekapabla diri pri kio oni malĝuste opinias pri ci, kaj ciaj ĝemoj okazigas prokraston, kiun ci ne kapabias utiligi. .

Kiuj obeas, Hipiaso, al tio, kion ci nomas leĝoj, tiujn ci maliaŭdas, ŝajnas al mi, tial ke tiuj ordonoj, kiŭjn ci nomas leĝoj, povas esti ŝanĝataj.

Tiel mi opinias.

Sed ĉu ne okazas, ke civito militas kaj poste faras pacon ?

Tio okazas.

Ci do malestimas la soldaton, kiu batalas.por sia civito, ĉar iun tagon la milito ĉesos ?

Ci provas, Sokrato, konfesigi al mi tiujn verojn, kiujn la popolo abomenas. Sed ci eraras.pri la ĉeestaritaro. tle antau la stuita popolamaso miparolas, sed ja antaŭ malgranda nom- bro da homoj inteiigentaj. Tial mi konsentas enretiĝi en ĉiuj insidoj, kiujn al ci plaĉos destini ai mi. Jes, Sokrato, mi malestimas ia sklavemulon, kiu obeas la leĝojn, ĉŭ ili ordo- nas batali, ĉu ili ordonas ion alian.

Eble mi samopinias, kiel ci, pli ol ci kredas.

Se ci samopinias, kiel mi, ci, fcLu nomas justo la obeon ai la leĝoj, ci nun maliaŭdos tiun saman juston, kiun ci laŭdis malavare.

Ci rezonas kun impeto, Hipiaso, kaj galope, kiel rajdistaro atakegas.

Mi admiras la potencan Sokraton, faligitan de mia atakego, kaj kiu ne sukcesas restariĝi.

ŝajnas al.mi, ke ci eraras, brava rajdisto. Mi ne sentas min renversita, sed mi vidas, ke la fortega atako okazis en loko, kie mi ne estis.

Cia malsincero devigas min rememorigi,,kion ci diris.

Ci rememorigu, kion.mi diris.

Ci unue asertis, ke ci honoris kaj praktikis la juston. Ĝu ci asertis tion aŭ ne ?

Tion mi asertis.

Poste ci difinis la juston : la obeo al la leĝo. Ĉu jes aŭ ne, ci akceptis tiun difinon ?

Ĝin mi akceptis.

Post tio, puŝite ae miaj paroloj, ci estis devigata mal- estimi tiun, kiu obeas la leĝon, t.e. la homon, kiun ci nomas justa kaj kiun ci komence laŭdis.

Ci ne plu ripetas miajn parolojn.

Pri tio povas atesti ĉiuj, kiuj aŭskultas nin.

Tre certe, Hipiaso,. mi-kredas, ke ci estis malprava per cia manko de favoro al mi.

Ne temas pri- favoro; temas pri pravo.

Ci malpravis, kiam ci rifuzis, kun la preteksto, ke tion mi sciis, klarigi, kion ci nomas la leĝo. Ĉar eble, kiam mi diras, ke obei la leĝon tio estas esti justa, ci ne komprenis mian parolon, kaj, kiam mi aprobas cian malŝaton por la obeo al tio, kion ci, ne mi, nomas leĝo, eble mi ne kontraŭdiras min.

Ci estigas ĉirkaŭ. ci nubon el poivo kaj ci provas forku- ri en la mallumo.

.- De post momento, mi konjektas, Hipiaso, ke ni nomas leĝo du malsamajn aferojn.

Kian strangan kaj malfortikan rifuĝejon ci preparas al ci^?

Ĉu ci konas, klera Hipiaso, aliajn leĝojn ol tiujn de Drakono kaj de Solono ?

Mi konas tiujn de Likurgo, tiujn de Minoo, kaj ankaŭ la leĝojn de multaj civitoj grekaj aŭ barbaraj.

ĉu tiuj leĝoj estas ĉiuj samaj ?

Multe mankas, por ke tiel estu.

Do, ciaopinie, Ĉu la justo ne estus la sama en Pelopone- zo, kiel en Atiko ?

Ĝuste ci diris. La leĝoj kaj la justo varias ne nur laŭ- tempe sed ankaŭ laŭloke. Kaj tio estas plia motivo por mal- ŝati la leĝojn kaj la juston.

-; ĉu ci konas neniun leĝon, kiu estas la sama en ĉiuj lan- doj kaj en ĉiuj epokoj ?

Eble, per longa serĉado, ci povus eltrovi unu aŭ du. Sed pri tio mi ne estas certa.

Mi ne estas pli certa ol ci pri tio, klera Hipiaso. Kaj tial mi malŝatas tiom, kiom ci, kion ci nomas la leĝoj.

Kion do ci honoras nun kun la nomo justo ?

Kiel antaŭe, la obeadon al tio, kion mi nomas, mi, la le- ĝoj. Sed se, por plaĉi al ci, mi konsentas doni la sainan nomon al la ŝanĝiĝantaj ordonoj de la civito, tiam mi devos distingi du specojn da leĝoj. La ordonoj por kiuj ŝajne ci rezervas tiun nomon, mi nomas ilin skribitaj leĝoj kaj ilin mi malestimas, kiel ci. Sed mi malestimas ilin en la nomo de aliaj ordonoj, kiujn iuj sofistoj, la maljuna Prodiko, ekzem- ple, nomas la leĝoj de la naturo kaj kiujn plej ofte mi nomas la neskribitaj leĝoj.

Anstataŭ tiom da senutiiaj babilaĉoj, ci nur konfesu, ke ci

jam ne volas difini la juston.

Malgraŭ mia dezirego plaĉi al la afabla Hipiaso, mi ne, povas fari la konfeson, kiun ci petas. Miaopinie, la justorestas ĉiam la obeo al la veraj leĝoj, al la leĝoj de la naturo, al la neskribitaj leĝoj. Kaj tiuj estas Ĉie la samaj,'estas ĉiam la samaj. Ĉie kaj ĉiarn, ili malpermesas murdi, bati, kalumnii, mensogi.

Ci faras, subtila Sokrato, strangetan aranĝon, por ne kon- fesi cian malvenkon. Sed al tiuj neskribitaj leĝoj, pri kiuj mi aŭdas paroli por la unua fojo, kian ekziston ci povas atri- bui al iii ? Ne nur oni malobeas ilin, sed ankaŭ ci konfesas, ke la skribitaj leĝoj kontraŭas ilin. Ili do estas nur Sokrat,' revado. Kompleze mi konsentas revadi kun ci. De tio rezŭltos, ke du justoj ekzistas, civitana justo kaj mi ne scias kia justo natura. Sed tiuj du justoj interbatalas kaj sin inter- detruas. Tiel ke la ruzo de Sokrato preparis insidon al So- krato kaj ke, konsiderante la aferojn laŭ tiu oblikvaĵo aŭ' laŭ alia, Hipiaso estas ĉiam venkinto.

Hipiaso estas venkinto, kiel ĉiuj sofistoj, rilate al la leĝoj de la Civito. Sed neniu estas venkinto rilate al la neskribitaj leĝoj kaj ilin malobei estas la plej granda mal- venko. Se Hipiaso, troviĝante sola en dezerto kun juna infano sentus malsatdolorojn, ĉu Hipiaso mortigus la infanon, por manĝi ĝian karnon ?

Ci dira.s abomenindaĵojn.

Kial ili estas abomenindaj en dezerto, malproksime de ŝiuj civitoj, de ĉiuj juĝistoj, de ĉiuj rigardoj, se ne tial ke neskribita leĝo malpermesas ilin ?

Sed, ci diru min, kiu portis tiujn neskribitajn leĝojn ?

Neniu, Hipiaso, kaj ĉiuj. Kiam ili haltigas cin ĉe la rando de maljustaĵo, ili parolas en ci. Sed tie ili estis antaue. Car la tutaĵc el tiuj leĝoj estas tio, kion ci nomas cia racio. La cirkonstanco estas kvazaŭ demando farita al cia racio. Gi vekas respondon, kiu Ĝiam dormis en ci. Tial, senhezite, ci ekkonas ĝin vera kaj ci opinias abomeninde, ke^oni povas supozi, ke al ĝi ci ne obeos.

Cu ci kredas, ke ekzistas dioj, Sokrato, kaj ĉu ci diras, ke estas la dioj, kiuj ordonas iujn aferojn, kaj kiuj mal- permesas iujn aliajn aferojn ?

Ci mem starigas demandon, Hipiaso, kiu, oportune, estas tiel senutila, kiel malfacila.

Senutila !

La dioj, pri kiuj oni parolas, ne estas malpli diversaj, Hipiaso, kaj malpli strangaj ol la civitoj. Afrodita kon- silus ion alian ol Artemisa; kaj Areso ne estas sammora kiel Hermeso, nek Hepesto kiel Dionizo. Eĉ, se pri tio mi kredas la poetojn, Zeŭso kaj Hero interdisputas tiom ofte, kiom Sparto kaj Ateno. Kaj mi ne estas certa, ke, inter la ekzemploj, kiujn donas la dioj, ne troviĝas kelkaj mal- bonaj. Tial mi neniam diras al iu :ACi konu la diojn. Sed al ĉiu mi diras : Ci konu cin mem. Car, se Ĉiuj sincere demandus sin, silentigante la malakordajn parolojn de la skribitaj leĝoj kaj la malakordajn'parolojn de la dioj, ĉiuj respondus al si la samajn aferojn. Trans la dioj kaj la civitoj, ekzistas mirinda harmonio, por kies realigo sufiĉas nia sinkono. Iuj dioj postulas aŭ poatulis hom- oferojn'; kaj Ĉiuj leĝtabeloj postulas homoferojn. Ĉiuj dioj kaj ĉiuj skribitaj leĝoj postulas multajn maljustaĵojn. Sed la neskribita leĝo, kiun ci povas legi en ci, nobla Hipiaso, kaj kiun ci povas legi nur en ci, malpermesas murdi kaj malpermesas la maljustaĵojn, kiujn ni menciis, aŭ kiujn ni ne menciis.

Ciaj paroloj fariĝas vere tro simplaj, naiva Sokrato. Ili povas neniun interesi, nek la malklerulon nek la kler- ulon. Ci do ĝoju sen mi. Apud ci mi perdis mian tempon. Almenaŭ, de nun mi povos diri al Ĉiuj, kiel homo, kiu sper- tis mem la aferon, ke oni vane uzas sian tempon apud Sokra- to.

Oni ĉiam perdas sian tempon, Hipiaso, kiam oni ne estas apud si mem.

Hipiaso, kiu foriris, levis la ŝultrojn, ne rigardante returne. ĉar la paroloj de Sokrato estis plenaj, kiel kofroj de riculoj. Sed pluraj povis esti malfermataj nur de bonvolemuloj.

5

Anito, iun tagon, estis inter la aŭskultantoj de Sokrato. Subite, li interrompis lin, ekkriante :

Mi suspektas, kompatinda, ke ci estas ateisto !

Se mi respondus, ke mi ne scias, ĉu tiu respondo estus al ci kontentiga ?

Certe, ĝi neniel kontentigus min. Car neniam mensogo aŭ ŝerco kontentigis min.

Tiu konfeso pri nescio estus tamen, mi kredas, la plej vera kaj serioza, kiun mi povus fari al ci. Sed, Sar ci ne konsen- tas, ke mi estu ĝistiagrade sincera kaj ke mi konsideru cin serioza, ci diru al mi,.modesta Anito, kian homon ci nomas ateista.

Kie.I Ĝiuj, mi nomas ateista la homon, kiu ne kredas je la dioj.

-:Pri kiuj dioj ci parolas, kara Anito ? ĉar oni.parolas pri multaj dioj. Kaj ci, ĉu ci kredas je ĉiuj dioj pri kiuj paro- las ĉu la grekoj ĉu la barbaroj ? '..

Mi ne kredas je la dioj de la barbaroj.

Ci do estos iu ateisto, ci ankaŭ, tuj kiam iu barbaro juĝos cin.

Mi kredae ĵe dioj pli belaj ol tiuj de la barbaroj. Mia'pio al niaj dioj, kiuj estas belaj, malebligas, ke mi kredu al iliaj dioj, kiuj estas malbelaj kaj malnormalformaj.

Se do ci konus diojn pli belajn ol tiujn de Ateno, .cia pio instigus cin nei la diojn de Ateno.

Neniuj dioj povus esti pli belaj ol tiuj de Ateno.

Pastro el Egiptio eble ne konsentus pri tio.

Ni ne parolu pri la barbaroj, kaj pri iliaj dioj, kaj iliaj pretendoj. Ĉar mi havas la gloron esti atenano kaj ke ci ha- vas, ĉu merite.aŭ ne, la gloron esti atenano.

Se iu egipto penus pensi kiel homo, ne kiel egipto, kaj se li kredus je ĥomaj dioj, ne je egiptaj dioj, ĉu ci aprobus lin ? •

Mi tro malestimas la barbarojn, por peni aprobi aŭ malapro- bi ilin. Ĉu ci mem aprobas aŭ ĉu ci malaprobas, kion faras azeno aŭ kion faras muso ?

Mi ne malestimas la barbarojn, modesta Anito. Kaj, se mi malsatas iujn pensojn, ĝi ne estas tial ke ili 'estas pensoj

de barbaroj aŭ pensoj de grekoj, sed tial ke ili estas eraraj pensoj.

Ci ekstertemiĝas. Respondu, Ĝu ci kredas je kelkaj dioj?

A1 mi ŝajnas, ke mi kredas je keikaj dioj.

Je kiuj ?

Je tiuj, kiujn mi trovas en mi. Je tiuj, kiuj parolas en mi, kiam mi ne aŭdas bruojn eliri el cia buŝo.

Dioj en ci ! Dioj, kiuj paroias ai ci ! Ho la plej tro- memfida el la malsaĝuloj...

En ci estas dioj, Anito, kiuj ankaŭ parolas al ci. Mi konas iun dajmonon, kiu provas ofte cin konsili sed Ateno, kaj ĝia malhumilo, kaj ĝiaj skribitaj leĝoj, kaj ĝiaj mul- taj dioj parolas tro laŭte; tiel ke ci ne aŭdas la voĉon de cia dajmono. Eble iun tagon ci scios aŭskulti ĝin. Eble iun tagon arikaŭ ci scios rigardi. Tiam ci vidos en ci kaj ci vidos en la mondo mirindan harmonion. Kaj ci kredos, ke iu dio estis necesa por meti en cin kaj en la mondon tiun admirindan ordon.

Ĝu ci aludas tiun fantomon, kiun Anaksagoro nomis Spiri- to ?

A

Gi eble estas, ja, la dio de la granda Anaksagoro, kiun mi laŭdis.

Tiam ci memoru, ke tiu malŝatinda fiiozofo estis mortkon- damnita kiel ateisto kaj, sen la protekto de Periklo, li estus ekzekutita. Ci do tremu, ci, kiun protektas neniu Periklo.

Ĉu ci tremas en la bataloj, kara Anito ?

Kial tiu insulto ? Ĝiuj Atenanoj scias, ke mi estas bra- va.

Se tiuj dioj, kiuj ajn ili estas, donas al ci la forton maltimi la morton, kiu permesis al ci kredi, ke miaj dioj estas malpli kuraĝaj ?

Oni diris al mi, Sokrato, ke neniam ci faras oferojn.

Cin oni erarigis, tro fidema Anito. Mi pasigas mian vivon oferante. Mi donacas Ĝion, kion mihavas, nome mian tempon, miajn fortojn kaj miajn parolojn.

Sed ci donacas tiujn aferojn al homoj ne al dioj.

Kial ci oferas al dioj, pia Anito ?

Por ke ili favoru al mi kaj al tiuj, kiujn mi amas.

Ci do iras laŭ malrekta. vo jo por bonfari al ci kaj tiuj, kiujn ci amas. Sed mi senpere diligentas fari bonon al mi mem kaj al miaj proksimuloj.

Cia potenco estas malgranda, sed la potenco de la dioj es- tas granda.

Ciaj dioj, kiaĵ ajn ili estas, ne povis ĝis nun igi cin milda kaj nekolerema. Mi havis tian povon sur min mem kaj sur kelkajn el miaj amikoj. Ci do devigas min, incitiĝema Anito,' kredi, ke mi estas pli potenca ol ciaj dioj.

Abomeninda blasfemo !

Kroin la oferoj, kiujn mi mem faras, ;ini konsilas al aliaj homoj, en iaj cirkonstancoj, aliajn oferojn. Car, krom la dioj pri kiuj mi parolis, mi kredas, iel, je aliaj dioj.

Iel mi kredas je Demetera, ekzemple, kaj je la teraj dioj. 3n la sezono, kiam Persefona estas subtera, mi konsilas al la plugistoj oferi al ŝi, laŭ iuj ritoj, tritikon kaj aliajn semojn. Por ke, kiam Persefona revenos sur la teron, ŝi ne resupreniru kun malplenaj manoj.

Ci mokŝerĉas, Sokrato. Ciaj mokŝercoj, pri tio mi avertas cin, kostos kare al ci.

Mi estas tro malriĉa, riĉega Anito, por ke povu io kosti al mi kare.

Mi komprenas min. Kaj ci ankaŭ, kvankam ci trompe ŝajnigas ridi, ci komprenas min. Ni revidos unu la alian, malamiko de la dioj. Eble baldaŭ. Antaŭ kunvenantaro pli multopa kaj pli timinda ol tiu, kiu ĉirkaŭas cin. Dume, se ci povas, ci ĝoju pro cia malsaĝo.

6

Eskino demandis al Sokrato :

Kial ci ne skribas la belajn aferojn, kiujn ci diras. ĉiu- tage ? Cu tiel ci ne estas avara kontraŭ niaj posteuloj ? Aŭ ĉu ci spertas neniun amon por la ne ankoraŭ ekzistantaj homoj ?

Mi amas la estontajn homojn, eĉ la plej malproksimajh, kiel se ili estus miaj filoj aŭ la filoj de miaj filoj.

Kaj tamen ci ne faras por ili, kion ci povus fari.

Ci eraras, kara Eskino. ..' .

Cu do ci ne opinias multvaloraj la aferojn, kiujn ci diras al ni ? Tamen ci donacas ilin al ni kaj ni ricevas ilin kiel bonaĵojn.

Eskino, ci povas ricevi verajn bonaĵojn nŭr de ci mem.

Mi estas certa, ke mi ricevis bonegaĵojn de Sokrato.

Sokrato havas nenion por doni al iu ajn kaj Eskino povas nenion ricevi el ekstere. Mi povas nur, tial ke ci amas min,

helpi al ci por eltrovi la aferojn, kiuj estas en ci. Kaj mi povas helpi al ci por provi tiujn aferojn, por vidi ĉu ili estas ciaj veraj trezoroj kaj ciaj realaĵoj aŭ ĉu ili estas ŝajnoj kaj fantomoj. Kiam ci konsentas montri al mi la aferojn, kiuj estas en ci, mi blovas sur ilin per miaj tutaj fortoj por dispeli la plej malfirmajn el ciaj fanto- moj. Kaj kio rezistas mian blovon, tio verŝajne estas real- aĵo... Tiel, mi ne provas ion doni al la estonto, tial ke mi nenion havas por doni. Mi ne skribas, tial ke nenion mi havas direndan. Sed, se mi havus ion direndan, eble mi an- kaŭ ne skribus.

Kial do, Sokrato ?

Pro diversaj motivoj. La paroloj, kiujn mi trovas en la libroj, ŝajnas al mi el tri specoj. Multaj similas al ve- nenoj, kiuj povas nur malutili. Aliaj estas kuraciloj, uti- laj, se oni uzas ilin kun prudento kaj oportuno. La plej bonaj fine similas al nutraĵoj, kiuj plej ofte bonfaras, sed kiuj iafoje fariĝas malutilaj.

Kial ci ne pliigas la riĉaĵon de la homoj kaj la kvanton da nutraĵoj ?

Mi preferas instrui al kelkaj, kiel ili konu sin mem. Post mi, vi instruu la saman aferon al tiuj, kiuj volos kom- preni vin. Se vi sukcesos kaj se ili svikcesos, vi trovos

en vi kaj ili trovos en si ĉion necesan. ĉe la horoj, kiam vi preferos kaj kiam ili preferos serĉi en la libroj. vi scios kaj ili scios elekti tion, kio taŭgas al ĉiu. ĉar ĉio, kio povas esti utile skribata, tio jam de longe troviĝas en libroj. Kaj, aliparte, mi ne scias, ĉu la plej bona libro kaŭzas pli da bonaĵo aŭ pli da malbonaĵo.

Kion ci diras, kara Sokrato ? Cu do la inventinto de la skribo ne ŝajnas al ci laŭdinda ?

Se mi scius, kion li volis fari, eble mi laŭdus, kion li volis fari. Koncerne lian faritaĵon, mi konas ĝin kaj for de mi estas la penso lin laŭdi.

Kion li faris tiom malbona ?

Li eble kredis helpi pri la utilaj memoroj. Nu, en la animoj, kiuj fidas al tiu fremda helpo, li kaŭzis nur for- geson. Li instigis la homojn serĉi ekstere tion, kio estas trovebla nur ene. Li instruis al la homoj malzorgi sin mem kaj la solan sciencon necesan. Li alkutimigis ilin konside- ri la vortojn kiel aĵojn kaj la ombrojn kiel realaĵojn. Ho mia filo, estas tro da skribitaj libroj, kiel estas tro da

skribitaj leĝoj. Ci serĉu ĉiam en ci la verajn leĝojn kaj la sciojn verajn.

Libro Kvara

A a A A A A A A A A 1

Satono publikigis, inter siaj Diaioffoj, unu "Apologio-n de Sokrato". Ofte mensoga, tiu verko, eĉ kiam ĝi proksimas al la vero, malnobligas, sengustigas, banaligas la Saĝulon. Li alligas je civitanaj paroloj parolojn, kiuj estis mal- time kaj vigle homaj.

Neniu povas raporti, kia ĝi estis eldirata, la potencan diskurson de Sokrato. La Saĝulo ne estis el tiuj, kiuj unue gravuras parolojn en la vakson de tabuletoj, poste en la vakson de sia memoro. Certa pri sia koro kaj pri sia racio, li ne preparis, kion li devis diri, aŭ, se oni pre- feras, li preparis ĝin per sia tuta vivo kaj ĉiuj siaj me- ditadoj. Kaj li kuraĝe aŭdigis la melodiajn sonojn, kiujn la kolizio de la cirkonstanco, kia ajn ĝi estis, elirigis el du mirindaj liroj, lia koro kaj lia racio.

Mi ne povos nun doni la ekvivalenton de tio, kion mi donis ĝis nun. Pri la fama proceso, kaj nekonata, kaj ĉiam rakontata laŭ mensoga maniero, mi ne havas tujajn notojn, ankoraŭ varmaj de la evento, kaj kiuj konservas preskaŭ ĉion, kaj kiuj atentis ĉiun vorton aŭ ĉiun frazaranĝon ri- markitan. Mi estis tro konfuzita, tro kolera kontraŭ la malbonuloj kaj la stultuloj, kiuj ne hontis akuzi ian So-

ton, juĝi ian Sojcraton, kondamni ian Sokraton. Kiel mia .tv' :,:..>) kaj mia iŭ<x>.oero povus permesi, ke mi ski" bu en •'tlrj pasiplenaj 2;oroj ? Mi estis filo, kiu vidas en danĝe- ro la plej bonan el la patroj, kiu vidas, ke li iras ridet- ante al la morto. Mi estis kvazaŭ ebria de mi ne scias kia barbara honto kaj de akra malamo al la homoj, kiuj kapablas plenumi tiajn krimojn. Tuj kiam mi ne plu povis resti apud Sokrato aŭ klopodi por lia liberiĝo, mi forkuris de ĉiu ho- ma Ĉeesto; mi ankaŭ forkuris, mi ne.scias kial, el mia hej- mo. Neniu izolejo Ŝajnis aj mi sufiĉe dezerta. Mi marŝis tra la kamparo kaj kuris kiel frenezulo. Iafoje mi elkriis insultojn al la Ĉielo kaj al la tero. Aŭ mi ploris. Aŭ, por igi mian furiozon silenta, mi enŝovis miajn dentojn en angu- lon de mia mantelo.

Kiam, du jarojn poste, mi legis la "Apologio-n de Sokra- to" tia, kia ĝin publikigis Satono, mia indigno kaŭzis, ke mi ekprenis skribilon. Laŭ miaj memoroj, vekitaj de la men- sogoj de Satono, mi skribis, tiel fidele, kiel mi povis, la parolojn de Sokrato.

Mi volis antaŭe konfesi, ke tio, kio sekvas, estas malpli ekzakta ol la interparoloj raportitaj en la tri unuaj libroj de ĉi tiu pia verko. Sed tio, kio sekvas, estas dudekfoje pli vera ol cio, kio estas publikigita pri la sama temo. Kio aekvas, tio estas tiel fidela, kiel povas esti memoro pri faktoj okazintaj antaŭ du jaroj.

La Apologio de Sokrato

Homoj atenaj, miaj akuzantoj parolis kun ruzo kaj elok- vento. Kaj ili atentigis vin pri tio, kion ili nomas miaj ruzoj kaj mia elokvento. Ili parolis, kiel oni batalas, kaj ili kredas, ke mi estas parolonta, kiel oni batalas. Ili eraras. So.ldatoj de maljusta afero, kaj kiuj minacas la vivon.de senkulpulo, ili imagas al si, ke tiu senkulpulo Ĝiarimede luktos por savi sian vivon. Nu, mi estas indife- renta primia vivo kaj, se mi parolas, ĝi estas por via profito, ne por la mia. Car mi amas vin kaj ne estas indi- ■ferente al mi, ke vi faru aŭ ne maljustaĵon. Sed la maljus- taj rimedoj ne ŝajnas al mi taŭgaj por kontraŭbatali la mal- justaĵon.

Domaĝi al vi, unu fojon hazarde, maljustan kondutaĉon kaj lasi vin foriri el ĉi tie tiel malbonaj, kiel ĉe via alveno, tio estus malinda je mi kaj eble... Ne murmuru, homoj atenaj, se, pro malŝato al tio, kio dependas de vi, • mi savas min for de potenco, kiun mi respektas nur kiam ĝi estas justa kaj proporcie al ĝia justo.

Se mi nepre volus vivi, mi senpene triumfus per la rime- doj, kiuj sŭkcesigas aliajn akuzitojn. Ilin mi rifuzas uzi. Mi volas resti nescianta la flatankaj persvadan lingvon, kiun oni uzas ordinare antaŭ tribunaloj. Mi pretendas pa- roli antaŭ tribunalo, kiel mi parolus aliloke. Sen iŭ peno mi restas trankvila antaŭ tio, kion vi nomas mia danĝero; sed mi faras egan penon por konservi mian trankvilon antaŭ la danĝero , kiun vi riskas.

Koncerne min, mi Ĝiam scias eviti la verajn danĝerojn.

Kaj de mi dependas, ne de vi aŭ de Meleto, ice mi evitu ilin.

La veraj danĝeroj estas la maljustaĵo kaj la mensogo. Neniu igos min eldiri mensogon aŭ maljustan paroion. Hodi- aŭ, kiel Ĉiam, mi tenos mian animon en bona stato. Koncerne mian korpon, ĝi dependas de multaj aferaĉoj kaj de multaj hazardaĵoj : ne gravas ai mi, ke ĝi estu detruota per la falo de tegolo sur mian kapon aŭ per la falo de voĉdono sur mian konduton.

Miaj akuzantoj eldiris multajn mensogojn kaj egajn; ili ankaŭ eldiris kelkajn veretojn. Se mi estus lerta, se mi dezirus venki en la ekstera batalo, en kiu mi estas enmiks- ita, estus al mi facile nei ĉion, kion ili diris : igante ilin gliti sub siajn mensogegojn, mi senpene kasus iliajn veretojn. Sed mi ne konsentas esti lerta, Sed mi volas venki nur en la interna batalo. Aŭ, pliĝuste, mi jam estas venkinto, Ĉar mi estas certa, ke mi konsentos al neniu mensogo, al neniu maljustajo, al neniu malkuraĝo.

Oni akuzas min pri atenco al la leĝoj. Pri kiuj Heiĝoj temas ? Ĝar eble mi atencis la ridindajn leĝojn pri kiuj ili parolas, kaj ebie mi fieras pro tio. Sed miaj malamik- oj atencas al la veraj leĝoj, al la leĝoj, kiuj ne aliiĝas.

Koncerne viajn skribitajn leĝojn, kiuj aliiĝas laŭ la kaprico de homoj, Ĉu mi komplezos ekzameni, ĉu mi obeis ilin aŭ ĉu mi malobeis ilin ?

Homoj atenaj, kiu el vi fanfaronos pro neniama malobeo al iu ajn el viaj leĝoj ?

Cu mi memorigos vin, homoj atenaj, pri la afero de la militestroj, kiuj ne entombigis la korpojn de la civitanoj mortigitaj durn la ŝipa batalo apud la insuloj Arginuzaj ? Jes, mi memorigos vin, kiel, tiun tagon, vi atencis la le- ĝon. Vi obstinis juĝi Ĉiujn akuzitojn samtempe kaj via le- ĝo postulis, ke oni faru al Ĉiu akuzito apartan proceson. La sorto volis, ke mi prezidu vian kunvenon kiel epistato[11]. Mi rifuzis akcepti kontraŭleĝajn voĉdonojn. Sed aliaj ans- tataŭis min kun diligenta servemo. Sola el ĉiuj senatanoj, mi batalis, tiun tagon, favore al la leĝo. Malgraŭ viaj krioj kaj viaj minacoj, malgraŭ la oratoroj, kiuj sin pre- paris por akuzi min, mi protestis, en la nomo de la leĝo,

kontraŭ via dekreto, kiu insultege atencis la leĝon. Pii pos- 1 te, vi pentis. Ĉu via pento revivigis la homojn, kiujn via ] maljustaĵo mortigis ? j

Vi estu singardaj pri tio, kion vi faros hodiaŭ. Se vi i kondamnos min, pri tio vi pentos. Via pento ne revivigos min^kaj neniel korektos vian maljustaĵon.

Gu vi punis 6iujn inter vi, kiuj atencis la leĝon en la afero pri la militestroj ella insuloj Arginuzaj ? He ! se vi mortigus ĉiujn tiujn mortigintojn, kiu restus hodiaŭ por akuzi min kaj por juĝi min ?

Kial, tiun tagon, mi obeis kaj defendis la leĝon ? Tial ke pro pasio kaj malamo, ne pro justo, vi ĝin atencis. Sed, kiam la justo postulis tion, ĝi estas mi, kiu atencis la leĝon.

ĉu mi rememorigu ia aferon pri Leono la Salamisano ? Jes, mi rememorigos, kiel, tiuokaze, mia justo atencis la maljus- ton de la leĝo.

La Tridek[12] venigis min, kaj kvar aliajn, al la 'Tholos[13]. Tiuj ŝtataj administrantoj, kiuj reprezentis la tiaman leĝon, ordonis al ni venigi el Salamiso Leonon la Salamisanon, por ke oni mortigu lin, La kvar aliaj ordonitoj obeis. Koncerne min, mi retiriĝis en mian domon kaj dediĉis min al miaj kuti- maj okupoj, kiel se mi estus ricevinta neniun ordonon. Se la regado de la Tridek estus daŭrinta ahkoraŭ iom da tempo, mia malobeo kaŭzus mian morton. La maljustaĵo de la Tridek estus evitinta al Meleto, al Anito, al Likono - kaj al vi ĉiuj eble - iun maljustaĵon.

Tiel, jen vi atencas la leĝojn, jen vi obeas ilin; jen mi atencas viajn leĝojn, jen mi obeas ilin. Kial do mi ne rJ,xrdr.s k^n vi ?

Tiai ke ni ne obeas kaj ne malobeas en la saxŭe.j ciikons- tancoj kaj pro la samaj motivoj. Vi atencas la skribitajn leĝojn, kiel tiranoj, sed mi atencas ilin, kiel justulo... Vi-ne murmuru, homoj atenaj. Vi povas fari multe pli bone ol murmuri aŭ multe pli malbone : vi povas mortigi min. Vi do evitu al vi la ridindecon nrurmuri kontraŭ homo, kiu, se tion vi volas, estas mortiĝanto.

Vi atencas viajn leĝojn pro malsaĝo kaj mi atencas ilin pro saĝo. Mi obeas al viaj leĝoj, kiam ili proksimas al la justo aŭ kiam ili ŝajnas al mi indiferentaj. Mi malobeas ilin, tuj kiam ili estas maljustaj. Sed kiu tiel malobeas la leĝon, tiu estas pli bona ol la leĝo.

Mi malobeas la leĝon, ne kiel vi, kaj kiel la komercis- toj, kaj kiel la vojrabistoj, sed kiel leĝodonanto... Viaj murmuroj rekomenciĝas, homoj atenaj. Vi almenaŭ atendu es- ti komprenintaj, kion mi volas diri.

Homoj atenaj, ekzistas leĝoj neskribitaj kaj eternaj; leĝoj, kiuj ne estas atenaj aŭ lakonaj, grekaj aŭ barbaraj, sed homaj; leĝoj, kiujn ciu, liberulo aŭ sklavo, povas le- gi en sia koro kaj en sia racio. Kaj estas skribitaj leĝoj, kiujn oni povas legi nur sur tabuloj, tabuletoj kaj mal- volvitaj volumoj; malŝatindaj leĝoj el iu anguleto kaj de iu momenteto, kiuj aliiĝas laŭ la tempo kaj laŭ la landoj. A1 la unuaj oni Ĝiam devas obei. La duaj estas malŝatindaj proporcie. kiel ili diferencas de la unuaj.

Kiun vi nomas leĝdonanto ? Tiun, kiu faras novajn leĝ- ojn. Sed fari novan leĝon, ĉu tio ne estas aboli malnovan leĝon ? Miaopinie leĝdonanto estas, kiu faras novan leĝon, nur se la nova leĝo malpli diferencas ol la malnova de la neskribita leĝo.

Homoj atenaj, ekzistas neskribitaj leĝoj, kiuj kaŭzas, ke la tritiko estas matura en la mezo de 1'somero. Vi ne skribas leĝon, kiu ordonas rikolti en iu tago prefere ol en alia. Se tia leĝo ekzistus kaj se la elektita tago estus tro frua tiun jaron, tial ke vi devus rikolti vian triti- kon antaŭ ĝia maturo, mi nomus leĝdonanto tiun, kiu abolus tiun leĝon.

Vi ridas, homoj atenaj. Kiam temas pri tritiko aŭ pri fruktoj, vi ne estas tiel malsaĝaj por doni leĝojn, kiuj devigas kolekti antaŭtempe aŭ tro malfrue nutraĵojn antaŭ ilia maturiĝo aŭ kiam ili estus putraj. Sed, kiam temas pri justo aŭ maljusto, vi havas multe da tiaj leĝoj. Mi estas leĝdonanto malobeante ilin, por obei al la veraj leĝoj, al la neskribitaj leĝoj.

Lacaj pro malsukcesa milito koncerne la posedon de Sa- lamiso, viaj.patroj malpermesis, je puno de morto, iam ion proponi, buŝe aŭ skribe, kio postulas la posedon de la in- sulo. Tion vi scias, kaj kiel Solono, ankoraŭ juna, mal- obeis : ŝajnigante esti freneza, li kantis elegion favore

122 i

al la reigo de ia milito. Anstataŭ mortigi Solonon, kiel pos- tuliŝ ia leĝo, viaj patroj, entuziasmigite de lia kanto, kon- keris Salamison. Kiuj aprobas tiun konkeron, tiuj aprobas Solonon pro lia atenco al la leĝo. Vi ankaŭ scias, kiel, pli poste, tiu sama Solono abolis la kruelajn ieĝojn de Drakono kaj anstataŭigis ilin per pli mildaj leĝoj. Ĉu vi estas cer- taj, ke restas neniu kruelo kaj neniu maljusto en la leĝoj de Solono ?

Solono la leĝdonanto abolis tre malbonajn leĝojn. Sokrato la leĝdonanto abolas en sia koro, en sia racio, en siaj ges- toj, en la koro, la racio kaj la .gestoj de siaj aŭskultantoj, leĝojn, kiuj, estante malpli malbonaj ol tiuj de Drakono, es- tas ankoraŭ malbonaj.

ĉar la skribitaj leĝoj estas ĉiam malbonaj. Ili Ĝiam ente- nas multajn maljustojn kaj multajn.kruelojn. Kaj kiel ili povus eviti tiun esencan maljuston je apogo sur la perforto kaj artfaro de malbono, al"kiu malobeas ilin ? Tial Sokrato la leĝdonanto ordonas, ke ci obeu al la solaj leĝoj neskrib- itaj, por ke ci evitu la punojn preparitajn de la naturo.

Hi ofte aŭdas vin murmuri, homoj atenaj. Tamen viaj skrib- itaj leĝoj ordonas aŭskulti silente la akuzaton. Se vi ne po- vas rezisti, eĉ por obei al leĝoj, kiujn vi aprobas, al la malbonaj sentoj, kiuj estas en vi, kiel mi povus rezisti, por obei al leĝoj, kiujn mi malŝatas, al la dio, kiu estas en mi ?

Ĉar iu dio estas en mi... Ne protestu, homoj. atenaj...Iu dio estas en mi, kiel en ĉiu el vi. Mi lernis aŭskulti lin anstataŭ aŭskulti la malbonajn sehtojn kaj la skribitajn leĝ- ojn. Kaj, se tion mi povus, mi volus instrui al vi aŭslculti lin. Kiu donus al vi tian sciencon, tiu estus la plej granda el la leĝdonantoj, ĉar, post li, vi ne plu bezonus leĝdonant- ojn kaj, skribitajn leĝojn. Tiel vi proklamus la plej granda kuracisto la homon, kiu igus senutilaj post si kuracistojn kaj medikamentojn.

Iu dio estas en mi; iu dio estas en Ĉiu el vi. Tion mi kre- das kaj asertas jam de longe. Pro tio ohi kulpigas min pri en- konduko de novaj dioj. Kaj tiu akuzo estas vera kaj justa : ĉar mi proklamas, efektive, diojn, kiujn vi ne konas, kaj ĉar tiuj dioj ekzistas.

Oni ahkaŭ kulpigas min malakcepti la diojn, kiujn la Civito honoras. Tiu akuzo estas vera kaj maljusta.

Gi estas vera, ĉar ĝi diras, kion mi faras. Gi 33:.,,3 rnal- justa, ĉar ĝi ignoras, ke'tio, kion mi faras, estas bona, kaj

Ĉar ĝi proponas mortigi min pro mia scienco kaj pro mia virto.

Ne, mi ne kredas la fabelojn, kiujn vi kutime ripetas pri la dioj. Mi kredas nek la fabelojn, kiujn la malgrasa Meleto, kies nazo estas pli longa ol lia inteligento, ri- petacas kaj plendacas en sia Edipodio[14] , nek la fabelojn, kiujn la blinda Homero kantas per forta kaj melodia voĉo. Mi ne kredas, ke iu dio, malpia al la aliaj dioj, volas alion ol ili kaj konfliktas kun ili. Ne, per Zeŭso! ne ek- zistas iu Zeŭso, kiu malbone traktis sian patron Kronon. Ne, per Krono! ne ekzistas iu Krono, kiu stumpigis sian patron Uranon. Ne, per la dioj, kiaj ajn ili estas, de la bonkoreco, de la sincero kaj de la hontemo, ekzistas nek iu Areso, kiu ĝojas pro murdo, nek iu Hermeso, kiu ŝatas la ŝtelon, la mensogon kaj la negocon, nek iu Afrodita, kiu malrespektas la sankton de.la edzeco. Malpiaj, vi faras diojn pli malbonaj ol la plej malbonaj el vi kaj vi postu- las, ke mi honoru ilin. Se mi rifuzas adori la mensogon, eĉ kiam vi nomas lin Hermeso, mi rifuzas adori la murdon, eĉ kiarn vi .nomas lin Areso... Ekde kelkaj momentoj, homoj atenaj, viaj plilaŭtiĝantaj murmuroj devigas min, male je mia kutimo kaj je miaj emoj, laŭtigi la voĉon kaj diri laŭ kolera tono raciajn parolojn. Favore mi supozas, ke viaj. murmuroj signifas indignon kontraŭ Areso la murdisto kaj Hermeso la ŝtelisto... Homoj atenaj, homoj atenaj, ne tiel ekscitiĝu. Ne ankoraŭ alvenis la momento voĉdoni kaj oferi min kiel taŭron. Pacienciĝu iomete : la momento baldaŭ al- venos. Tiam vi povos, per plia murdo, honori la bonfaremon de viaj dioj kaj la mildon de viaj leĝoj.

Ĉu longe mi parolu al vi pri la dio, kiu estas en mi kaj en ĉiu el vi ? Ne, ĉar la alcvo fluas rapide en la klepsi- dro kaj cetere miaj paroloj fluas sur vi tiel senutile, kiel la akvo de la klepsidro.

Tamen la dio, kiu estas en ĉiu el vi, estas pli dieca el ĉiuj el Olimpo. Kaj se vi aŭskultus lin, li neniam kon- silus al vi., tiu, la mensogon, la murdon aŭ la maldankemon al via patro.

Mi estas ahkaŭ akuzita korupti la junularon. Tiu akuzo estas tiel falsa, kiel maljusta. ĉar la veraj koruptiloj

estas la skribitaj leĝoj, la religioj... Homoj atenaj, mal- pacience vi deziras kondamiii. Vi ne plu ausl-cultas miajn

parolojn. Vi ne plu murmuras kontraŭ mi, kiel antaŭ nelonge. Sed ĉiu senĝene batolas kun siaj najbaroj. Kaj la bruo de viaj konversacioj surdigas min. Des malpli bone por vi, ne por.mi. Sufiĉe mi diris por mia honoro. Sufiĉe mi diris por la honto de viaj leĝoj kaj de tio, kion vi estas farontaj.

.Ridetante, kun la brakoj interplektitaj, Sokrato rigardis la ĉeestantaron agitiĝi, zumi, kvazaŭ abelaro en kies ujo eniris fremda insekto. Aŭ iafoje li ekrigardis al la klepsi- dro, ei kiu fluis la lastaj gutoj. Kiam tiu fluado estis fin- iĝinta. tiam oni kalkulis la voĉdonojn. La juĝis.toj nombris 556. Kiuj voĉdonis favore al Sokrato, tiuj nombris 275; sed 281 voĉdonis malfavore al li. Laŭ la leĝo, oni redonis la parolon al la kondamnito, por ke li mem indiku, kiun punon li opiniis meriti. Tiam Sokrato parolis jene aŭ proksimume :

Homoj atenaj, mi estis preparita por la juĝo, kiun vi ĵus eldiris. Sed io ĝojigas mian koron : ĝi estas la granda nom-- bro da justuloj, kiuj loĝas en ĉi tiu urbo. Malgraŭ la klopo- dado de la amikoj de Meleto, de la amikoj de Anito, de la amikoj de Likono, suflĉus la ŝahĝo de tri voĉoj, por ke la Civito mem fariĝu jiosta en ĉi tiu okazo. Vi estu laŭdataj, homoj atenaj : neniu alia Civito greka aŭ barbara enhavas tiom grandan nombron da civitanoj kapablaj aŭdi sen ekscitiĝo la mallaŭdojn, kiujn meritas la skribita lego kaj la religio.

Nun vi diras al mi : "Ni scias, ke Meleto opinias, ke ci estas mortiginda. Sed ni volas arikaŭ scii, kiu estas la puno, kiun ci mem opinias meriti." Kaj, se mi konsentus kdndamni min al malliberiĝo, al monpuno aŭ al ekzilo, eĉ la plej mali- caj el vi estus feliĉaj domaĝi mian vivon. Sed ili ne estus feliĉaj nur koncerne tion, klo restas bona en la koro de la plej malvirtiĝintaj. Ilia malico ankaŭ havus motivon ĝoji; ili ridus pro tio, ke ili igis min kunkulpa de sia maljust- aĵo. Homoj atenaj, mi ne donos al vi tiun malbonan plezuron. Mi ne metisogos, konfesante min kulpa; mi ne faros la maljust- aĵon kondamni min, eĉ iomete, mi, kiu meritas neniun pŭnon. La maljustaĵo, kiun vi komencis fari malgraŭ miaj avertoj plenaj je .kompato, vi daŭrigu ĝin kaj finu ĝin, se vi volas. Sed tio okaĉos sen mia helpo kaj malgraŭ miaj avertoj jam nun malŝatoplenaj... Jen rekomenciĝas viaj murmuro.j tiel kuraĝaj kontraŭ homo jam kondamnita... Vi nepre postulas, ke mi mem kondamnu min. Nu, mi vidas, ke mi devas obei vin. Mi do kondamnas min; mi kondamnas min por ĉiam; mi kondamnas

min esti, ĝis mia morto, nutrita en la Pritaneo. Ne tiel ekscitiĝu, homoj atenaj. Mi faros al vi plian cedon kaj tia, kiun mi neniam faris al iu. Ĝar tiu konsidero indife- rentas'al vi, mi Ĉesos ekzameni tion, kio estas justa aŭ maljusta kaj konsideri nur tion, kio estas ebla aŭ neebla.

Mi estas 71-jara, homoj atenaj, taŭga aĵo por morti, ne por vagi en ekzilo aŭ por eniri malliberejon. Kion vi di- ras ? Ha ! mi komprenas. Pluraj krias al mi : "Monpunon ! monpunon !" Sed vi scias, kiel malriĉa mi estas kaj ke mi ne povus ĝin pagi. "Aliaj pagos por ci !" bonvoleme vi krias al mi. Sed, homoj atenaj, ĉu vi volas esti tia- grade ridindaj, kiam estas Sokrato, kiu estas persekutita, kondamnante aliajn homojn, kiujn neniu kulpigas, pagi mon- punon ? Mia kompatemo domaĝos al vi tian ridindaĵon. Kaj mi lasas al vi nur unu elekton : sendu min al la Pritaneo aŭ al morto.

La juĝistoj interkonsiliĝis pri la puno kaj verdiktis mortkondamnon. Solcrato ree parolis :

- Malgrau mia penado, homoj atenaj, mi ne sukcesis evitigi al vi ĉiun ridindaĵon. Vi estaS mortigontaj homon, kiun baldaŭ la.maljuno mortigus sen via helpo. 3>um jarcentoj vi portos la ridindaĵon esti mortigintaj mortiĝanton. Kbncer- ne min, duin jarcentoj mi portos la gloron esti farinta, kion: mi volis kaj akirinta, kion mi deziris. ĉu tion vi ne komprenis per la malhumilaj paroloj, kiujn hodiaŭ eldiris la modesta Sokrato ? Tiun kondamnon mi volis kaj tiun mor- ton mi deziris. Vi obeis kaj servis min, kiam vi opiniis malutili min. Car mi diros la tutan veron, nun, kiam vi ne plu povas liberiĝi de via juĝo. Koncerne vin, mi estas, jam nun, mortinto. Kaj mi ĝojas en mia morto.

Kial mi ĝojas en mia morto ? Tial, ho homoj atenaj, ho miaj amegataj, ke restis al mi malmulte da tempo por'ins- trui al vi la verojn, kiujn mi scias kaj kiuj, aŭditaj, bonigos kaj feliĉigos vin. Kaj tiel malbone vi aŭskultis min, kiam mi estis viva. Vi kuris aŭskŭlti la simplaniman Sokraton, por moki lin kaj liajn dirojn, aŭ por moki pri tiuj, kiujn li embarasis aŭ rifutis. Tamen, vi ne Sesis, pro tio, agi kaj paroli, kiel tiuj pri kiuj li ridigis vin. Sed vi rapide bedaŭras kaj, kiam maljuste vi mortigis iun, okazas, ke la mortinto grandiĝas en via memoro kaj tie vi- vas pli potencan vivon. Kiam Sokrato estos foririnta, vi aŭdos liajn parolojn resoni en vi, pli laŭte ol vi aŭdis

126 1

ilin soni ĉe viaj oreloj. Tre laŭte vi aŭdos miajn lastajn parolojn : "Mi volis morti, homoj atenaj, por ke fine vi . komprenu min kaj por ke vi fariĝu bonaj kaj feliĉaj". Tiij ' kiam mi estos mortinta, vi. do aŭdu tre laŭte eri via koro ĉi tiion parolon, kiu eble estos por pluraj la emocia komenciĝo de la virto kaj de la savd : "Sokrato volis morti pro amo al ni".

2 ' ' ;

La paroloj, kiujn mi nun estas raportonta, mi ne aŭdis ilin el la buŝo de Sokrato. La tagon en kiu ili estis eldir- ataj, Eskino ripetis ilin al mi en la ĉeesto .de Aristipo, de Cebeso kaj de Simmiaso. Ili profunde penetris en mian spiri- ton. Sed mi skribis ilin nur longajn jarojn poste. Mi kuraĝus aserti,ke nenion mi aldonas al tio, kion oni raportis al mi; mi estas malpli certa, ĉu nenion mi forgesis.

Dum la tagoj, kiuj sekvis la.kondamnon al Sokrato, ni iris en la malliberejon pasigi apud li la tutan tempon, kiun per- mesis .la Dek unu. Tamen, sekrete, Aristipo, Eskino, Cebeso, Simmiaso kaj mi estis kolektintaj grandan sumon. Ni estis sub- aĉetintaj la provosojn kaj ĉio estis preparita por la fuĝo de la kondamnito. La kvar, kiujn mi ĵus nomis, kaj mi estis la solaj, kiuj konis la projekton kaj la traktadojn. Ni opiniis prudente teni la sekreton inter malmulte da homoj. Precipe ni garde evitis ion diri al Satono kaj al lia amiko Kritono, kiujn ni konsideris kiel la plej danĝerajn el la maldiskret- uloj.

Eskino, kies plaĉa kaj ridema karaktero igis aparte taŭga por tiaj traktadoj, interparolis sole kun tiuj, kiujn temis varbi. Li ŝajnis agi nur en Sia propra nomo : tiel la lcun- helpontoj sentus sin pli sekuraj pri la sekreto, kaj , ali- parte, ili estus malpli postulemaj en siaj pretendoj.

Kiam Ĉio estis preta kaj kiam la proksimiĝo de la danĝero konsilis akceli la plenumon, tiam Eskino iris al la malliber- ejo antaŭ la tagiĝo. Li estis ehkOndukita en la karceron, kiam Sokrato ankoraŭ dormis kaj silente li sidiĝis apud -nia majstro, admirante la kvieton de lia dormo. Tamen la unuaj briletoj de la ektagiĝo'vekis la kondamniton kaj la du homoj havis kune interparoladon, kiun mi raportos, kiel eble plej bone. Kiuj legos tion,kio sekvas, tiuj ne bezonos, ke mi me- morigu ilin pri tio, kiel Satono mensoge deformis tiun dialo- gon. Oni scias, ke li intensigis la senhontecon ĝis anstataŭ- igi unu el la du realaj interparolantOj per sia malnova amiko

Kritono, kiu forestis, kiu, en tiu momento, eble dormis eri la brakoj mem de Satono.

Sokrato : Kiel ci venas tiel frue., Eskino ? ' Eskino : Estas, ja, tre f.rue. Sokrato : Kiun horon proksimume ?

Eskino : Ektagiĝas. Ec ekstere, verŝajne ankoraŭ estas preskaŭ mallume.

S.okrato : I4i'ras mi, ke la provoso konsentis, ke ci jam eniru.

Eskino : Li kutimas vidi min. Li estas servema. Kaj mi

scias la arton igi la provosojn ne tre rigoregaj.

Sokrato : Kiu instruis al ci tiun facilan arton'? 6u estas

tiu, kiu ĵetis lcubon en la faŭkon de Cerbefo ?

Eskino : Li mem, Spkrato.

Sokrato : Cu ci ĵus alvenis ?

Eskino : Mi ĉeestas jam de kelka tempo.

Sokrato : Kial ci eksidis apud mi nenion dirante, anstataŭ tuj veki min ?

Eskino : Veki cin ! Per Morfeo, mi gardis min kontraŭ tip. Se mi estus en cia situacio kaj ke mi povus dormi, mi kon- siderus malamika la homon, kiu vekus min.

Sokrato : Sajnas al mi, ke facile ci faras al ci malamikojn, kara Eskino.

Eskino : Mi aomiris, ke ci povas dormi kiel infano priri- gardata de sia patrino. Mi lasis cin ĝui tiun nefirman trahkvilon. Cia dormo instruis al mi, tiel bone, kiel la plej belaj paroloj, kio estas anima mildo kaj humoregalo. Sokrato : Sepdek-unujariolo, kiu timus la morton, estus tre malsaĝa.

Eskino : Ciuj endanĝeraj maljunuloj, kiujn mi vidis, plen- dis pro la sorto.

Sokrato : Tial ke estas multaj malsaĝuloj en la mondo... Sed, ci diru al mi, kial ci venis tiom frue ? Kvankam por mi ne plu estas novaĵoj, eble ci havas ielan novaĵon, por sciigi al mi.. .

Eskino : Jes, Sokrato, mi estas komisiita sciigi al ci nov- aĵon kaj el la plej ĉagrenaj. Ci portos ĝin per cia kutima forto. Sed ĝi premegas min pro doloro. Kaj, proporcie kiel ili ekkonos ĝin, ĉiuj, kiuj amas cin, sentos sin premeg- ataj.

Sokrato ; Ci diru tiun novaĵon, por ke mi kompatu cian sor- ton... Kial ci silentas, kiel antaŭ infano ?... Ĝi do estas

mi, kiu diros ĝin al ci, 6ar mi divenas ĝin. La ŝipo revenis

el Deloso kaj hodiaŭ estas la tago de mia morto.

Bskino : Ankoraŭ ne, Sokrato. La ŝipo daŭre vojas. Sed estas

timinde, ke ĝi alvenos hodiaŭ, kaj ke ci^forlasos nin morgaŭ.

Homoj venintaj el Sunio vidis ĝin tie, kaj ĝi sekvas ilin' de

proksime.

Sokrato : Ke tiu indiferenta kaj neevitebla afero, kiun oni nomas morto, venu Ĝe la horo signita de 1'sorto. Eskino : Cu ci ne kredas, Sokrato, ke iafoje oni kulpas.pri sia sorto ?

Sokrato : ĉu ci deziras, Eskino, ke ni interparolu pri la sorto; pri la okazoj, kiam oni devas prilabori kaj transformi ĝin, kiel skulptisto transformas ŝtonon en statuon; pri la okazoj, kiam oni devas akcepti ĝin kun ĝia maldelikata formo, kiel masonisto lokas en la mezon de muro ŝtonon,: kiun" estus ridinde skulpti ?

Eskino : Cu mi konfesu al ci, tro kara Sokrato, ke.hodiaŭ mi estas en stato ne tre taŭga por filozofi ? Jes, tion mi kon- fesos al ci, Ĝar ne temas pri mia vivo :.estas neniel malku- raĝe lasi sin malserenigi pro la endanĝeriĝo de tiuj, Idiijn oni amas.

Sokrato : Kara Eskino, ĉu ci ne afliktiĝas, konsiderante ĝin

domaĝo, pro feliĉo, kiu okazas al cia amiko ?

Eskino : Ni ne priparolu tiujn aferojn, Sokrato, kaj ci selcvu miajn konsilojn. Ci forsavu cin. Koncerne min, mi ploros kaj timtremos ĝis ci estos dirinta : Jes. Se ci mortus, krom la malfeliĉo esti senigata je la plej bona el ĉiuj homoj, mal- feliĉo, pri kiu neniam io ajn povus min konsoli, mi devus timi la opinion de multaj personoj, kiuj ne bone konas ciri nek min. Ili kredus, ke, povante savi cin, mi forlasis cin pro timo foroferi mian havon aŭ parton de mia havo. Cu ci vo- las puntrudi al mi la honton ŝajni esti pl'i ligita al la mono ol al miaj amikoj ? Ĉar fine neniam la popolo povos kredi, ke estas ci, kiu rifuzis eliri malgraŭ miaj petoj. Sokrato : De kiam, Eskino, ni atentas la opinion de l'popolo? Eskino : Kio okazas al ci, tio pruvas, ke estas danĝere mal- atenti ĝin. Cia ekzemplo montras, kiajn malboriegaĵojn la po- polo kapablas fari.

Spkrato : Kion ci diras, Eskino ? Kiel la popolo farŭs al iu ajn bonaĵon aŭ malbonaĵon ? De kiam dependas de 1'popolo, ke homo estu saĝa aŭ malsaĝa ?

Eskino : Mi memoras parolon, kiun ci eldiris dum cia defendo.

Ci rifuzis kondamni cin al monpuno, tial ke ci ne povus ĝin pagi per ciaj propraj rimedoj kaj la kondamno, ansta- taŭ trafi cin, trafus ciajn amikojn. Mi do timas, ke ci rifuzas foriri el 6i tie pro utilo al mi. Ci penŝas, ke la denuncistoj, akuzante min pri cia forsavo, devigos min Pagi al ili grandajn monsumojn aŭ suferi egan monpunon. Se tio estas cia timo, forigu ĝin, kara Sokrato. Kiu puno povus, por ciaj amikoj egali Xa punon cin perdi ? Kiu havo povus, por ciaj amikoj egali tiun je cia konservo ? Sokrato : Mi eble havas la timojn, kiujn ci diris, kaj aliajn kun ili.

Bskino : Ci do trarikviliĝu, tre amata Sokrato. La sumo, kiun oni postulas, por forsavi cin el Si tie, ne estas granda. Koncerne la denuncistojn, ci scias, ke oni sŭb- aĉetas ilin malkare. Mia havo, kiu estas cia, kiel mi mem, f-acile sufiĉus por ĉio tio. Sed, se ci prezentas iun mal- facilaĵon por akcepti mian proponon, estas ĉi tie multaj fremduloj, kiuj pretas monhelpi. Simmiaso el Tebo kunpor- tis el sia propra mono sumon pli ol sufiĉan. Ankaŭ Cebeso, Aristipo kaj pluraj aliaj. Eĉ Antisteno, kvankam li estas ■ la plej malriĉa el ni, trovis, mi ne scias kie kaj kiel, la necesan monon. Se ni dividas la elspezon inter ni, por ke ĉiuj havu la ĝojon kunlabori al justa ago kaj al amika gesto, neniu el ni malriĉiĝos pro tio. Sokrato : Sed, se mi konsentus kun ci, Eskino, kien do mi irus ?

Eskino : Kien al ci plaĉos, kara Sokrato. ĉie ci estos

amata kaj honorata. En Tesalio mi havas amikojn, kiuj, se

ci konsentas iri en ilian hejmon, superŝutos cin per zorg-

ado, amo kaj respekto, kiel ci meritas tion.

Sokrato : Eskino, mi povis, dum la proceso, kaj honorinde

aŭ kvazaŭe, kondamni min al monpuno aŭ al ekzilo. Ci nun

konsilas.al mi akcepti, kaj hontinde, kiel fuĝonto, la du

punojn kune, mi, kiu opinias devi rifuzi ambaŭ.

Eskino : Mi ne kuraĝas mallaŭdi, kion ci diris dum cia de-

fendo. Mi kuraĝas mallaŭdi, kion ci nun faras.

Sokrato : Ci klarigu al mi kial, kara Eskino.

Eskino : Ce la proceso, ci povis esperi veki per ciaj pa-

roloj la konsciencon ŭe ciaj juĝistoj. Multaj ekscitiĝis

pro tio, kion ili nomis cia malrespekto; sed multaj admi-

ris, kion ili prave nomis cia kuraĝo. Tri pliajn voĉojn

unuflanke, malpliajn aliflanke, kaj ci estus savita. Kvan- kam ci perdis en tiu batalo, mi ne mallaŭdas cin pro cia.gar- topreno en tiu malfacila ludo.

Sokrato : Sed ci konsilas al mi nun ludi unu pli facilan. Eskino : Mi konsilas al ci la solan savvojon, kiu restas ne- "barita. Iafoje estas bele riski multe. ĉiarn 'estas malbele atendi, kiel paralizito, certan morton. Ĝu ci ne opinias, ke estas maljuste interligiĝi kontraŭ senkulpulo kun liaj mal- amikoj kaj senutiligi la klopodojn de liaj amikoj por savi tiun senkulpulon ? Kaj ciaj idoj, la pli' aĝa apenaŭ viriganta, la du aliaj en tre juna aĝo, ĉu ci ne perfidas ilin per■cia memmortigo ? Car mi nomas memmortigon la morton, kiun oni ak- ceptas, kiam oni povas ĝin eviti. Mi hontas pro ci kaj■pro ni, Sokrato. Jes, la larmoj en kiuj ci vidas mian vizaĝon sv.por- verŝata estas larmoj el honto, tiom, kiom el doloro. Oni di- ros, ke ci estis malfervora kaj ke ni estis malkuraĝaj. Oni miros pro tio, ke ni lasis cin ĉeesti antaŭ tribunalo, mal- graŭ tio, ke, por iom da mono, Meleto, Anito kaj Likono es- tus tre kontentaj silenti. Oni miros pro la maniero laŭ kiu ci pledis cian defendon, kiel homo deziranta ne vivi, sed morti. Oni diros, ke la vivo fariĝis por ci senvalora, tial ke ciaj amikoj ne kapablis, per sia amo, agrabligi ĝin al ci. Aŭ prefere, oni diros, ĉu tiu homo havis amikojn ? Pluraj ŝajnigis esti tiaj, sed ĉiuj estis mensoguloj kaj ili reale ne amis lin. Ĉar ĉiu scias, kiom facile estas fuĝi el'Atena malliberejo, se oni konsentas oferi iom da mono. Ne malglor- igu nin, Sokrato, per la honto, kiu makulas la nosindonemajn amikojn. Aŭskultu, malica kaj tre amata Sokrato : necesas, ke ĉio estu plenumota la proksiman semajnon; se ne, estas tro malfrue kaj niaj aranĝoj rompiĝas. Ci do plenigu mian koron per ĝojo kaj faru, ke mi kuru plenigi per ĝojo la korojn de Antisteno, de Aristipo, de Simrniaso kaj de Cebeso. Diru, mia Sokrato, ke ci estas la amiko de ciaj amikoj, kaj ke ci cedas al iliaj konsiloj ardaj, al iliaj petoj malesperaj. Sokrato : Mia kara Eskino, mi ŝatas cian amon pli ol mi po- vus esprimi. Sed necesas, ke ambaŭ ni konsideru la aferojn, kiel viroj kaj ne kiel virinoj, kiuj kvazaŭfreneziĝas kaj forkuras, tial ke nokta vento levas kun la branĉoj de arbo gestojn de murciistoj, aŭ tial ke iu alia fantomo ekstaras antaŭ ili, farita el mallumo kaj el ilia timo. Mia amema Eskino, cia prizorgemo al mi estas laŭdinda, se ci vere kom- prenas tion, kio bonas al mi. Sed, se ci eraras; se ciaj-. larmoj, ciaj petoj, ciaj riproĉoj provas forlogi min al mia

malbono : tiam, ju pli cia fervoro estas granda, des pli ĝi estas maliaŭdinda. Ni do ekzamenu kune, cu tio, kion ci proponas, estas iu bonajo aŭ iu malbonaĵo. Eskino : Ho, bonfara Sokrato, cia vivo estas por ciaj ami- koj la plej ega el la bonaĵoj, kaj ci ne estos sufice kru- ela, por forpreni ĝin de ili. Cia bonaĵo, ci kutimis vidi ĝin en la bonaĵo de ciaj proksimuloj. Ci do daŭrigu pensi al ili ankoraŭ pli ol al ci. Se la vivo fariĝis al ci indi- ferenta, almenaŭ ci amu tiujn, kiuj amas cin kaj ne orfigu la filojn de cia karno kaj la filojn de cia penso. Sokrato : Ĉu ili estus malpli forlasitaj kaj malpli orfaj, se, por konservi mian vivon, mi konsentus la morton de mia penso ?...Ni do ekzamenu trankvile, ne plu lasante malse- renigi nian racion per la necertaj movoj de nia koro, ĉu tio, kion proponas Eskino al Sokrato, akordas aŭ ne kun la penso de Sokrato. Mi kredas esti jam rakontinta en cia ĉe- esto, kiel la oratoro Lisiaso estis preparinta por mi po- tencan kaj kortuŝan pledadon. Li amike portis ĝin al mi, dirante : "ĉar cia memoro restas junuleca, ci parkere ler- nu, kara Sokrato, la parolojn, kiujn mi intence por ci skribis. Ci recitos ilin antaŭ la juĝistoj, kiuj ne nur absolvos cin, sed monpunos ciajn akuzantojn". Mi legis la paroladon. Ĝi estis mirinde taŭga, por triumfigi antaŭ la heliastoj mian juĝan aferon' ŝajnan. Sed la vera afero kaj la vera bonaĵo de Sokrato ne estas la vivo de Sokrato, ĝi estas la penso de Sokrato kaj lia instruo. Nu, la pledado de Lisiaso kripligis mian penson kaj detrŭis, kion mi ins- truas jam de kvindek jaroj. Subtile li demonstris, ke mi kredis je la dioj de 1'popolo, ĉar mi estas aicuzata kredi je demonoj kaj ke la demonoj estas filoj de dioj. Li rid- indigis la akuzantojn, kiuj samtempe mallaŭdas min pro kredo je dioj kaj pro nela?edo je dioj. Li igis rnin aserti, ke mi respektas la leĝojn de Ateno. Li igis min voki atestocele la nejunajn homojn, kiuj aŭskultis min en sia junaĝo kaj la gepatrojn de miaj nuntempaj aŭskultantoj. ĉiuj neus, ke iam ajn mi konsilis renversi perforte registaron, kio sam- tempe pruvas, laŭ Lisiaso, ke neniun mi koruptas kaj ke mi instruas respekti la leĝojn de la Civito. Pri tio li anko- raŭ faris al mi donacoh de unu el tiuj artifikaj rezonoj, kiuj mallevigas kaj relevigas en la popolo mil konvinkitajn kapojn : mi ne povas korupti tiujn, kiuj aŭskultas min, tial ke tio estus, inter aliaj pekoj, instigi ilin al la maldank- emo kaj sekve esti malamiko de mi mem. Fine, miksante mian penson kun la penso de 1'popolo, li konfuzis ĉion tiel lerte, kiel nia amiko Platono, kiam li dirigas al mi en sama dialogo maloftajn pensojn, kiuj estas miaj, multegajn aferojn pri kiuj neniam mi ekpensis kaj ankaŭ kelkajn opiniojn, kiuj tute kontraŭas, kion mi instruas. Dankante al Lisiaso pro lia pri- zorgemo, mi ekkriis : "Mirinda pledado, se ĝi devus defendi alian homon ol Sokraton !" Lisiaso ekmiris : "Kiel ci povas samtempe aprobi mian paroladon kaj rifuzi ĝin ?" Mi klarigis al li la aferon, laŭ mia kutimo, per iu komparo. Se ci kunpor- tus al mi mantelon el lukse bela ŝtofo kaj kovrita per brilaj brodoj, mantelon pli riĉan ol la veloj de la Panateneoj, unue mi admirvs la belon de la ŝtofo kaj la lerton de la farinto. Sed, se ci petus, ke mi.surmetu tiun mantelon, mi dirus, ke ĝi ne konvenas al la modesta kaj mal-juna Sokrato. Tiel, Lisi- aso, cia tro lerta pledado neniel konvenas al la naiva kaj mallerta Sokrato. Mi ne malscias, ke por reveni absolvite el la tribunalo, necesas nei, kion diras la akuzantoj. Sed mi neniam neas eĉ la plej etan veraĵon kaj, en tio, kion diras miaj malamikoj, estas etaj veraĵoj. Kaj eble mi ne deziras reveni absolvite el la tribunalo, sed ke miaj paroloj kaj mia kondamno helpu al kelkaj homoj kompreni iujn egajn ver- aĵojn kaj malŝati tiujn leĝojn kaj tiun religion, kiujn cia parolado certigas respektegindaj. Nu, mia Lisiaso, ci do ver- ku pledadojn por akuzatoj, kiuj deziras daŭre vivi. Ci ne plu verku da ili por maljunaj sofistoj, kiuj, dirinte, kion ili devis diri, imagas, ke ilia morto, se ili estas mortigitaj de maljusta leĝo, estos sur ilia parolo iu klarega kaj daŭra lumo kaj ke ĝi klarvidigos kelkajn spiritojn pri la maljusto de la leĝo." Konvenas, ke mi diru al ci, kompleza Eskino, kion mi diris al Lisiaso : "ĉio, kion ci faris kaj Ĉio, kion ci volus fari estus admirinda, se ternus pri iu alia ol Sokra- to, Sed la maljuna Sokrato scias, ke ĉiu homo estas mortonta kaj, prefere ol suferi post malmultaj jaroj senutilan morton, li volas suferi nun utilan kaj gloran morton". Eskino : Mi ne scias, kion respondi alci, tre amata Sokrato. Sed, se ci volus aŭdi miajn ploregojn, kiel respondon... Sokrato : Mi amas cian koron, amema Eskino; sed estas cia racio, kiu devas respondi min, se ĝi inspiras ion al" ci. Eskino : Ho ve! mia racio estastiel konfuzita depost tiu abomeninda proceso !

Spkrato : Kion do ci lernis de mi, Eskino, se la plej mal- grava evento tiel konfuzas cian racion ? Eskino : Eble mi nur lernis ami cin, Sokrato. Sokrato : Ne, pro la hundo, ci ne lernis ami Sokraton, 6ar ci amas lin, kiel ordinarulo amas ordinarulon. Estas Sokrato, kiu devas esti amata de Sokrato. Sed ĉu ci scias tion, kio estas Sokrato ?

Eskino : Mi scias, ke li estas la plej bona el la homoj kaj la plej vivlnda.

Sokrato : Ci.do ne petu lin, ke por konservi sian vivon, li fariĝu ne plu inda vivi. A1 tiu volontulo por la sola afero defendinda ci ne petu, ke li forlasu sian postenon. Tiom longe, kiom ci povis admiri militistojn, ĉu ci ne ad- miris Cinegiron, fraton de 1'poeto Eskilo ? Eskino : Eble mi ankoraŭ admiras lin.

Sokrato : Ci do ne volus, ke,' kiam lia dekstra mano estis fortranĉita, li Ĉesu deteni la malamikan ŝipon aŭ ke, kiam lia maldekstra mano estis fortranĉita, li ne detenu ĝin per la dentoj. ŝajnas al ci noble, ke li ankaŭ oferu sian kapon.

Eskino : Sed, se mi vivus samtempe, kiel li, se mi estus lia amiko, se mi vidus liajn manojn fali en la maron, unu post la alia, poste lian kapon fali en la maron, mi plorus. Sokrato : Tiel ci estas la malamiko de ciaj amikoj. Kiom ci povas, tiom ci kontraŭas al ilia noblo. Eskino Ne al ilia noblo, sed al ilia morto. Sokrato : Nobla morto estas la plej lukse bela krono,'kiun povas porti nobla vivo. La malavara sorto proponas al mi tiun'kronon. Mi skceptas ĝin, kaj miaj-amikoj devas pro tio ĝoji, kiel rni mem.

Eskino : Mi ne Itomprenas, kial ci komparas cin al Cinegiro kaj kiun ŝipon ci pretendas haltigi per ciaj dentoj obsti- naj.

Sokrato.: La ŝipo, kiun mi kontraŭbatalis per miaj manoj kaj per mia vivo, kiun mi kontraŭbatalas per miaj dentoj kaj per mia morto, estas tiu, kiu portas niajn plej mal- bonajn malamikojn, la skribitajn leĝojn. Cinegiro defendis Grekion ,kontraŭ la barbaroj. Mi defendas la Saĝon kontraŭ la Malsaĝo, la Naturon kontraŭ la Civito, la Neskribitajn Leĝojn kontraŭ la Skribitaj Leĝoj. Esklno : Sed, kara Sokrato...

Sokrato : Prefere ol obei al la Civito kaj malobei al la Naturo, Antigona malforta kaj milda knabino, konsentis

morti. Ĝu ci volus, ke mi, viro kaj maljunulo, havu malpli da kuraĝo ol tiu junino ? Ci volus, ke mi kuru for de Kreono, anstataŭ ol maltimi lin ĝis la fino. Kiom da jaroj lcaj da ĝojoj oferis la juna kaĵ bela Antigona ! sed kio restas p'or perdi al sepdek-unujara maljunulo ? Tiu malavara knabino 'pa- gis iinu talenton. Ci konsentu, ke mia malriĉuleco imitu ŝian riĉecon kaj ke mi donacu la obolon, kiu -restas al mi. Bskino : Antigona amis sian fraton Poliniko. gpkrato : Ĉu ci kredas, ke mi ne amas, kiujn mia ekzekuto riskas instrui kaj fortiri el vivo pli vaga kaj pli mizera ol la situacio de la neentombigita mortinto ? Cetere, mi ne konsentas al mi la rajton malbonfari al iu ajn. ffe fari ĉion bonan, kion oni povas, tio estas malbonfari. Mia forkuro ins- tigus malŝati mian parolon, kiu, komprenita kaj amata, povas iom bonfari. Ci ne plu petu, ke mi mortigu mian parolon. Sed ci konsideru ankoraŭ jenon. Se mi forkurus el ĉi tiu malli- berejo, Ĉu mi ne malbonfarus al tio, kio estas plej bona kaj respekteginda ? Bskino : A1 kio do, Sokrato ?

Sokrato : A1 la Neskribitaj Leĝoj, mia filo. Kiam mi estus ekfuĝonta, se ili aperus al mi, dirante : "Sokrato, kion ci estas faronta ? Plenumi la entreprenon, kiunci preparas, kion signifas tio, se ne doni la venkon al niaj malamikoj, la Skribitaj Leĝoj ? Se ci restas fidela al ni, ili estas venkitaj rilate tion, kio koncernas cin, ĉar ili fariĝas abomenindaj kaj montriĝas murdantoj de senkulpuloj. Se ci fuĝas de ili, ci forprenas de ni venkon jam akiritan". Kion mi respondus al tiuj riproĉoj ? Eskino : Mi ne scias, Sokrato.

Sokrato : Mi ankaŭ ne scias... Sed ili aldirus : "Estas kri- moj, kiuj evitigas aliajh krimojn. La morto de Sokrato havos famon, kiun ne ĉiuj mortoj havos. Pri ĝi oni longtempe paro- los, tial ke pluraj juĝistoj pentos kaj de tiam ili ne plu kuraĝos kondamni. Eble per cia morto ci savas dek, dudek, cent senkulpulojn. Ne savante ilin, kiam ci povas tion fari, ci fariĝas ilia murdonto. Ĉu ci volas,,por kelkaj malgloraj jaroj, murdi multajn senkulpulojn ? ĉu ci kapablas konduti tiel malkuraĝe kaj tiel kruele ?" Diru al mi, Eskino,; kion mi respondus ?

Eskino : Mi ne scias pli ol antaŭmomente, Sokrato. Sokrato : Nek mi... Kaj la Neskribitaj Leĝoj plie dirus al mi : "De nun-ni estos ciaj malamikoj, kiel la Civito fariĝis

la malamiko de la fuĝinto. Sed la fuĝinto povas iafoje ri- fuĝi eksterlanden. Ci meni povas fari nenion similan. Ci tro ofte, tro maltime, tro klare kontraŭparolis la Skrib- itajn Leĝojn. Henie ei povus repaciĝi kun ili. Se ci ankaŭ fariĝas nia malamiko, kio restos al ci ? Kiel ci vivus sam- tempe ekster la malverajo de la Civito kaj la veraĵo de la Naturo ? Sokrato, ci estas la malsaĝulo, kiu ne volas resti dekstre de la abismo nek maldekstre de la abismo; sed, sen flugiloj, li pretsndas ŝvebi super la abismo. Sokrato, ci paŝas, kvazaŭ sonĝante, kaj ci estas faionta en la malplen- aĵon kaj en ia frenezaĵon. Ci vekiĝu ĉe la rando de l'pro- fundegaĵo. Ci apogu cin sur ni, ci, kiu ofte laŭdis prave nian eternan forton, ci, kiu brave batalis por ni. Ci ne sekvu la konsilojn de Eskino pi-efere ol la niajn".

Tiuj paroloj, kara Eskino, ĉirkaŭas min, levas min, en- tuziasmigas min, kiel la sono de la flutoj kaj de la cimba- loj entuziasmigas la koribantojn. La sono de tiuj paroloj sonoras tiel forte 6e miaj oreloj, ke ĝi malebligas min aŭdi ĉiun alian paroladon. Jen estas la sentoj, kiuj nun regas min. Mi kredas, ke nenio povas fortiri min de ili. Se tamen ci opinias povi sukcesi en tio, kaj se tiu sukceso ŝajnas al ci ankoraŭ dezirinda, parolu. Eskino : Nenion mi trovas por diri, Sokrato. Sokrato : Tiaokaze ni Ĝesigu tuj tiun interparolon kaj ni daŭrigu sekvi kuraĝe la vojon, kiun ni ekiris kuraĝe.

3

Dum la lasta tago de la vivo de Sokrato, liaj disĉiploj ĉirkaŭis lin pli multnombraj ol iam. Ni ĉeestis, ĉiuj, pres- kaŭ senescepte. Tamen oni rimarkis la foreston de Aristipo kaj tiun de Platono, malbonaj filozofoj, kiuj konfuzas la pompon kun la belaĵo kaj kiuj preferas la festenojn de la princoj ol la belegan spektaklon de la morto de saĝulo.

Aristipo - tion mi sciigis antaŭe - fervore estis klo- podinta, por fortiri sian majstron de la malliberejo kaj de la morto. Sed, kiam Eskino rapartis al ni la parolojn, per kiuj Sokrato rifuzis la vivon, por provi savi kelkajn hom- ojn, dum la larmoj de Simmiaso kaj de Cebeso montris tiom da admiro, kiom da doloro, la lipgrimaco de Aristipo kaj iu delikata ŝultroleviĝo signifis multe da malbelaĵoj. Li for- lasis nin, pretekstante mi ne scias kiun aferon, kiu dev- igis lin iri al Egino, kaj promesanie, ke li revenos, kiel

eble plej bald.au. Mi divenis, ke li ne revenos : li forkuris de spektaklo, kies belo estis tro nobla por lia koro, kaj" tro emocia.

Koncerne Platonon, en tiu okazo, kiel en kelkaj aliaj, li abomeninde kaj ridinde komediis. Du el liaj privataj amikoj, la maljuna Kritono kaj la juna Fedono, vidis lin la hieraŭon. Ili trovis lin sur lia lito kun konsternita vizaĝo, dum mo- mentoj tordita de kruelegaj doloroj aŭ de lertaj grimacoj. Ili parolis kun tiel amema kompato pri sia malsanulo, ke naive ni demandis nin,. Ĝu la morto ne- forprenos la saman ta- gon du filozofojn anstataŭ unu. Kaj tiu heroa Platono, for- gesema pri sia propra malsano, postulis ke liaj plej bonaj amikoj, anstataŭ esti apud li, ĉeestu kun ni apud Sokrato. Malbonŝance, la postan tagon, hazarde mi renkontis Platonon surstrate. Ekvidante min, lia vizaĝo, kiu signis perfektan sanon, ruĝiĝis dum moinento kaj tiel konfesis honton.: Mi di- ris al li, kiel malŝatinda estas lia konduto. Jam la komedi- ulo denove sin regis. Li asertis kun ĵuroj,ke 11 elsuferis mallongan sed teruran atakon. Dum du tagoj, la kuracistoj, kiuj ne sciis, kiel ĝin nomi, kredis, ke ĝi estas .mortiga.. Li demandis sin, kiel li povis resaniĝi. Ha! li ŝuldis la plej belan el la kokoj al Asklepio.

Unu el la apartaĵoj de la mortigaj malsanoj de Platono, ĝi estas, ke ili neniam malhelpas lin longe paroladi. Li di- ris al Kritono kaj al Fedono multajn kaj spritajn argument- ojn pri la senmorteco de la animo kaj li komisiis al siaj du amikoj ripeti al Sokrato mil konsolajn parolojn. Krome, Kri- tono kunportis sub sia mantelo libron de Anaksagoro, por legi al ni kelkajn pecojn el ĝi kaj zorge distingi, kion Platono aprobis, kion Platono malaprobis. En tiu tago, kiam silentis la aliaj'egoismoj, Platono ne nur obeis. al sia malkuraĝo, sed ankaŭ cediŝ al sia kutima malmodesto kaj postulis, ke oni interesiĝu, eĉ pli ol al Sokrato, al tio, kion eble opinias ia Platono.

Do Fedono kaj Kritono recitis la parolojn, kiujn Platono instruis al ili pri la senmorteco de la animo. Kaj tiuj pa- roloj estis belaj kaj oportunaj. Sed ili prezentis kiel eertaĵojn tion, kio devas resti diibo kaj rideto. Ili kredis, en tiu Ŝanceliĝa kampo, doni verajn pruvrezonojn kaj ili i^vigis min pri mi ne scias kiaj facilmovaj dioj, kies paŝ- aio enŝovus la nubojn. Iliaj spritaj kaj pezaj argumentoj estas konataj : estas precize tiuj, kiujn Platono en sia

"Fedono", atribuas al Sokrato. Simmiaso kaj Cebeso prezen- tis kelkajn kontraŭdirojn, por ke la dogmo pri la animsen- morteco ŝajnu -venki en batalo. Sed ili malvigle parolis, kiel batalantoj, kiuj deziras malvenkon, kaj ili baldaŭ cedis, deklaraate sin venkitaj per tro da lumo.

Ni ciuj aŭskultis, en ia sonĝo rava, dezirante, ke la animo estu senmorta kaj ke Sokrato ne estu forprenita de ni por ciam. Nia potenca deziro, ĉe kelkaj minutoj, kaŭzis al ni ian certon.

Nia emociiĝo speciale emigis nin al la persvadiĝo, kiam Pedono rakontis la historion pri Ero la armeno, tia, kiel oni povas trovi ĝin en la deka libro de "La Respubliko" de Platono.

Koncerne Sokraton, li aŭskultis kun sia bonvolemo kutima. De tempo al tempj, li eldiris kelkajn vortojn, klarigis ke, neniakaze, ĉu la animo estas mortonta aŭ senmorta, la morto nenial estas timinda.

Kiam tiu debato Ŝajnis elĉerpita, Kritono malvolvis la libron de Anaksagoro, kiun li estis kunportinta sub sia mantelo. E1 ĝi li legis kelkajn pecojn. Li diris, kiom tiu libro ĉarmis lin dum lia frua juno. Sed Platono poste ins- truis al li Ĉion, kio mankas en la instruo de Anaksagoro. Stariginte la Spiriton, kiel la kaŭzon de 1'mondo, Anaksa- goro, ja, devojiĝas, por serĉi aliajn kaŭzojn, anstataŭ nur montri, ke Ĉio estas kiel eble plej bona kaj bela, kiel konvenas en la verko de potenca kaj bonvolema saĝulo.

Sokrato ŝajnis ne aŭskulti. Kun la okuloj preskaŭ ferm- itaj, la buŝo duonmalfermita, li estis tia, kiel homo puŝ- ata de feliĉa sonĝo. Aliaj disĉiploj, tamen, defendis Anak- sagoron kontraŭ la atakoj de Kritono.

Ĝi tiu fine sin turnis al la Majstro kaj demandis :

Kion ci pensas pri tiuj aferoj ?

Mi pensas, ke ili ne estas objektoj de penso.

Pluraj rigardis unuj la aliajn kun miro. Sed, post mal- longa silento maliceta, Sokrato aldonis :

Ili estas revobjektoj.

Kial ? - demandis kune Kritono kaj Pedono.

Tial ke oni ne povas ilin kompreni aŭ, se vi preferas, ke mi parolu laŭ modesto, kiu konvenas al mi, tial ke mi ne povas ilin kompreni.

Kritono rediris ridetante la parolon, kiun ofte diris Sokrato :

138

A

Cio, kion mi scias, tio estas, ke nenion mi scias.

Jes,.mia Kritono, kaj ci povas informi cian junan amikon, la tro scivoleman Aristoklon, ke, ĝisfine, mi ĝojis pro ne- scio pri tiuj senutilaj aferoj.

Kiel, senutilaj !... Ha! jes, mi komprenas. Senutilaj cia- opinie, al la vivkonduto.

Ci eldiris mian penson, kara Kritono.

Sed ne plu la mian, kara Sokrato. Platono kompreneble klar- igis al mi, kiel diferenca estas mia konduto laŭ tio, cu mi kredos je la dioj de la Civito, aŭ ĉu mi kredos je unu sola dio, kiu estas la Spirito, aŭ ĉu mi kredos je neniu dio.

Platono eraras. Kiuj ajn estas la dioj, je kiuj ci kredas, ci kreas ilin laŭ ia modelo, kiun ci vidas aŭ kredas vidi en ci. Tiel ke cia konduto restas ido de cia kono pri ci mem aŭ de ciaj eraroj pri ci mem.

Ci konu cin mem, rediris Kritono per voĉo, kiun li penis, pro la cirkonstancoj, ne igi moka.

Miavice mi demandis, turnante min al Sokrato :

Kion ci nomas revobjekto, ĉu tio neniam estas objekto de ciaj revoj ?

Sokrato ekskuiĝis, kiel se oni abrupte vekus lin el pro- funda dormo. Poste li longe rigardadis min kaj ĉio en lia silento ridetis. Fine li diris :

Mi ankaŭ estas granda revulo. Sed, kial mi rakontus miajn revojn ?

La juna Pedono kaj la maljuna Kritono petegis per sia plej karesa voĉo (ĝi, certe, ne povis esti pli karesa, kiam ili parolis al sia amata Platono) :

Ci rakontu la revojn de Sokrato.

Kaj la bela Fedono daŭrigis :

La revoj de la harmonia Sokrato, kiel ili ne povus esti la plej harmoniaj kaj la plej. entuziasmegigaj el ĉiuj revoj ? .

La majstro havis balanciĝpn de la tuta korpo. Ni observis lian heziton. Kaj ni avide prok3imiĝis al li.

Vi do aŭskultu miajn revojn - li fine diris. Sed vi neniam kontraŭstarigu ilin al aliaj revoj. Vi permesu, ke ĉiu revo vivu sian vivon kaj sian fantoman Ŝanceliĝon. Kaj neniun vi iam ajn miksu kun la agoj, kiujri vi faros. Kiam oni agas, ke tio estu en la taglumo, ne kurante post la falsaj eklumetoj, kiuj eliras el la revoj.

Poste Sokrato laŭdis kaj mallaŭdis Platonon. Li pravis, refarante la revon de Anaksagoro, ĉar tiu revo ne estas sen

belo. Sed li malpravis internigante sin en revon, eĉ belan. Kaj Solcrato denove avertis Kritonon, kun insisto, ke la sagulo forgesas Ĉiujn revojn, tuj kiam. praktika demando postulas, ke oni respondu per ago.

Kaj li daŭrigis proksimume per jenaj paroloj :

A1 mi ankaŭ okazis refari la revon de Anaksagoro. Sed, kredeble pro iu manko en mia intelekto, ĝi baldaŭ aliiĝis . en premsonĝon. ĉar mi vidas ian ordon en la mondo, kaj Anaksagoro klarigas al mi tiun ordon. Sed mi vidas ankaŭ multe da malordo en la mondo kaj, anstataŭ klarigi tiun malordon, Anaksagoro igas ĝin neklarigebla kaj doloriga al la racio, kiel al la koro. Se mi kredus al unu dio aŭ al dioj, eble mi kelkfoje preĝus; sed ha! kiom ofte mi blasfe- mus.

Tamen, Sokrato, ci Ĉiam diris, ke ci estas feliĉa.

Mi estas feliĉa malgraŭ la mondo kaj, se dioj ekzistas, malgraŭ la dioj. Malgraŭ la malordo de 1'mondo kaj malgraŭ la Spirito, se mi-ne-scias-kiu malica Spirito organizas kaj daŭrigas tiun maloraon. Neniam la feliĉa Sokrato blasfemos dion aŭ la diojn en sia propra nomo. Sed, se mi kredus je ilia ekzisto, mia koro mallaŭdus ilin en la nomo de la ali- aj homoj. Se ekzistus bonfara dio, neniu plendus; kaj, kiam mi aŭskultas la homojn, tiam mi aŭdas preskaŭ nur plendojn. Se ekzistus bonfara dio, de kie do venus la maljustaĵo ?

De la malico de la malpiuloj.

Kiel la bonfara dio estus kreinta maliculojn kaj malpiul- ojn ? Kaj kiel ĝi donus Ĉiam, rilate tion, kio koncernas ĝin, la venkon al la maljustuloj super la justuloj ?

Antaŭ nelonge, ci diris, ke la justulo ĉiam triumfas.

La justulo Ĉiani triumfas interne de si iaem. Li estas ĉir- kaŭata de nevenkeblaj muroj. La malsaĝaĵoj de la homoj kaj de la dioj haltas senpove antaŭ la remparo de la saĝo.

Prefere ci rakontu ciajn revojn, kara Sokrato. ĉar, se okaze ni redirus, kion ci.diras nun, iu maliculo, tion mi timas, denuncus nin al la juĝistoj.

Mi faros, kiel vi deziras. Sed kial maliculo ne akuzus ahkaŭ pro revoj ? Aŭ ĉu vi ne konas la aventuron de tiu maljunino, kiu estis ekzekutita, tial ke sonĝe ŝi vidis la morton de la tirano ?... Sed la maliculo malprofitigas nur al si mem; kaj tiu ekstera triumfo de la maljustuloj, se ĝin mi lamentas, estas pro tio, ke ĝi pli malfeliĉigas la maljustulojn. Tial la dioj, se ili ekzistus, dufoje kulpas

kontraŭ la homoj, kiujn ili estus farintaj maljustaj kaj al kiuj ili estus konsentintaj la materialan triumfon.

Estas post tiuj paroloj, ke Sokrato rakontis al ni la strangan belaĵon de sia revo. Neniu rediris ĝin. Pluraj el la ĉeestantoj estis ravataj, kiel ĉe peco de muziko, kiun oni ne kapablus memori kaj retrovi. Pluraj estis ravataj, kiel per la kanto de 1'vento en la arboj kaj la flua murmuro: de la Iliso. Kaj ili nur meinoras esti spertintaj Ĉarmon kaj forgesis el kio ĝi konsistis. Koncerne Platonon, al kiu oni ne preter-. lasis raporti,kion diris Sokrato, li preferis misformi la ' beban revon flekseblan laŭ siaj propraj revoj pezaj kaj preci- zaj.

Kaj Antisteno ankoraŭ neniam rediris la revon de Sokrato, pro la sama motivo, ke Sokrato rakontis nur unu fojon, kaj post esti hezitinta : tial ke ĝi estas senutila por la viv-

konduto.

ua voĉo de Sokrato ne havis sian kutiman firmon. La rideto de Sokrato estis strangeta r mi ne vidis rideton iom similan, krom siir virinaj lipoj ce Voluptopaso.-En la dikaj okuloj de Sokrato. stranga lumo ŝajnis brili, ŝajnis estingiĝi, Ŝajnis reflamiĝi kaj tremeti. ..

ĉu mia revo diros, kiel aliaj revoj : "Ne ekzistas Dio ?" Ĉu mia revo diros, kiel aliaj revoj : "ĉio estas plena je dioj ?"

Mia revo diru : "ĉio estas plena je dioj", por ke vi aŭs- kultu min kun pio kaj ne kun malpio.

La potenca korpo kaj la nobla vizaĝo de Platono estas la verko de iu dio, kiu amas ĉiujn videblajn belaĵojn. Mia for- tika korpo kaj mia senlogeca vizaĝo estas la vsrko de iu dio, kiu amas ian belaĵon kaj kiu inalaientas ian aliji belaĵon. Sed tiuj ,dioj ne estas al ni fremdaj kaj ili ne konstruis nin el ekstere. ĉar, kioh mi'-nomas dioj, tio estas niaj ani- moj.. '

CU do ĉiu vivulo ne havas animon ? - demandis Pedono.

ĉiu vivulo, en mia revo, havas animon. Tiuj estuloj ankaŭ havas animon, kiuj ne ŝajnas vivaj por niaj maldelikataj okuloj. En mia revo, ĉio estas viva.

Ĉu eĉ la ŝtona benko sur kiu ci sidas ?

Tiu ŝtono estas viva, ĉar ĝi malpasas anstataŭ forkuri. Iu interna dio tenas ĝin.

Kaj kio estas pri la Iliso, kiu fluas al la maro ?•

La Iliso estas iu forkuro de la dioj. Iu dio revas - se mi kredas ĵe mia revo — en ŝiu el la glitemaj gutoj.

Ho Sokrato, - mi ekkriis - kiom pli bela estas cia revo ol^tiu de Anaksagoro !

Gi estas pli bela por mi kaj eble por ci. Tiu de Anaksa- goro estas pli bela por Anaksagoro kaj eble por Platono.

Ci daŭrigu, bonfara Sokrato, verŝi al ni cian revon, kiel fortigan vinon.

Mi faras,kion vi petas. Sed, ke viaj ebrioj el revo kaj el vino neniam daŭru longe, ho miaj filoj. Ke precipe vi lernu ilin forskui antaŭ ol agi.

En mia revo estas nur dioj, estas nur animoj. Neniu el vi estas unika aio, Ĉirkaŭ centra dio - kaj iafoje pluraj - Ĝiu el vi estas iu popolo el dioj. Ĉiu el vi estas iu vas- ta Olimpo. ĉiu el vi estas, Ĝirkaŭ la reĝina abelo, iu aro da dioj. Sed jen ĝi estas la potenca reĝino, kiun mi nomas Antisteno, jen estas la tuta aro.

En cia revo, kiel en la vero - diris Kritono - ni ekzis- tas antaŭ nia naskiĝo. Platono rakontis al mi pli ol unu memoraĵon...

Ne, sed pli ol unu revo. Tamen, ĉar ni komencis revi, ni daŭrigu.

Ci estas eterna, mia Kritono, kiam mi nomas Kritonon la reĝino kaj ne la abelaro. ĉar mia revo ne sukcesas kon- cepti efektivan estulon, kiu ne estas eterna. Kiel la est- ulo komenciĝus ? Kio komenciĝas, tio estas la videbla for- mo, ĝi estas la alproksimiĝo kaj la zumanta kuniĝo de la abelaro; ĝi estas la kuniĝo de miriadoj da animoj, kiujn regas cia animo. centra. Cia korpo komenciĝis kaj finiĝos. Ci tamen respektu en ĝi iun renkontiĝon de eternaĵoj.

Cia animo, jarn antaŭ miriadoj da jarcentoj, estis la animo de ŝtono, la kunpremita forto, kiu malhelpas, ke ĝi diseriĝu; aŭ ĝi estis la animo de akvoguto kun bezono for- iri kaj gliti; aŭ ĝi estis iom da aero, kiun la vento dis- movetadas.

Jam de longe ĝi fariĝis la animo pli maltrankvila de tio, kion ni nomas vivulo, de fiŝo, de lacerto, aŭ de iu alia besto.

Sed jen. ĉiu besto volas fariĝi homo. ĉar la homo, eĉ la plej ordinara, estas pli bela ol la aliaj bestoj kaj ĝi posedas kapablojn, kiujn vane serĉas la aliaj bestoj kaj kiujn ili ĵalizzas al ĝi.

A

Ciufoje, kiam gehomoj kisas unu la alian, popolo el animoj sieĝas tiun kison, por penetri en la homan vivon. Ofte ili es- tas 6iuj fbrpuŝataj; iafoje unu sukcesas, malofte du. Kaj oka- zas, ke tiu, kiu sukcesis, estas animo, kiu jam kunigis homon ĉirkaŭ si. La aliaj, avidaj je korpo eĉ malsupera, finiĝas, post kelkaj glitoj sur la deklivo, kiu supreniras al la homa vivo, per malkuraĝiĝo, kaj ili konsentas rekomenoi bestan ek- zistadon.

La klopodado de ĉiuj animoj kreas la ordon, kiun ci vidas en la mondo. Sed la plejmulto blinde penadas celante al tio, kion ili kredas esti ilia sola bonaĵo; la plejmulto ne konas kaj malzorgas sian profundan bonaĵon, kiu estus ĉies bonaĵo. Kaj kio estas blinda, kaj malmodera, kaj furiozega, kaj mal- amika en ilia penado kaj en iliaj interpuŝigoj, tio kaŭzas la malordon, kiun ci ankaŭ vidas en la mondo.

7 A

Kial la hieraŭaj bestoj volas fariĝi homoj ? Cu ili vidis, ke nur la korpo homa ebligas al la racio malvolviĝi, al la penso flori, al la justo kaj al la bono ritmi la koron kaj direkti la gestojn ? Ne, certe la besto ne vidis tiujn afer- ojn. Gi vidis nur iun el la eksteraj kapabloj de la homo.

La unuajn fojojn, kiam mi sukcesis esti homo, mi sendube estis duonblindigita de la multaj novaĵoj, de la tro multfakaj riĉaĵoj por mia kapablo ordigi kaj eĉ por mia eblo elekti. Poste mi faris elektojn sinsekvajn kaj al mi trudataj pro miaj mallertaĵoj bestaj, ne inspiritaj de mia impulso homa. La homo restis en mi la sklavo de la besto. Liberigita de la kontinua haŭto, dika kaj streĉita, kiu protektas kontraŭ mil doloroj , sed. lasas al la plezuro nur malgrandajn enirejojn, mi, sendube, ĝojis pro la diverso de 1'vestaĵoj, pro fleksebl- eco facila aŭ varma de la ŝtofoj; mi precipe ĝojis, kiam, post formeto de la vestoj, mia korpo estis tute iu ĝojorgano kaj kunvenejo de karesoj. Duonblindigita pro la ŝtormeta kaj multa lumo de la volupto, mi estis nur, dum pluraj vivoj homaj, ti- klita haŭto, jen skuiĝanta kaj arda, jen konsumita kaj kvazaŭ agrablege malvigla. Poste, mi ŝanĝis je eraro.

Mi amis, en la homo, kiu mi estis, la manojn, kiuj scias ilojn manipuli kaj fabriki. Kohfuzetite de tiu lumO ĉiam mov- iĝanta, mi estis tute al iu duobla ekstremaĵo de mia estaĵo. Mia animo loĝis en miaj manoj. Gi estis la servanto de miaj manoj kaj de mia agbezono. 5i amis nur la lerton de miaj ma- noj kaj ĝi admiregis ĉe la vido de iliaj ellaboroj.

Nu, ni vidis pri la besto trian superecon eksteran. Ĝi estas nia parolkapablo, kiu, se ĝi estas lerta, submetas al ni aliajn homojn. Kredebie mi estis -tirano, flatulo, popola oratoro. Per flekseblaj mensogoj, mia lango havigis al mi la potencojn de l'mensogo kaj la mensogajn riĉaĵojn.

Eble mi estis ankaŭ multaj aliaj malsaĝaĵoj.-

Multaj eraroj satigis min ĝis naŭzo el volupto, el lertaĵo, el potenco, el riĉaĵo. Pine, iun tagon, mi povis malŝati mensogojn, kies alkutimiĝo kaŭzis sengustaĵojn kaj naŭzojn. Mi ĝojis nur pro la vero. Mi forpuŝis la falsajn ĝojojn, kiuj prezentiĝas al la homo kaj la fals- ajn laborojn, kiuj propetas ĝin. Mi poste nur spertis la profundajn ĝojojn, Jkaj nur konsentis je la fundamenta la- boro. Mi estas feliĉa, tial ke mi ne plu spertis feliĉon per mia haŭto, per miaj manoj, per mia lango, sed per mi mem, per mia anirno profunda, per la medita rigardado al mia lumo centra kaj per la zorgo teni ĝin ĉiam pura.

Ekzistas, miaj filoj, definitivaj akiroj. Miaj vivoj estontaj perdos nenion el tio, kion mi akiris ĉi tiun fo- jon. Kaj mi estos pli feliĉa ĉe mia reveno, tial ke pli klera kaj pli malŝatanta la falsajn bonaĵojn.

Sokrato Ĉesis paroli. Li restis enpensiĝa. Eble lia revo daŭris en li, tro fluida nun kaj tro subtila por esti kaptebla per la larĝaj maŝoj de la parolo. Koncerne min, ridetante, kiel en ebria stato, mi provis imagi la estont- ajn vivojn de Sokrato. Sed mi ne ektrovis, kiel li povus ankoraŭ perfektigi■sian perfektan animon. Pluraj ridetis, kvazaŭ en nekompreniĝo kaj idiotiĝo.

Fedono kaj Kritono ridetis, malriĉuloj, kiuj ĵus rice- vis la plej grandvaloran kaj la plej bone prilaboritan ju- velon. Ilia gusto barbara ebligas al ili koni ĝian grand- valoron, ne la tro delikatan arton, laŭ kiu ĝi estas pri- laborita. Kaj ili portos ĝin al iu juvelisto el siaj ami- koj, por ke li refaru ĝin peza kaj luksega. Tiel tiuj du homoj pensis pri tio, kion faros Platono el la paroloj de Sokrato, kiam ili estos liverintaj al li la ĉefverkon, kiel banalan.materion, kiun oni rajtas reprilabori, pli- pezigi, ornami per malsuperaj elementoj.

Post. silento diverse enpensiĝa,:Simmiaso demandis :

Kial, Sokrato-, ci hodiaŭ starigis neniun demandon ?

Tial, mia Simmiaso, ke mi ne povis igi cin trovi en ci revon,. kiu estas mia. Pli aŭ malpli kaŝita sub bestaj malsaĝ- aĵoj, sub religiaj malsaĝaĵoj, sub sociaj malsaĝaĵoj, saĝo loĝas en ĉiuj homoj. Miaj demandoj povas malrapide forŝovi la supraĵajn malsaĝaĵojn kaj ektrovi en ĉiu saĝon saman kiel la mia. Hodiaŭ mi rakontis mian profundan malsaĝajon, kaj mi konjektetas, ke ĝi varias laŭ ĉiu homo. Tial mi ne povis ek- trovi en ci, eĈ per multaj demandoj, mian profundan malsaĝ- aĵon kaj mian revon vekiĝan.

Pinante eldiri tiujn vortojn, li ekstaris kaj pasis en la apudan ĉambron, por sin bani. Sole Eskino akompanis Sokraton, kiu petis, ke ni atendu lian revenon.

Mi ne rakontos, malgraŭ ilia belo simpla, la scenojn, kiuj sekvis. Platono, ĉe la dialogo de "Fedono", rakontis ilin pli bone ol mi povus fari. ĉar, kiam Platono konsentas diri ver- aĵojn, neniu povas superi lin. Lia ekzakto tamen havas mank- ojn pri kelkaj puhktoj. Lia amo por.Kritono kaj lia malamo por Eskino, amiko de Aristipo, instigis lin atribui al la unua ĉion, kio, reale, estis dirita aŭ farita de la dua.

Necesas ankaŭ forstreki en "Fedono" la parolojn atribuit- aj al Sokrato pri la verŝofero kaj la preĝoj. Sokrato ne kre- dis je la ridindaj dioj, kiuj ŝatas la preĝojn kaj la"verŝ- oferojn : li eldiris neniun el tiuj absurdaj paroloj.

Kaj Platono deformis la tute lastajn vortojn de Sokrato.

Dum li kuŝis surdorse kaj sentis la malvarmon malrapide iri de liaj piedoj al lia koro, iuj parolis al li pri la belega revo, kiun li rakontis pri tio, kio antaŭas la nask- iĝon kaj pri tio, kio postsekvas la morton. Nu, ili pardlis pri tio, ne kiel pri malpeza revo, sed kiel pri masiva cert- aĵo. Eskino estis tiu, kiu ŝajnis esti la plej forte lconvink- ita.

Tial Sokrato diris al ni:

Se al vi plaĉas, ĝojigu vian libertempon per tiaj revoj, kiel la infanoj amuziĝas per fabeloj. Sed, tuj kiam temas agadi, vi forgesu ĉion, kio estas revo kaj ĉion, kio estas fabelo, por aŭskulti nur vian racion.

Poste, sin turnante al Eskino, kiu laŭdis la diojn kaj kiu laŭdis la estontan feliĉon de Sokrato :

Ci pravas ĝoji pro mi. La rimedo, kiun donacis al mi la servisto de la Dek-Unu kuracos min je maljuno kaj ties kun- estaj invalidaĵoj. Kaj mi vidas kun plezuro, ke ci revas por mi mil feliĉojn. Ankaŭ mi revas ilin. Sed, ĉu pri la feliĉoj, kiun mi havis 6i tiun fojon, Su pri la feliĉoj, kiujn mi havos pli poste, oni ne devas laŭdi alian dion ol min. ĉiu vera feli&o estas la produkto de ties ĝuanto. Zaj ci laŭdu neniun alian dion ol min pro la kuraco, kiun mi ĵus eltrinkis, ĉar tion mi volis. Nenion mi ŝuldas al Asklepio kaj ci malsaĝe agus, se ci oferus, pro mi, eĉ la plej mal- junan kaj la plej aalgrasan el la kokoj. - Pri ĉio mi obeos al ci, - respondis Eskino. Sed ci ekza- menu, Sokrato, Ĉu ci ne havas ankoraŭ iun rekomendon, por fari al ni.

Li ridetis, kiel sola respondo, farante nean geston per la kapo. Kaj li kovris al si la vizaĝon.

Li tiel restis dum kelkaj momentoj, kovrita kaj senmova. Poste li faris moveton, kiu pensigis min, mi ne scias kial, pri la movoj, kiujn oni faras dum la dormo. Tiam la serv- isto de la Dek-Unu malkovris lin. Ni vidis, ke lia rigardo estas fiksa kaj lia buŝo duonmalfermita. Eskino fermis al li la lipojn kaj la olculojn.

Ciuj ni rigardis la korpon, en kiu ne plu estis nia ami- ko. Neniu el ni ploris. Nia doloro estis tiu doloro, kiu malsupreniris en la abismon pli profundan ol la regiono de la larmoj. Kaj la vundo, kiun ni konsideris en niaj profun- daĵoj radiis per lumo konstemegita, tiom, kiom por sufero.

Pino.

Lanti finis la tradukadon la 15an de julio 1944a.

Glosaro *******

Neologismoj troveblaj eii PIV

dajmono

heŭristiko

hierofanto

klepsidro

koribantoj

mino-(antikva monunuo)

Ne en PIV.

anabazo (interna ekspedicio). La Anabazo es- tas la historia rakonto de Ksenofono pri la ekspedieio kontraŭ Artakserkso Ila de Ciruso la Juna, kiu en ĝi mortis, kaj la returno de la Dekmil.

heliasto.j : tiuj atenaj juĝistoj, lcies kun- sidoj komenciĝis je la sunleviĝo (helios = suno).

Pritaneo : loĝejo de la pritanoj (senatanoj, membroj de la Kvincent-konsilantaro).

Gerant & imprimeur : Baude 47340 Laroque Timbaut Commission paritaire de presse n° 39 863.

* * *


[1] Ĝiu scias pri la statuisto Sofronisko, patro de Sokrato. Eĉ se iu leganto ne scius pri la porkaĵisto Ĥarino, patro de Eskino, la kunteksto estas sufiĉe klara, por igi sen- utila ĉiun klarigon. Sed, ĉu mi ne devas averti la histori- istojn, ke, fine, jen estas interesega problemo solvita ? La biografio pri Eskino de Diogeno Laerto ja komenciĝas per vortoj tre dolorigaj, por kiu ne ŝatas dubon. "Eskino, filo de 1'porkaĵisto Ĥarino aŭ de Lisaniaso". Ke Lisaniaso de nun rezignu pri uzurpita gloro ! (Noto de Han Riner)

[2] Antisteno - tion oni konstatos pli ol unu fojon - abo- menis Platonon. Pri tio forestos ĉia dubo, se iun tagon oni retrovas la trilibran dialogon, kiun li titolis "Sato-■ no aŭ pri la diskutemo", kaj pri kiu li aludas en la "Ve- raj Interparoladoj"...

Mi opinias senutile precizigi per noto la malĉastegan sencon de la alnomo per kiu Antisteno ŝatas makuli Plato- non : mia traduko, nalgraŭ mia deteniĝo, estas pli ol su- fiĉe klara. (No to de Han Riner)

[3] Mi laŭpove tradukas malĉastegan ludvorton, kiun la helen- istoj, ho ve! tute senpene restarigos. (Noto de Han Riner)

[4] Nomos : la Leĝo (Noto de H.R.)

[5] Tiu diro en la buŝo de Sokrato ne signas nepre malsaĝon. Sed se li vivus nuntempe, li certe alie parolus. Oni ja scias nun, ke ne forpasos longa tempo, ĝis la scienco kapa- blos utiligi praktike la sunan encrgion (Trad.).

[6] Tiel la Grekoj kutimis saluti (H.R.)

[7]Ampleksa kaj antikva mantelo greka (Trad.)

[8] Nomoj de infanludoj.

[9] Demos - la popolo.

[10]Monto en Tesalio, sur kiu kredeble okazis publikaj ekzekutoj.

[11] Titolo de diversaj Statoficistoj en antikva Grekio.

[12] Tiel oni kutimis nomi la tridek tiranojn, kiuj konsistigis la oligarkian konsilantaron, kiujn la spartanoj trudis al la atenanoj en 404 antaŭ Kristo (Trad.)

[13] Rondforma templo el frua epoko.

[14] Epopeo pri la Teba reĝo Edipo.